tradukoj: bg cs de en es fr hu it nl pl pt ru sk sv

1operaci/o PV

operacio Vikipedio

1.TEZ
Tasko kiun unu aŭ pluraj istoj plenumas sur unu laborloko kiel parton de fabrikada procezo, de funkciado de ofico ktp; unuopa plenumo de proceduro: munta operacio; poŝta operacio.
a)
KIR Meĥanika ĥirurgia procedo, farata per manoj kaj per instrumentoj, por modifi la staton de organo, aŭ por fortranĉi malsanan nekuraceblan parton de korpo.
b)TEZ
EKON Aro da rimedoj, kiujn oni kombinas por akiri profitojn; transakcio: komercaj, financajB, borsaj operacioj.
c)TEZ
MIL Movoj de trupoj destinitaj por sukcesigi atakon aŭ defendon; operaco.
2.TEZ
MAT
a)
[1] Kalkulo, plenumata super konataj kvantoj por eltrovi unu aŭ plurajn kvantojn nekonatajn: la kvar bazaj operacioj aritmetikaj estas adicio, subtraho, multipliko kaj divido.
b)TEZ
[2] (en aro E) Bildigo de E×E al E: la aritmetika adicio estas operacio, kiu al ĉiu duopo de entjeroj asocias la sumon de ties termoj; la kunligo de internaj rilatoj estas operacio. VD: Apartaj ecoj de operacio: asocieca, komuteca, distribueca; elementoj kun aparta konduto rilate al la operacio: neŭtra elemento, neŭtriganto; strukturoj: algebra strukturo.
Rim.: Tiu ĉi difino estas formaligo kaj plivastigo de la kutima nocio „aritmetika operacio“. Por tion ĉi respeguli, la bildon de paro (x,y) per operacio T oni prefere signas per xTy anstataŭ T(x,y) kaj oni ĝin nomas „rezulto de la operacio“. La operacion mem oni ofte signas adicie: x+y , multiplike: x×y, xy, xy aŭ per ajna taŭga signo xy, xy, x*y... La nocio operacio estas vastigebla ankaŭ al bildigoj, kies fonto-aro estas kartezia produto de pli ol du identaj aroj. Oni tiam parolas pri „triargumenta“, „kvarargumenta“ aŭ ĝenerale „n-argumenta operacio“.
3.
KOMP Ago plenumata de unuopa komputila komando. la komputilo plenumas po 700 miliardoj da glitpunktaj operacioj sekunde.

operacii

1.
Plenumi operacion.
a)
KIR (tr)
Fari ĥirurgian operacion: oni operaciis mian fraton pri apendicito.
b)TEZ
MIL Fari militan operacion; operaci.
2.TEZ
(ntr)
MAT(fakula ĵargono) Diri, ke aro R operacias super aro E, signifas, ke ekzistas iu ekstera operacio 1 de R super E, pri kiu oni fokusiĝas: la ringo, kiu operacias super modulo; la vektora spaco, kiu operacias super afina spaco. Simila metaforo validas ankaŭ por la elementoj de R, kiam oni parolas pri ilia ekstera operacio 2 super E: ĉiu vektoro operacias enjekcie super afina spaco.
3.
(ntr)
KOMP Funkcii, manipuli plenumante operaciojn: la programo operacias per longaj reeloj, operacii per algebraj kvantoj.

operaciato

1.
KIR Paciento sur la operacia tablo.
2.TEZ
MAT(evitinde) [3] Argumento de operacio.
Rim.: Tiu formo devenas analogie de „dividato“, „adiciato“ ks, kaj respegulas similajn formojn en naciaj lingvoj, sed ĝenas la fakto, ke neniu verba senco pravigas tiun pasivan formon. Ja „operacii“ havas alian sencon, cetere netransitivan. Ŝajnas do, ke „argumento“ sufiĉas.

operaciejo

KIR Loko (salono, ĉambro) ekipita kaj destinita por operaciado.

