*okcident/o

*okcidento

1.
Unu el la kvar geografiaj ĉefpunktoj, parto de la horizonto, kie oni vidas la sunon subiri: direktu viajn okulojn al okcidento kaj al nordo kaj al sudo kaj al oriento [1]; [ili] haltis kaj poste sin turnis al la okcidento, al Nilo [2]; via idaro estos kiel la polvo de la tero, kaj vi disvastiĝos okcidenten kaj orienten [3].
2.
GEOG Terparto, regiono direktata al la okcidento: homoj en la oriento, homoj en la okcidento FK ; la Monto de Olivoj disfendiĝos en la mezo en du partojn, de oriento ĝis okcidento, tiel, ke fariĝos tre granda valo [4]; oni timos en la okcidento la nomon de la Eternulo [5]; en tiu ĉi ne esplorita okcidento povas eble troviĝi ne konataj al ni interesaj landoj EE .
afrikanse:
west
albane:
perëndim
amhare:
ምዕራብ
angle:
west
arabe:
غرب
armene:
արեւմուտք
azerbajĝane:
qərb
beloruse:
захад
bengale:
পশ্চিম
birme:
အနောက်
bretone:
kornôg, kuzh-heol
ĉeĥe:
okcident, západ, záp. (zkr.)
ĉine:
西 [xī], 西方 [xīfᗑng]
dane:
vest
estone:
lääne
filipine:
kanluran
france:
ouest
galege:
oeste
germane:
1. Westen 2. Westen, Okzident
greke:
δύση
guĝarate:
પશ્ચિમ
haitie:
lwès
haŭse:
yamma
hinde:
पश्चिम
hispane:
oeste, occidente
hungare:
nyugat
igbe:
n’ebe ọdịda anyanwụ
indonezie:
barat
irlande:
siar
islande:
vestur
japane:
西 [シャー]
jave:
kulon
jide:
מייַרעוו
jorube:
ìwọ
kanare:
ಪಶ್ಚಿಮ
kartvele:
დასავლეთ
kazaĥe:
батыс
kimre:
orllewin
kirgize:
батыш
kmere:
ភាគខាងលិច
koree:
서쪽
korsike:
oeste
kose:
bucala ngasekunene
kroate:
zapadno 1. zapad
kurde:
rojava
latine:
occasu
latve:
rietumu
laŭe:
ພາກຕາເວັນຕົກ
litove:
vakarų
makedone:
запад
malagase:
andrefana
malaje:
barat
malajalame:
പടിഞ്ഞാറ്
malte:
punent
maorie:
hauauru
marate:
पश्चिमेकडे
monge:
sab hnub poob
mongole:
баруун тийш
nederlande:
westen
nepale:
पश्चिम
njanĝe:
kumadzulo
okcidentfrise:
west
panĝabe:
ਪੱਛਮ
paŝtue:
لويديځ
pole:
zachód
portugale:
ocidente, oeste, poente, ocaso
ruande:
iburengerazuba
ruse:
запад
samoe:
sisifo
sinde:
اولهه
sinhale:
බටහිර
skotgaele:
iar
slovake:
západ
slovene:
zahodno
somale:
galbeed
ŝone:
madokero
sote:
ka bophirimela
sunde:
kulon
svahile:
magharibi
svede:
väst
taĝike:
ғарб
taje:
ทางทิศตะวันตก
tamile:
மேற்கே
tatare:
көнбатыш
telugue:
పశ్చిమ
tibete:
ནུབ་
ukraine:
запад
urdue:
مغرب
uzbeke:
g’arb
vjetname:
tây
volapuke:
vesüd
zulue:
ngasentshonalanga

