*unu

*unu   Vikipedio

1.  
unu Numeralo esprimanta la elementan nombron: mi havas nur unu buŝon, sed mi havas du orelojn [1]; unu kaj unu estas du; unu hako kverkon ne faligas PrV ; dolĉa sed ne daŭra odoro, ĝuo de momento unu Hamlet ; du homoj povas pli multe fari ol unu [2]; unu soldato militon ne faras PrV ; la komitaton elektis nur ia unu malgranda landeto [3]. (1) SIN:un’
2.  
(senfleksia adjektivo)
Unika: celon ni ĉiuj havas unu kaj klaran DL ; unu leĝo kaj unu rajto estu por vi, kaj por la fremdulo [4]; danke la unu gramatikon kaj la unu formon de la plej granda parto de la vortoj, la lingvo havos unu formon ĉe ĉiuj uzantaj ĝin [5]; nur en la unu domo, kiu staris kontraŭ la loĝejo de la […] scienculo, estis tre silente [6]; objektoj, kiuj ne estas esence ligitaj inter si kaj ne prezentas kune ian unu ideon [7]; koncerne la du kolonojn, la unu maron kaj la bazaĵojn [8]; unucela klopodo.
3.  
(nedifina pronomo)
Kp iu2: la pli juna […] estis […] unu el la plej belaj knabinoj [9]; el ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj [10]; ĉia perfortaĵo de unuj regnanoj kontraŭ aliaj restas ĉiam perfortaĵo [11]; unuj objektoj venis en unujn manojn, aliaj en aliajn manojn [12]; ili kuris la unuj post la aliaj.
Rim.: Male ol la numeralo unu1, la pronomo unu havas regulajn fleksiojn plurnombre: unuj, unujn; sed escepte ĝia akuzativo ununombra kutime egalas nominativon; kp: unujn mi renkontis en Londono, aliajn en Parizo; sed: unu mi renkontis en Londono, alian en Parizo; unu (t.e. unun) el viaj fratoj lasu ĉe mi [13]. Tiu escepto estas ŝuldata al tio, ke ofte malfacilas distingi la pronomon unu disde la numeralo; tamen sporade (kvankam tre malofte) la logika formo tamen aperas, ankaŭ ĉe la bonaj aŭtoroj: la homo ricevas ŝarĝojn unun post alia [14]; Johano Paŭlo la Dua denove uzis Esperanton kiel unun el la pluraj lingvoj de sia tradicia beno [15]. Antentindas, ke en iuj tiaj pronomaj roloj povas aperi ankaŭ aliaj numeraloj: Mi morthakis per sabro du, kaj du duele; || Unun mi ekbruligis en ligna kabano, || Kiam ni Koreliĉojn kun Rimŝa invadis [16] ‐ tamen nur „unu“ norme posedas fleksiojn plurnombrajn, estante kutime difekta ununombre. [Sergio Pokrovskij]
4.  
(determinilo)
Duondifina determinilo, esprimanta „specifecon“ (termino lingvoscienca), t.e. ke temas pri persono aŭ objekto fiksita, tute specifa, sed kies precizan identon oni ne scias aŭ ne volas indiki; ofte uzata por enkonduki en rakonton novan rolulon aŭ cirkonstancon: unu vidvino havis du filinojn [17] (temas pri certa konkreta vidvino; kp la plene nedifinitan „vidvinon kaj orfon ne premu“, kiu celas ne iun specifan, sed ĉian ajn vidvinon); en unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto [18] (kp la ĝenerale nedifinitan „en varmega tago mi amas promeni en arbaro“). VD:certa3, iu 3
Rim. 1: Pliparto da lingvoj kiuj ne havas artikolojn (ekzemple la rusa, Latino, la suoma) normale markas specifecon, kaj normale ne markas la nedifinitecon. Male, la lingvoj posedantaj nedifinan artikolon kutime konfuzas tiujn du determinojn; sekve, iuj gramatikoj kaj multaj okcidentaj esperantistoj konsideras tian uzon de unu „malfacile komprenebla“ kaj evitinda aŭ arkaika PIV2 . Vd en PAG pri „duondifina determino“ kaj en la studaĵo pri la artikolo [19]. [Sergio Pokrovskij]
Rim. 2: Ankaŭ en ĉi tiu signifo oni evitas la akuzativan formon unun, kaj eĉ la plurnombran formon unuj; anstataŭe oni preferas uzi la sinonimon certa(j)(n)3. [Sergio Pokrovskij]
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 12
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 12
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 15:16
5. Zamenhof: Aldono al la Dua Libro de l' Lingvo Internacia
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, la ombro
7. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 25:16
9. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 11
10. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 12
11. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 42:33
14. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La vivolongo
15. Kurte, La Ondo de Esperanto, 2002:5 (91)
16. A. Mickiewicz, tr. A. Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro 2ª, v. 350
17. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 11
18. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 15
19. Sergio Pokrovskij: La artikolo
afrikanse:
een
angle:
one
beloruse:
адзін 2. адзіны
bretone:
unan 4. ul, un, ur
bulgare:
един
ĉeĥe:
jeden, jedna, jedno, první
ĉine:
1. 一 [yī]
estone:
üks
finne:
1. yksi 2. yksi ~j estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj: toiset ovat hyviä ja toiset pahoja 3. yksi, toinen 4. eräs
france:
un 4. un certain
germane:
eins
hebree:
אחד
hinde:
1. एक [ēk]
hispane:
uno
hungare:
egy ~ hako kverkon ne faligas: nem egy vágással döntik le a tölgyet
indonezie:
satu
interlingvae:
un
inuktitute:
ᐊᑕᐅᓯᖅ
itale:
uno
japane:
一 [いち]
katalune:
u, un ~ soldato militon ne faras: una flor no fa estiu (ni dues primavera)
keĉue:
juk
kekĉie:
jun
nederlande:
een
norvege:
en, ett
okcidentale:
un
pole:
1. jeden
portugale:
um
ruse:
один 1. один 2. единственный 3. один 4. один
slovake:
jeden, jedna
svahile:
moja
svede:
en, ett
tibete:
1. གཅིག་
tokipone:
wan
tongae:
taha
turke:
bir
volapuke:
bal