operaciumo [4]TEZ Vikipedio

KOMP
Programaro organizanta la funkciadon de komputilo, sendependa de la aplikaj programoj sed necesa por ilia rulado. Operaciumo administras la aparatajn disponaĵojn de komputilo, aranĝas interagon de la programaj procezoj (taskoj) kun la aparataro, aliaj procezoj kaj kun la uzantoj. Operaciumo zorgas pri memoradministrado, eneligoj, dosieradministrado, vicigo de taskoj kaj mendoj, datumprotekto, kontado, prilaboro de la ordonoj de la laboradministra lingvo. Iam ankaŭ aliajn servoprogramojn (utilaĵojn) kaj tradukilojn oni rigardas parto de operaciumo. La normo IEEE 1003.1 difinas Uniksecan operaciuman interfacon; la ŝelo estas interpretilo transmetanta operaciumajn komandojn al la operaciumkerno TUT:sistema programaro
Rim.: Alia uzata termino estas mastruma sistemo. Verdire, „mastrumado“ estas nur unu el la multaj funkcioj de operaciumo, kaj ne la plej grava funkcio (la celatan sencon pli trafe esprimus „administra sistemo“). Trovi vorto(j)n kiu(j) precize priskribus la tutan nocion estas afero malfacila aŭ malebla; tial aperis la formo „operaciumo“, kiu utiligas la pli internacian parton de la termino kaj havas la avantaĝon de unuvorteco. Nur la vivo povas decidi, kiu formo venkos.

operaciesploroTEZ

MAT
Matematika fako studanta metodojn por prepari decidojn per matematika priskribo de la esencaj faktoroj rolantaj en malsimplaj sistemoj el diversaj terenoj de la homa agado (militaj, ekonomiaj, industriaj).

interna operacioDeneva, ena operacioTEZ

MAT
Operacio 2.b (kontraste al ekstera operacio).

ekstera operacioTEZ

MAT
1.TEZ
[5] (de aro R super aro E) Bildigo de R×E al E: la bildigo, kiu al entjero n kaj elemento x de grupoido (E,†) asocias nx = xx†...†x (n termoj en la dekstra flanko), estas ekstera operacio de la entjeroj super E.
2.TEZ
(de τ∈R super aro E, kadre de ekstera operacio 1 de R super E) Tia bildigo de E al si mem, ke la bildo de x estas τ∙x: la ekstera operacio de nulvektoro super afina spaco E estas idE.

logika operacioTEZ

MATMatVort
Regulo, kiu asocias propozicion al unu aŭ pluraj propozicioj, difinante ĝian vervaloron ‐ depende de la vervaloro de la argumentoj ‐ per iu vertabelo: ekzistas 4 eblaj unuargumentaj logikaj operacioj kaj 16 duargumentaj.
Rim.: Logikajn operaciojn eblus difini kiel operaciojn super iu duelementa aro, prezentanta la eblajn vervalorojn, kaj efektive tia aro, provizite per konjunkcio, disjunkcio kaj negacio, ricevas strukturon de bulea algebro. Sed por difini logikajn operaciojn ne estus tre konsekvence uzi tiajn nociojn, kiaj estas aroj aŭ bildigoj, kiuj ja baziĝas sur rezonadoj uzantaj la koncernajn operaciojn. Ŝajnas pli bonorde difini tian operacion per ĝia vertabelo (intuicia nocio), kiu por ĉiu vervaloro de la „argumentoj“ donas la vervaloron de la „rezulto“. SUB: Unuargumenta operacio: negacio; duargumentaj operacioj: disjunkcio, ekskluziva disjunkcio, konjunkcio, implico, duobla implico, ekvivalento.

tradukoj

anglaj

~o b: composition law, operation; ~o: operation; ~i 2.: act, operate; ~i: operate; ~ato 2.: operand; ~umo : operating system; ~esploro: operational research, operations research; interna ~o, : internal composition law; ekstera ~o 1.: external composition law; logika ~o: logical operation.

bulgaraj

~o: операция; ~i: оперирам.

