*moment/o
*momento
-
Tre mallonga nedifinita daŭro
de tempo; tempero:
atendu unu momenton
FK
!
antaŭ momento subiris la suno
FK
;
en tiu sama momento, kiam ĉiu retenis la spiron en atendado, oni ekaŭdis la
bruon de vesto
FK
;
oni aplaŭdadis al ŝi, kaj por unu momento ŝi sentis ĝojon en la koro
FK
;
mi metis la ringon sur la fingron, kaj de tiu ĉi momento ĉio estas freneza
FK
;
ĉiun momenton la sorĉistino metis novajn objektojn en la kaldronon
FK
;
momenton post la eliro de Stella Fanny eniris
FK
;
nun mi venis al la plej terura momento de mia vivo
FK
!
kaŝu vin por mallonga momento, ĝis pasos la kolero
[1];
de la momento de sia naskiĝo la malvirtuloj devojiĝis
[2];
Mi ekstermos ilin en momento
[3];
li mortis en la momento de la malleviĝo de la suno
[4];
la ombro eniris […] rekte en tiu momento, en kiu la alilandulo eniris
en sian ĉambron kaj mallevis post si la longan kurtenon
DL
;
aperas prudento, kiam pasis la momento
(ĝusta tempo)
PrV
;
vort' en ĝusta momento faras pli ol arĝento
PrV
.
Rim.: Neĝusta kaj evitinda estas la uzo de momento en alia senco (motivo, punkto) ol la supre difinita: la plimulto de ni ne ĝisvivos tiun momenton, kiam montriĝos la fruktoj de nia agado FK ; la kuracado devas antaŭ ĉio turni atenton al la kaŭza momento, per konforma reguligo de la komunaj kondiĉoj de la vivo FK ;
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 26:20
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 58:3
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 16:21
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 18:34
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 58:3
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 16:21
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 18:34
- afrikanse:
- direkte
- albane:
- i menjëhershëm
- amhare:
- ቅጽበታዊ
- angle:
- moment
- arabe:
- لحظة
- armene:
- ակնթարթ
- azerbajĝane:
- ani
- beloruse:
- момант, імгненьне
- bengale:
- তাত্ক্ষণিক
- birme:
- ခဏ
- bosne:
- trenutak
- bulgare:
- момент
- ĉeĥe:
- chvíle, moment, okamžik
- ĉine:
- 时刻 [shíkè], 時刻 [shíkè], 瞬間 [shùnjiān], 瞬间 [shùnjiān], 須臾 [xūyú], 须臾 [xūyú], 片刻 [piànkè], 刹那 [chànà], 剎那 [chànà]
- dane:
- øjeblikkelig
- estone:
- praegu
- filipine:
- sandali
- france:
- instant, moment
- galege:
- momento
- germane:
- Moment, Augenblick
- guĝarate:
- ઇન્સ્ટન્ટ
- haitie:
- enstantane
- haŭse:
- nan take
- hinde:
- पल
- hispane:
- momento
- hungare:
- pillanat
- igbe:
- ozugbo
- indonezie:
- saat, momen, momentum
- irlande:
- toirt
- islande:
- augnablik
- japane:
- インスタント
- jave:
- cepet
- jide:
- רעגע
- jorube:
- ese
- kanare:
- ತ್ವರಿತ
- kartvele:
- მყისიერი
- katalune:
- moment
- kazaĥe:
- лезде
- kimre:
- amrantiad
- kirgize:
- көз ирмем
- kmere:
- បន្ទាន់
- koree:
- 인스턴트
- korsike:
- un mumentu
- kose:
- ngephanyazo
- kroate:
- trenutak
- kurde:
- derhal
- latine:
- momento
- latve:
- tūlītējs
- laŭe:
- ຕົວ
- litove:
- momentinis
- makedone:
- инстант
- malagase:
- avy hatrany
- malaje:
- segera
- malajalame:
- തൽക്ഷണ
- malte:
- mument
- maorie:
- tonu
- marate:
- झटपट
- monge:
- caij
- mongole:
- шуурхай
- nederlande:
- ogenblik, moment
- nepale:
- क्षण
- njanĝe:
- n’kamodzi
- okcidentfrise:
- momint
- panĝabe:
- ਤੁਰੰਤ
- paŝtue:
- فوري
- perse:
- لحظه، آن
- pole:
- chwila, moment
- portugale:
- momento, instante
- ruande:
- mukanya
- rumane:
- clipă, moment
- ruse:
- момент, мгновение, миг
- samoe:
- faʻavave
- sinde:
- تڪڙي
- sinhale:
- ක්ෂණික
- skotgaele:
- grad-
- slovake:
- chvíľa, okamih
- slovene:
- takojšnje
- somale:
- dumaya
- ŝone:
- nekukurumidza
- sote:
- hang-hang
- sunde:
- instan
- svahile:
- papo
- taĝike:
- фаврӣ
- taje:
- ทันที
- tamile:
- உடனடி
- tatare:
- мизгел
- telugue:
- తక్షణ
- tibete:
- སྐབས་
- ukraine:
- миттєве
- urdue:
- فوری طور پر
- uzbeke:
- tez
- vjetname:
- ngay lập tức
- zulue:
- osheshayo
momenta
- 1.