*unua  

Estanta antaŭ ceteraj samspecaj objektoj.
a)
Laŭ la spaco: la unua vico en la teatroB ; la unua ĉapitro de libro; loĝi sur la unua etaĝo.
b)
Laŭ la tempo: unua venis, unua prenis PrV ; oni ne forgesas facile sian unuan amon [20]; la sennuba idilio de […] ŝia unua juneco Marta ; li la unua potence skuis la mondon por nia ideoZ . VD:frua
c)
Laŭ la rango: li estas la unua en sia klaso; tiel la lastaj estos unuaj kaj la unuaj estos lastaj [21].
beloruse:
першы
bretone:
kentañ
ĉeĥe:
první, prvý
ĉine:
第一 [dìyī]
finne:
ensimmäinen, ensi (ensimmäinen)
france:
premier
germane:
erst(-er,-e,-es)
hebree:
ראשון
hungare:
első
indonezie:
pertama, kesatu
itale:
primo (agg.)
katalune:
primer, davanter
kekĉie:
xb̕een
nederlande:
eerste
norvege:
første
pole:
pierwszy
portugale:
primeiro
ruse:
первый
slovake:
prvý
svede:
första

*unue  

En la unua loko: unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto [22].
beloruse:
па-першае
bretone:
da gentañ
bulgare:
първо
ĉeĥe:
nejdříve, především, za prvé
finne:
ensin, ensiksi
france:
premièrement, d'abord
germane:
zuerst, als erstes, erstens
hebree:
ראשית
hungare:
először (sorrendben)
itale:
innanzitutto, per primo
katalune:
en primer lloc, primerament
kekĉie:
xb̕eenwa
nederlande:
ten eerste, als eerste
norvege:
først (och fremst), for det første
portugale:
primeiramente, em primeiro lugar
ruse:
во-первых
slovake:
predovšetkým
svede:
först (och främst), för det första