ĉeĥaj

~o: akce, operace (lékařský zákrok), výkon, úkon; ~i: provádět operaci; ~ato: operovaný pacient; ~ejo : operační sál; ~umo : operační systém; ~esploro: operační průzkum; logika ~o: logická operace.

francaj

~o b: loi de composition, opération; ~o: opération; ~i: opérer; ~ato 2.: opérande; ~umo : système d'exploitation; ~esploro: recherche opérationnelle; interna ~o, : loi de composition interne; ekstera ~o 1.: loi de composition externe; logika ~o: opération logique, fonction logique.

germanaj

~o a: Operation, Eingriff; ~o b: Vorgehen, Vorgehensweise; ~o c: Operation, Truppenbewegung; ~o a: Rechenart, Rechenoperation; ~o b: Operation, Verknüpfung, Verknüpfungsgesetz; ~i a: operieren; ~i 2.: operieren; ~i 3.: arbeiten; ~ato 1.: Operierter; ~ato 2.: Operand; ~ejo : Operationssaal, Operationsraum; ~umo : Betriebssystem; interna ~o, : innere Verknüpfung; ekstera ~o 1.: äußere Verknüpfung; logika ~o: logische Operation.

hispanaj

~o: operación; ~i: operar.

hungaraj

~umo : operációs rendszer.

italaj

~o c: manovre; ~o: operazione; ~i: operare; ~ato 1.: paziente sotto i ferri, soggetto sotto operazione; ~ato 2.: argomento (mat.); ~ejo : sala operatoria, camera operatoria; ~umo : sistema operativo; ~esploro: ricerca operativa, teroia delle decisioni, scienza della gestione, operational research, operations research; logika ~o: operazione logica.

nederlandaj

~o a: operatie, ingreep ; ~o b: handeling; ~o c: operatie; ~o 1.: handeling; ~o a: bewerking; ~o 3.: bewerking; ~i a: opereren; ~i 3.: werken; ~ato 1.: patiënt; ~ejo : operatiekamer; ~umo : besturingssysteem.

polaj

~o a: działanie; ~o b: działanie; ~ato 2.: argument działania; ~ejo : sala operacyjna; ~umo : system operacyjny; interna ~o, : działanie wewnętrzne; ekstera ~o 1.: działanie zewnętrzne; logika ~o: spójnik logiczny.

portugalaj

~o: operação; ~i: operar; ~umo : sistema operacional.

rusaj

~o b: закон композиции, операция; ~o: операция; ~i 2.: действовать; ~i: оперировать; ~ato 1.: оперируемый; ~ato 2.: операнд; ~ejo : операционная; ~umo : операционная система; ~esploro: исследование операций; interna ~o, : закон внутренней композиции; ekstera ~o 1.: закон внешней композиции; logika ~o: логическая операция.

slovakaj

~o: akcia, operácia, úkon; ~i: previesť operáciu; ~ato: operovaný pacient; ~ejo : operačná sieň; ~esploro: operačný prieskum; logika ~o: logická operácia.

svedaj

~o a: operation; ~o a: operation; ~o: operation; ~i a: operera; ~umo : operativsystem.

fontoj

1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 9
2. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 38
3. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono, operando
4. C. Bertin: Computer Dictionary, English-Esperanto
5. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §110

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~i: Mankas dua fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ato: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ejo: Mankas dua fontindiko.
~ejo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~esploro: Mankas dua fontindiko.
~esploro: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
interna ~o, : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ekstera ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
logika ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


administraj notoj

pri ~o 2.:
      Iam indos sxangxi la markojn
      operac.0o.MAT_supersenco al operac.0o.MAT
      operac.0o.MAT al operac.0o.bildigo
      [MB]
    

[^Revo] [operac.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.53 2016/10/27 20:10:19 ]