*societ/o

*societo

1.
Daŭra kuniĝo de pli malpli multaj personoj sub komuna regularo por atingi komunan celon, ĉu plezuran, ĉu profitan, ĉu komercan: Apartenado al ia aktiva societo esperantista por ĉiu esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga [1]; precipe ni turnas nin al diversaj sciencaj societoj kaj kongresoj [2]; societo de komercistoj [3]; la Amerika Filozofia Societo [4]; la franca societo de savado de dronantoj FK . SIN:asocio1, ligo2, kompanio2, klubo
2.
Grupo aŭ klaso da homoj interrilatantaj surbaze de komuna socia rango, kutimoj aŭ moroj; kunularo: mi malamas societon de malbonfarantoj, kaj kun malpiuloj mi ne sidos [5]; pekuloj en societo de piuloj [6]; en la alta societo plej modaj estis la interparoladoj pri la ĝenerala malĝojo [7]; bone aspektas, kiam oni en societo montriĝas en uniformo [8]; en societo ŝi ĉiam devis aŭdigadi sian voĉon, kaj tial ŝi kantadis [9]; pense rigardu en tiu granda omnibuso, la societo estas miksa, ĉar reĝo kaj almozulo, geniulo kaj kreteno, sidas apude [10]; aliaj en societo de dancistinoj trinkis sur la teraso [11]; mi estas almenaŭ en bona societo, en kompanio kun la leviĝanta suno! [12]. VD:mondumo, komunumo2
3.
JUR Jura persono kun laŭleĝe difinitaj rajtoj kaj devoj: akcia societo.
4.
(arkaismo) POL Socio: ni havus sekve ne lingvon internacian en la vera senco de tiu ĉi vorto, sed nur lingvon internacian por la pli altaj klasoj de la societo [13]; la homa societo VivZam .
angle:
society
beloruse:
таварыства, грамада, суполка, гурт
ĉeĥe:
asociace, jednota, spolek, společenství, společnost
ĉine:
社会 [shèhuì], 社會 [shèhuì], 社团 [shètuán], 社團 [shètuán], 联谊会 [liányìhuì], 聯誼會 [liányìhuì]
france:
société
germane:
Gesellschaft 1. Verein,
hungare:
1. társaság, társaskör 2. (baráti) társaság 3. társaság (gazdasági)
japane:
[かい], 協会 [きょうかい], 団体 [だんたい], 仲間 [なかま], 社交界 [しゃこうかい], 会社 [かいしゃ]
katalune:
societat
nederlande:
1. gezelschap, vereniging
pole:
spółka, stowarzyszenie, towarzystwo, zrzeszenie, związek, skojarzenie
ruse:
1. кружок, общество, товарищество, объединение 3. общество, организация, компания
slovake:
asociácia, jednota, spolok
turke:
şirket
ukraine:
товариство, компанія, об’єднання

societaVdE

Rilata al societo: Esperantismo devas esti movado ne nur societa sed socia; gajaj kaj petolaj societaj ludoj [14]; societa regularo VdE ; societaj babiloj, klaĉaĵoj.
14. K. Kalocsay: „Mia penso“, Norda Prismo, 57:4
japane:
会の [かいの], 団体の [だんたいの], 仲間内の [なかまうちの], 社交界の [しゃこうかいの]
pole:
towarzyski
ruse:
общественный, кружковый, корпоративный
ukraine:
стосовний до товариства, товариський

societano

Membro de societo: La societanoj kunvenas hodiaŭ por elekti sian estraron VdE ; eniro permesita nur al societanoj PIV1 .
japane:
会員 [かいいん], 社員 [しゃいん]
pole:
członek związku, członek towarzystwa
ruse:
член общества, кружковец
ukraine:
член товариства, компанії

societema

1.
Ŝatanta kuneston, interparolon, kunagadon: la rusoj estas societemaj homoj [15]; oni ofte ludas en societema rondo kaj malpli sur scenejo [16].
2.
MAT (p.p. nombroj) Nombroj en fina vico de pli ol du naturaj nombroj, ĉiu el kiuj estas la sumo de la propraj divizoroj de la antaŭa nombro, kaj la unua la sumo de la propraj divizoroj de la lasta.: estas malfermita demando ĉu ĉiu nombro estas aŭ societema aŭ finiĝas je primo (kaj de ĉi tie 1), aŭ ĉu male ekzistas nombro kies obla vico neniam finiĝas [17].
angle:
2. sociable numbers
beloruse:
1. таварыскі, кампанейскі 2. кампанейскі (лік)
ĉeĥe:
družný, společenský
ĉine:
1. 社会性 [shèhuìxìng], 社會性 [shèhuìxìng], 善于社交 [shànyúshèjiāo], 善於社交 [shànyúshèjiāo], 愛社交 [àishèjiāo], 爱社交 [àishèjiāo], 无拘束 [wújūshù], 無拘束 [wújūshù]
france:
liant (sociable), sociable
germane:
1. gesellig 2. gesellige Zahl
japane:
社交的な [しゃこうてきな], 人づきあいのよい [じんづきあいのよい]
pole:
1. wylewny, towarzyski 2. liczby towarzyskie {pl}
slovake:
družný, spoločenský
ukraine:
товариський, компанійський