unuo   Vikipedio

1.  
Abstrakta kvanto, konsiderata kiel la elementa nombro, kiu servas por formi la ceterajn: la deko konsistas el dek unuojB ; skribi ciferon en la kolono de la unuoj; ne estimante apartajn unuojn, ni neniam venos al grandaj nombrojZ . VD:guto, n-uma prezento.
2.  
Mezurunuo: la Internacia Sistemo de unuoj; AST unu astronomia unuo, kies simbolo estas au, estas la averaĝa distanco inter la Suno kaj la Tero Kosmo ; tempunuo.
3.  
MAT[23] Neŭtra elemento rilate al multiplike signata operacio.
Rim.: Tiun terminon subtenas nerekte ankaŭ [24], kiu tamen konservas por ĝi la nematematikan difinon, troveblan jam en PIV1 . Multaj aliaj fontoj uzas ĉi-sence nur neologismon „unito“ (ekz-e [25]), kies avantaĝon ni tamen ne kapablas vidi.
angle:
astronomia ~o: astronomical unity 3. unit (element)
beloruse:
адзінка
bretone:
unanenn Internacia Sistemo de ~oj: Reizhiad Unanennoù Etrebroadel astronomia ~o: unanenn astronomek
ĉeĥe:
jednička, jednotka, jednotkový prvek
finne:
1. ykkönen, yksikkö Internacia Sistemo de ~oj: kansainvälinen yksikköjärjestelmä, SI-järjestelmä 2. (mitta)yksikkö 3. ykkösalkio, neutraalialkio
france:
unité Internacia Sistemo de ~oj: SI, Système International d'Unités astronomia ~o: unité astronomique
germane:
Einheit 3. Einselement
hebree:
יחידה
hungare:
1. egyes (szám) Internacia Sistemo de ~oj: SI, Nemzetközi Mértékegységrendszer astronomia ~o: csillagászati egység temp~o: időegység 2. mértékegység 3. egységelem
indonezie:
unit Internacia Sistemo de ~oj: satuSatuan Internasional astronomia ~o: satuan astronomi
itale:
unità (misura o elemento)
katalune:
unitat Internacia Sistemo de ~oj: Sistema Internacional d'Unitats (SI) astronomia ~o: unitat astronòmica (UA)
nederlande:
eenheid Internacia Sistemo de ~oj: SI-stelsel astronomia ~o: astronomische eenheid
norvege:
enhet Internacia Sistemo de ~oj: SI-systemet astronomia ~o: astronomisk enhet
pole:
Internacia Sistemo de ~oj: SI, Międzynarodowy Układ Jednostek Miar 2. jednostka 3. jedynka (element neutralny), element jednostkowy
portugale:
unidade
ruse:
единица Internacia Sistemo de ~oj: СИ, Международная система единиц astronomia ~o: астрономическая единица (длины)
slovake:
jednotka miery
svede:
2. enhet

unuaĵo  

Kio estas unu afero, tutaĵo: la historio pri Babelo estas konata: ekaŭdiĝis pli kaj pli da lingvoj […] kaj la homaro, kiel kolektiva unuaĵo, paŝon post paŝo disiĝis [26]; la kosma unuaĵo [27].
germane:
Ganzes

unueco

1.
Eco de tio, kio estas nur unu: la dogmo pri la unueco de Dio.
2.  
Karaktero de tio, kies ĉiuj partoj kunligiĝas por konsistigi nur unu tuton: la unueco estas la plej grava principo de internacia lingvo; unueco donas fortecon PrV ; romano, kiu havas unuecon (komponi); rompi la ŝtatan, nacian unuecon.
beloruse:
2. адзінства
ĉeĥe:
jednota, jednotnost, jednoznačnost
finne:
1. ykseys 2. yhtenäisyys
france:
unité (qualité) ~eco donas fortecon: l'union fait la force
germane:
Einheit, Einheitlichkeit
hebree:
2. אחידות, אחדות
hispane:
unidad (la unidad de varias cosas)
hungare:
1. egyedüliség, egyedülvalóság 2. egység, egységesség
indonezie:
kesatuan, persatuan
itale:
unità (unione) 1. unicità
katalune:
unió, unicitat ~eco donas fortecon: la unió fa la força
nederlande:
eenheid (samenhorigheid)
norvege:
enighet
ruse:
1. единственность 2. единство
slovake:
jednota, jednotnosť
svede:
2. enhetlighet

unuigi  

(tr)
1.
Kunigi plurajn objektojn en unu tuton: la animo estas unuigita kun la korpo; unuigi la fortojnB ; ŝi unuigis en si la ĉarmon kaj la saĝon.
2.  
Kunigi per politika, religia, komerca aŭ simila ligo: la unuigita reĝlando de Granda Britujo kaj Irlando; la unuigitaj ŝtatoj de Norda Ameriko (Usono); ni ĵuris labori por reunuigi l' homaron [28]. VD:kunfandi, kunmiksi
28. L. L. Zamenhof: Preĝo sub la Verda Standardo
beloruse:
аб'яднаць, злучыць, зьвязаць
bretone:
unaniñ
ĉeĥe:
sdružit, sjednotit, sloučit
finne:
yhdistää
france:
unir
germane:
vereinigen, einen
hebree:
לאחד
hungare:
egyesít
indonezie:
satumenyatukan mempersatukan
itale:
unire
katalune:
1. unir, reunir re~igi: rejuntar, reunificar 2. unificar
nederlande:
verenigen, eenmaken
norvege:
forene
ruse:
объединять, объединить
slovake:
spájať, stmeliť, zjednotiť, zlúčiť
svede:
2. förena

