tradukoj:
be de en es fr nl pl pt ru
*konjunkci/o
*konjunkcio

- 1.

Senfleksia vorto uzata por kunigi vortojn,
propoziciojn aŭ frazojn.
- 2.

[1]
Logika operacio,
kiu al du propozicioj
asocias la propozicion, kiu estas vera, se kaj nur se
ambaŭ estas veraj; rezulto de tiu operacio:
la konjunkcion de P kaj Q oni foje signas
per
P∧Q (legu: po kaj kuo).

vertabelo de konjunkcio
Rim.:
Pli esperanteca, tradicia kaj nemalkohera termino estas
kajo. La uzo de la vorto
konjunkcio por nomi nur unu
ligilon1.b
sekvas
mistradicion latinidan, kaj estas logike difekta en lingvoj,
kiuj per la sama nomo signas la pli ĝeneralan koncepton
gramatikan (kaj Esperanto estas tia lingvo, ĉar la gramatika
senco de la vorto konjunkcio estas por ĝi fundamenta ― dum
la
uzo por nomi logikan operacion, tute freŝdata: PIV1 ĝin ne
konas). Ekz-e „kaj“, „aŭ“, „se“
estas konjunkcioj1 ― sed ial
(kial?!) nur „kaj“ estas konjunkcio2. Kiel pruvis diskuto en
soc.culture.esperanto, iuj latinidlingvaj esperantistoj
efektive konfuzas la sencon fundamentan kun la speciala
senco matematika.
[Sergio Pokrovskij]
kunordiga konjunkcio
-
Konjunkcio, kiu kunigas samfunkciajn elementojn,
ekzemple
kaj, sed, aŭ
kc.
subordiga konjunkcio
-
Konjunkcio, kiu dependigas unu propozicion de alia,
ekzemple
ke, kvankam, se
kc.
disiga konjunkcio
-
Kunordiga konjunkcio, esprimanta tian rilaton inter
la kunigataj partoj, ke eblas ilia disigo aŭ alternado;
ekzemple
aŭ...aŭ, jen...jen.
kontraŭmeta konjunkcio
-
Kunordiga konjunkcio, interliganta tiajn partojn, kiuj
aperas kiel kontraŭoj; ekzemple
sed, tamen.
korelativaj konjunkcioj
-
Paraj konjunkcioj; ekzemple
ju ... des, nek ... nek.
[^Revo]
[konjun.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.20 2010/01/18 17:31:17 ]