- Daŭranta nelonge, sendaŭra, trapasa, provizora: post la silento momenta FK ; post momenta ŝanceliĝo ŝi donis al li la libron IK ; post momenta konsidero Hiram komencis […] [5]; el la momenta embaraso savis ilin Istubar, ĝis nun silenta [6]; la ĝojo de hipokritulo estas nur momenta [7]; malpeza kaj momenta sufero [8]; lia momenta malespero ŝajnis al li nun ridinda [9].
- 2.
- Fariĝanta dum mallonga tempo: edziĝo tro momenta (spontanea) estas longapenta PrV . arbitra, kaprica
- 3.
- Kies teno estas sendaŭra kaj ne povas esti daŭrigata: plosivoj estas momentaj sonoj. daŭra2
5.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXV
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XI
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 20:5
8. La Nova Testamento, II. Korintanoj 4:17
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VI
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XI
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 20:5
8. La Nova Testamento, II. Korintanoj 4:17
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VI
- angle:
- momentary
- beloruse:
- мамэнтальны, імгненны
- bulgare:
- моментален
- ĉeĥe:
- momentální, okamžitý
- ĉine:
- 即刻 [jíkè], 一时 [yīshí], 一時 [yīshí]
- france:
- instantané, momentané
- germane:
- vorübergehend
- hispane:
- momentáneo
- hungare:
- pillantnyi
- indonezie:
- sebentar, sejenak, sejurus, sekejap, sesaat
- japane:
- 瞬間的な [しゅんかんてきな], 一瞬の [いっしゅんの], ちょっとの間の [ちょっとのあいだの], 瞬間音の [しゅんかんおとの]
- katalune:
- momentani
- nederlande:
- kortstondig
- perse:
- آنی، لحظهای
- pole:
- chwilowy
- rumane:
- momentan
- ruse:
- моментальный, мгновенный
- slovake:
- momentálny, okamžitý
- ukraine:
- моментальний, миттєвий
momente
- 1.
- En unu momento; subite: momente ili mortas […] kaj malaperas [10]; kiel momente ili ruiniĝis [11]! Marta per eĉ momente ne fermiĝantaj okuloj rigardis en la mallumon Marta ; la sinjorino ektimigita rapidas plenumi la ordonon kaj momente sidiĝas FK ; la muziko silentiĝis momente, la pordokurteno ekĵetiĝis flanken, kaj sur la sojlo de la pordo sin montris alta, gracia virina figuro FK .
- 2.
- Nun, en la nuna momento, ĉi-momente: pro ŝia nova funebro, ŝi rifuzas momente ĉian interparoladon kun iu ajn KPr ; mi opinias, ke momente kaj por tiu sola cirkonstanco taŭgus, se ni ambaŭ reprenus nian iaman personecon ChL ; en tiu ĉi regimento estas momente ĉirkaŭ mil junuloj Tor ; momente supozante, tamen, ke[…] [12]; la alveno de la […] vino momente interrompis nian konversacion [13].