unuiĝi  

(ntr)
1.
Kuniĝi en unu tuton: la oksigeno unuiĝas kun hidrogeno por naski akvon.
2.  
Kuniĝi per politika aŭ simila ligo: proponi al ĉiuj amikoj de interpopola justeco unuiĝi en apartan grupon [29]; la Poŝta unuiĝo; tio alkondukos eble al la unuiĝo de la homaro [30]. VD:akordiĝi, asocio, ligo, societo
29. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
30. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Nefermita letero al s-ro de Beaufront.
beloruse:
аб'яднацца, злучыцца
bretone:
en em unaniñ
finne:
yhtyä, yhdistyä
france:
s'unir
germane:
sich vereinigen, zusammengehen
hebree:
להתאחד
hispane:
unirse, juntarse
hungare:
egyesül
indonezie:
bersatu
itale:
unirsi
katalune:
1. unir-se, ajuntar-se ~iĝo: unió, associació 2. associar-se, aliar-se, coalitzar-se
nederlande:
zich verenigen
norvege:
forene seg
ruse:
объединяться, объединиться, соединяться, соединиться ~iĝo: объединение
svede:
förenas

unuaaĵo  

Unuaj produktoj de tero aŭ bestoj en la sezono: kiel unuaaĵon el via pasto alportu oferdone kukon [31].
finne:
uutinen (uutisvilja, -leipä tms.)
france:
prémices
hungare:
primőr, első termés
itale:
primizia
katalune:
primeries
nederlande:
primeur (fruit b.v.)

unuaecoZ

Unua rango: li ne povas doni la unuaecon al la filo de la amata [32].
beloruse:
першасьць, першынство
ĉeĥe:
priorita, přednost
finne:
ensimmäisen asema, etusija
france:
primauté
hungare:
elsőség
katalune:
preeminència, primordialitat
ruse:
первенство
slovake:
prednosť, priorita

unuaulo  

Homo el la unua rango: ve […] al la eminentuloj de la unuauloj inter la nacioj […] [33]! VD:elito
ĉeĥe:
prvotřídní člověk
finne:
ensimmmäinen (ihminen)
hungare:
élenjáró, első ember
katalune:
eminència, excel·lència, autoritat
nederlande:
eersteling
ruse:
первый (в знач. сущ.)
slovake:
popredná osobnosť

unuavenaĵo  

BIB Unuaaĵo: faru honoron al la Eternulo […] el la unuavenaĵo de ĉiuj viaj rikoltoj [34].
beloruse:
пачаткі
france:
prémices
hungare:
primőr, első termés
itale:
primizia
katalune:
primícies
ruse:
начатки

unuhava  

MAT
(p.p. ringo) Posedanta unuon.
angle:
with unit
finne:
ykkösalkiollinen
france:
unifère
germane:
mit Einselement
hungare:
egységelemes
itale:
unifero (mat.)
katalune:
unitari
pole:
(pierścień) z jedynką
ruse:
с единицей (кольцо и т.п.)

imaginara unuo   Vikipedio

angle:
imaginary unit
ĉeĥe:
imaginární jednotka
finne:
imaginaariyksikkö
france:
unité imaginaire
germane:
imaginäre Einheit
hungare:
képzetes egység
itale:
unità immaginaria
katalune:
unitat imaginària
nederlande:
imaginaire eenheid
pole:
jedność urojona, jednostka urojona
ruse:
мнимая единица
slovake:
imaginárna jednotka

malunueco  

Plureco, diseco, malsameco de konsisto, de opinioj...: unueco estas forteco kaj malunueco estas malforteco [35]. VD:bunteco2, heterogeneco, malkonkordo
35. R. Corsetti: Unueco estas forteco kaj malunueco estas malforteco!, Spegulo, 2008:1
ĉeĥe:
rozkol
france:
disparité, pluralité
katalune:
diversitat, heterogeneïtat, disparitat, mescla
nederlande:
onenigheid
norvege:
uenighet
slovake:
nejednotnosť, nesvornosť, rozkol