societumi

(ntr)
Renkonti homojn, volonte resti kaj rilatadi kun ili: somere oni bicikle ekskursis al konatoj, al la maro por naĝi, al belaj lokoj por societumi en la naturo [18]; je la komenco de ĉiu monato bahaaj komunumoj havas kunvenon nomitan la Festo de la Dek-naŭa Tago por kune adori, interkonsiliĝi, kaj societumi [19].
18. S. Johansson: Avo el Tombo, Beletra Almanako, 2016-10 (27)
19. Vikipedio, Bahaa Kredo
france:
sortir en société
germane:
in Gesellschaft verbringen
pole:
spotykać się (towarzysko)

malsocietema

Ne ŝatanta societan vivon, apartiĝema: Ŝjangzi […] restis silentema kaj malsocietema [20]; Hermans estis sufiĉe malsocietema […] tamen en persona vivo li povis esti tre kora [21].
20. Lao She, trad. Wang Chongfang: Kamelo Ŝjangzi, 1988
21. Vikipedio, Willem Frederik Hermans
ĉeĥe:
nespolečenský
ĉine:
不善于交际 [bùshànyújiāojì], 不善於交際 [bùshànyújiāojì], 内向 [nèixiàng]
france:
insociable, sauvage (peu sociable)
germane:
ungesellig
japane:
非社交的な [ひしゃこうてきな], 交際嫌いの [こうさいきらいの]
pole:
nietowarzyski
slovake:
nespoločenský
ukraine:
нетовариський, некомпанійський, відлюдкуватий

akcia societo

EKONJV
Komerca societo3 aŭ kompanio, kies kapitalo estas dividita en akciojn, atestantajn la rajtojn de la societanoj ilin posedantaj; akcia kompanio: akcia societo por kemia industrio [22]; dividendo estas parto de neta profito de […] akcia […] societo, kiu estas dividita laŭtempe inter la […] akciuloj [23].
Rim.: Ne konfuzu kun: korporacio
angle:
joint-stock company, company with share capital, corporation
ĉeĥe:
akciová společnost
ĉine:
股份公司 [gǔfèngōngsī], 股份制公司 [gǔfènzhìgōngsī], 股份有限公司 [gǔfènyǒuxiàngōngsī]
france:
SA (société par actions), société par actions (SA)
germane:
Aktiengesellschaft, AG
hungare:
részvénytársaság
katalune:
societat anònima [SA]
pole:
spółka akcyjna
ruse:
акционерное общество, АО
slovake:
akciová spoločnosť
svede:
aktiebolag, AB
turke:
hisse senetli şirket(A.Ş.)
ukraine:
акціонерне товариство

sekreta societo

Societo, kiu ne publike konigas sian celon, sian funkciadon aŭ kies anoj ne publike agnoskas sian anecon: Ŭang la Leono estis ĉefo de sekreta societo, kiu havis en la montaro sian ĉefsidejon [24]; ĝis hodiaŭ ekzistas sekreta societo de Guglmänner, esperante gugluloj, kiuj en nigraj kapuĉoroboj […] daŭre memoras kaj adoras la iaman reĝon [25]; Kranio kaj tibioj, sekreta societo fondita en 1832, kies emblemo montras kranion super krucitaj tibioj en cirklo [26].
24. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
25. Monato, Jomo Ipfelkofer: Monarĥo-mistero: ĉu murdo aŭ sinmortigo?
26. Monato, Michel Marko: Esti usonano aŭ ne (7)
angle:
secret society
ĉeĥe:
tajný spolek
ĉine:
帮会 [bānghuì], 幫會 [bānghuì], 黑社会 [hēishèhuì], 黑社會 [hēishèhuì], 秘密会社 [mìmìhuìshè], 秘密會社 [mìmìhuìshè]
france:
société secrète
germane:
Geheimbund
hungare:
titkos társaság
itale:
società segreta
japane:
秘密結社 [ひみつけっしゃ]
pole:
tajne stowarzyszenie
slovake:
tajný spolok

administraj notoj

~ano: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.