Okcidento

POL Okcidenta Eŭropo kaj Nordameriko precipe pro komuna historia, religia kaj kultura-politka fundamento: komerco kun la nekonataj popoloj de Oriento kaj Okcidento [6]; meze inter Oriento kaj Okcidento kuŝas Litva lando VivZam ; pro la malapero de la Varsovia Pakto kaj de Sovetio […] Okcidento perdis gravan militan kaj politikan rivalon [7]; la Gregoria kalendaro, uzata en Okcidento [8]; en la tuta Okcidento, neniu lernejo uzas nur la gestlingvon [9]; en okcidento landnomo estas derivata el gentnomo; en oriento inverse [10].
Rim.: Tiusence, Okcidento pliofte aperas kun majusklo.
Rim.: La nocio tre varias laŭ epokoj kaj parolantoj. Ĝi ofte inkludas Nordamerikon, foje etendiĝas al tuta Eŭropo norda, suda kaj orienta ĝis Turkujo aŭ Rusujo. Ekonomikaj aŭ politikaj difinoj, kiaj „riĉaj landoj“ aŭ „kapitalismaj landoj“ ne plene koincidas kun iu ajn el la celataj sencoj. [ĵv]
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIV
7. Hamza Baksić: La fino de la mondo komenciĝas en Sarajevo, Monato, jaro 1993a, numero 10a, p. 8a
8. Evgeni Georgiev: Ĉu kalendar-reformo estos bezonata?, Monato, jaro 1998a, numero 2a, p. 11a
9. Francis Jeggli: Ĉu defendi la liplegadon?, Monato, jaro 2002a, numero 3a, p.. 6a
10. Yamasaki Seikô: Landnomoj: homaj frenezigiloj, Monato, jaro 2003a, numero 2a, p. 22a
beloruse:
Захад
bretone:
ar C'hornôg, ar C'huzh-Heol
ĉine:
西方国家 [xīfāngguójiā], 西方國家 [xīfāngguójiā], 西洋 [xīyáng], 西方 [Xīfāng], 西部 [xībù], 欧美 [ōuměi], 歐美 [ōuměi]
france:
Occident
germane:
der Westen, Abendland
hungare:
Nyugat
indonezie:
Barat
japane:
西 [シャー], 西方 [せいほう], 西部 [せいぶ]
nederlande:
het Westen (Europa + Amerika)
pole:
Zachód
ruse:
Запад
ukraine:
Захід

okcidenta

Situanta en okcidento aŭ de tie venanta: sur la orienta flanko, […] la okcidenta limo [11]; [jen] etendiĝis la malnova Skagen kun sia okcidenta kaj orienta urbo [12]; la ideo de Kolumbo [estis], ke devas ekzisti okcidenta vojo Hindujon EE .
beloruse:
заходні
bretone:
-kornôg, -kuzh-heol
ĉeĥe:
okcidentální, západní
ĉine:
西部 [xībù], 往西 [wǎngxī]
france:
occidental, d'ouest
germane:
westlich
hungare:
nyugati
japane:
西の [にしの], 西方の [せいほうの], 西部の [せいぶの], 西洋の [せいようの]
nederlande:
westelijk
pole:
zachodni
ruse:
западный
slovake:
západný
ukraine:
західний

okcidentano

Loĝanto de Okcidento: la atmosfero, saturita de intergenta malpaco […] al Okcidentanoj, antaŭ mondmilito, ne tiel klare […] aperis VivZam ; se UN decidus frostigi tiun monon, kiu profitus? Okcidentanoj [13]; la manĉura lingvo estas pli bone konata inter la okcidentanoj sub la nomo de tungusa, apartenanta al la altaja lingva familio [14].
13. Serge Zandandu Ntomono Zola: Disrabado de naturaj riĉaĵoj, Monato, jaro 2003a, numero 1a, p. 10a
14. Sabeo Fu/Yamasaki Seikô: Formortanta lingvo de malplimulto en Ĉinio, Monato, 2001/01, p. 22
beloruse:
жыхар Захаду
bretone:
kornogad
ĉeĥe:
čl. ze Západu
ĉine:
洋人 [yángrén], 西方人 [Xīfāngrén]
france:
occidental (subst., personne)
germane:
Abendländer
hungare:
nyugati
japane:
西洋人 [せいようじん]
nederlande:
westerling
ruse:
житель Запада
slovake:
človek zo Západu

okcidente de

(prepoziciaĵo)
1.
Ekster, pli okcidente ol: la popolo starigis la tutan tendaron […] okcidente de la urbo [15]; tiu kanalo, ducent paŝojn larĝa, sin etendis kelkdekon da mejloj, okcidente de Nilo [16].
2.
En la okcidenta parto de: mi naskiĝis en 1958, en urbo Erak (okcidente de Irano) [17].
Rim.: Por eviti miskomprenojn oni prefere esprimas tiun sencon per „en la okcidento de“.
beloruse:
на захадзе, на захад ад…
bretone:
1. er c'hornôg da 2. e kornôg
ĉine:
西边 [xībiān], 西邊 [xībiān], 以西 [yǐxī]
france:
à l'ouest de
germane:
1. westlich von 2. im Westen von
hungare:
1. (vmitől) nyugatra 2. (vmi) nyugati részén
nederlande:
1. ten westen van 2. in het westen van
pole:
2. na zachód
ruse:
1. к западу от (чего-л.) 2. на западе (чего-л.)

administraj notoj