mezurunuo   Vikipedio

SCI Difinita kvanto elektita por taksi per komparo samspecajn kvantojn, kalkulante, kiomoble ili enhavas tiun kvanton aŭ frakcion da ĝi: la metro estas la universala mezurunuo de la longo; bekerelo estas la mezurunuo de radioaktiveco [36].
mezurunuoj
bretone:
unanenn vuzuliañ
ĉeĥe:
měrná jednotka
finne:
mittayksikkö
france:
unité de mesure
hungare:
mértékegység
itale:
unità di misura
katalune:
unitat mètrica, unitat de mesura
nederlande:
eenheid
norvege:
enhet
pole:
jednostka miary
ruse:
единица измерения
slovake:
merná jednotka

monunuo   Vikipedio

EKON Mezurunuo, servanta por kalkuli monon: komuna monunuo inter 12 el la landoj, apartenantaj al la komunumo [37]; la efikoj de stabila monunuo je la ekonomia vivo estas okulfrapaj [38]; ne eblus prezenti la monunuon stelo sen mallonge skizi la historion de Universala Ligo – la Esperanto-asocio, kiu lanĉis ĝin [39].
monunuoj
37. Monato, Umberto Broccatelli: De nacioj al ... kio?, 2004
38. Monato, Nelly Masemi: Stabila valuto gravas, 2010
39. Monato, Lawrence Mee: La stelo, 2005
bretone:
unanenn voneiz
ĉeĥe:
měnová jednotka
finne:
rahayksikkö
france:
unité monétaire
hungare:
pénzegység
indonezie:
mata uang
itale:
unità monetaria
katalune:
unitat monetària
nederlande:
munteenheid
norvege:
myntenhet
ruse:
денежная единица
slovake:
peňažná jednotka

mona subunuo  

EKON Subunuo de monunuo: soldo estas malnova franca mona subunuo.
bretone:
isunanenn voneiz
finne:
rahan alayksikkö
france:
sous-unité monétaire
hungare:
váltópénz
itale:
sottounità monetaria, sottomultiplo (di unità monetaria)
katalune:
subunitat monetària
ruse:
разменная монета

pli ol unu  

Pluraj: pli ol unu viro forlasis altan rangon por virino [40].
ĉeĥe:
nejeden
finne:
enemmän kuin yksi, usea
france:
plus d'un
itale:
più d'uno
katalune:
alguns
ruse:
более одного, несколько
slovake:
nejeden

subunuo  

Ono de mezurunuo: centimetro estas subunuo de metro; metro estas subunuo de kilometro.
bretone:
isunanenn
finne:
alayksikkö, kerrannaisyksikkö (yksikön murto-osa)
france:
sous-multiple (d'unité de mesure)
hungare:
alegység
itale:
sottomultiplo (di misura)
katalune:
subunitat
nederlande:
onderdeel
ruse:
дольная единица измерения

superunuo  

Mezurunuo, kiu estas oblo de la baza: kilometro estas superunuo de metro.
finne:
kerrannaisyksikkö (yksikön monikerta)
france:
multiple (d'unité de mesure)
hungare:
többszörös egység
itale:
multiplo (di misura)
katalune:
múltiple
ruse:
кратная единица измерения

unu post la alia, unu post alia, unu post unu  

Sinsekve, laŭvice, unuope laŭ la tempo: festoj kaj baloj sekvis unu post la alia [41]; tiuj ĉi vortoj estis kreataj unu post unu, laŭ la kreskanta bezono [42].
41. -: La Karaj Braceletoj, en: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 1904
42. E. Privat: Historio de la lingvo Esperanto, 1912
france:
l'un après l'autre

administraj notoj

~a: Mankas verkindiko en fonto.
~e: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~eco: Mankas dua fontindiko.
~igi: Mankas verkindiko en fonto.
~aaĵo : Mankas dua fontindiko.
~aeco: Mankas verkindiko en fonto.
~aulo: Mankas dua fontindiko.
~avenaĵo: Mankas dua fontindiko.
~hava: Mankas fontindiko.
~hava: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
imaginara ~o: Mankas dua fontindiko.
imaginara ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~eco: Mankas dua fontindiko.
mezur~o: Mankas dua fontindiko.
mona sub~o: Mankas fontindiko.
mona sub~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
pli ol ~: Mankas dua fontindiko.
sub~o: Mankas fontindiko.
sub~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
super~o: Mankas fontindiko.
super~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.