10.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 34:20
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 73:19
12. Albisturo Kvinke: Sobraj pensoj de sobrulo, Monato, 2000/03, p. 22
13. La aristarka raporto de Albisturo Kvinke, Monato, 2003/07, p. 33
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 73:19
12. Albisturo Kvinke: Sobraj pensoj de sobrulo, Monato, 2000/03, p. 22
13. La aristarka raporto de Albisturo Kvinke, Monato, 2003/07, p. 33
- beloruse:
- мамэнтальна, імгненна
- germane:
- für einen Moment, in einem Augenblick, plötzlich 2. momentan
- japane:
- 瞬間に [しゅんかんに], ちょっとの間に [ちょっとのあいだに], たちまち, 今のところ [いまのところ]
- pole:
- momentalnie, chwilowo
- ukraine:
- моментально, умить, миттю, за хвилину
ĉi-momente, ĉimomente
- En la nuna momento: jes, certe, ĉi-momente tio estis ĝusta Metrop ; ŝi povis ĉi-momente savi sin per forkuro QuV ; Usona konsulo, eĉ se ĉimomente ankoraŭ ne la Unua, mi efektive estas MortulŜip ; ĝuste ĉimomente li estis ekrompiĝonta KKr ; ĉi-momente en la mondo suferas 300 milionoj da homoj pro akvomanko [14]. nune, pase
14.
Evgeni Georgiev: La blua „oro” ĉiam malsufiĉos, Monato, 2000/03, p. 20
- angle:
- currently
- beloruse:
- у гэты момант
- ĉine:
- 目前 [mùqián], 将才 [jiāngcái], 將才 [jiāngcái]
- germane:
- momentan, gerade eben
- japane:
- この瞬間に [このしゅんかんに]
- pole:
- w tej chwili
ĉiumomente
- 1.
- En ĉiu ajn momento: ĉiumomente minacis lin la danĝero fali en la akvon [15]; pretigante sin ĉiumomente saltegi kontraŭ la atakanton Iŝtar ; ĉiumomente mi povas lin renkonti QuV .
- 2.
- (hiperbole) Ripete post nur mallongaj intertempoj: li nur pene paŝis kaj ĉiumomente haltis [16]; ĉiumomente el la pli malproksimaj salonoj alkuris iu pastro aŭ oficisto, komunikante detalojn pri la diservo [17]; ĉiumomente iu ŝipeto tuŝegis aŭ renversis alian kaj iu falis en la akvon [18]; li sidiĝis sur la benko […] kaj ĉiumomente levis la okulojn, rigardante la najbaran ĝardenon IK . daŭre, intermite, senĉese, senhalte
15.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino kaj Rozulino
16. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Feliĉa Joĉjo
17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VI
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVII
16. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Feliĉa Joĉjo
17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VI
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVII
- beloruse:
- кожны момант, кожнае імгненьне
- ĉine:
- 时时刻刻 [shíshíkèkè], 時時刻刻 [shíshíkèkè]
- germane:
- ständig, dauernd, alle Augenblicke
- japane:
- 刻々と [こくこくと], 絶えず [たえず]
- pole:
- co chwilę, w każdej chwili
- ukraine:
- щохвилі, щохвилини, кожної хвилини, щомиті, кожної миті
ĝustamomente, en la ĝusta momento
- En la taŭga, konvena aŭ planita momento: la sorto […] alvenigas en la ĝusta momento la juĝantojn, kiujn mi bezonis [19]; vort' en ĝusta momento faras pli ol arĝento PrV ; venas prudento post la ĝusta momento PrV ; ili eĉ proponis sin, kiam venos ĝusta momento, por ribeligi Aziajn gentojn, kio donos al ni pretekston transpaŝi la limojn [20]; ĝis tiam silenta piano ĝustamomente respondas al la ĵus soninta violonĉelo [21]. akurate1, ĝustatempe
19.
Molière, trad. L. L. Zamenhof: Georgo Dandin, 1908
20. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XII
21. M. Proust, trad. Ĵ Vaŝe: En Ombro de Florantaj Junulinoj, 2017-
20. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XII
21. M. Proust, trad. Ĵ Vaŝe: En Ombro de Florantaj Junulinoj, 2017-
- beloruse:
- у добры момант
- ĉine:
- 适时 [shìshí], 適時 [shìshí]
- france:
- au bon moment
- germane:
- im richtigen Moment, im rechten Augenblick
- pole:
- we właściwej chwili, we właściwym momencie
iumomente, certamomente
- En iu momento: iumomente mi aŭdis strangan bruon, kiu venis de sub la sofo [22]; la dekstra okulo fiksu unu strion, dum la maldekstra fiksu tiun apudan, iumomente la cerbo kombinas la striojn, naskante elstaran bildon [23]; la necesa distingo […] certamomente mankis en tiu ĉi rezolucio [24].
22.
Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, La fantoma bovino
23. Gianfranco Cazzaro: La modo de fiksokuloj, Monato, 1995/01, p. 12
24. Armando Zecchin: Rezolucio de eŭropa instanco pri evoluismo kaj kreismo, Monato, 2008/10, p. 17
23. Gianfranco Cazzaro: La modo de fiksokuloj, Monato, 1995/01, p. 12
24. Armando Zecchin: Rezolucio de eŭropa instanco pri evoluismo kaj kreismo, Monato, 2008/10, p. 17
- beloruse:
- у нейкі момант
- germane:
- in einem bestimmten Moment
- pole:
- w jakimś momencie
lastmomente
- En la lasta ebla momento (por eviti ion): li lastmomente subpremis tiun inklinon por eviti, ke ŝi […] ekrifuzu paroli ChR ; kiam ni atingis la kulminon de la ceremonio, li komencis eligi orelŝirajn kriojn de teruro kaj provis lastmomente fuĝi tra la homamaso [25]; lastmomente feliĉa hazardo ilin savis [26]. ĵus, apenaŭ3
25.
Anna Löwenstein: La ŝtona urbo
26. Bardhyl Selimi: Kosovo ― Vojaĝimpresoj, somero 2000, Monato, 2001/01, p. 26
26. Bardhyl Selimi: Kosovo ― Vojaĝimpresoj, somero 2000, Monato, 2001/01, p. 26
- angle:
- just in time
- beloruse:
- у апошні момант
- ĉine:
- 在最后时刻 [zàizuìhòushíkè], 在最後時刻 [zàizuìhòushíkè]
- germane:
- im letzten Moment, auf den letzten Drücker
- japane:
- 最後の瞬間に [さいごのしゅんかんに]
- pole:
- w ostatnim momencie
- ukraine:
- в останню мить, в останній момент
sammomente
- En unu sama momento kiel alia okazaĵo: li trovis ŝin tiel bela, ke li sammomente enamiĝis en ŝin [27]; [ili] sammomente ekparolis VaK ; la nomoj eliĝis sammomente kaj laŭ maniero, kiu ambaŭflanke esprimis ne nur grandan surprizon, sed ankaŭ grandan ĝojon Iŝtar ; Vinicius konfuziĝis, sed Petronius sammomente rapidis lin helpi QuV ; Johano tuj eligis kelkajn fortajn vortojn, kaj preskaŭ sammomente li ekpensis, ke li ne devas fari tion InfanTorent2 . koincide kun, tuj1
27.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
- beloruse:
- у той самы момант
- ĉine:
- 同时 [tóngshí], 同時 [tóngshí], 适逢 [shìféng], 適逢 [shìféng]
- germane:
- im gleichen Augenblick, zur selben Zeit
- japane:
- 同時に [どうじに]
- pole:
- w tym samym momencie, w tej samej chwili
de momento al momento
(frazaĵo)
- Subite: de momento al momento la ĉielo mallumiĝis de nuboj kaj vento, kaj fariĝis granda pluvo [28]; ŝia pozicio fariĝis de momento al momento pli turmenta Iŝtar ; ŝia beleco aliiĝas kaj renaskiĝas de momento al momento LGA . iom post iom, paŝon post paŝo
28.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 18:45
- beloruse:
- з хвіліны на хвіліну
- germane:
- von einem Moment auf den anderen
- pole:
- z chwili na chwilę