1materi/o

materio

1.
FIL Ĉio, kio ekzistas ekster la spirito: la mondo de la materio kaj tiu de la ideoj; la mondo materia kaj morala [1]; Herhor decidis doni al li materian pruvon de bona volo kaj por tiu celo ordonis tuj eksigi dudek mil dungitajn soldatojn [2].
2.
Ia, precipe substanca, formo de materio: la viva, malviva materio; flueca, solida materio; ŝnuroj, saturitaj per flamigeblaj materioj [3]; malpeza materio [4]; kio estis la materio, kiun li havis en siaj testikoj [5]. SIN:materialo.
angle:
matter
beloruse:
1. матэрыя 2. матэрыял, матэрыя
ĉeĥe:
hmota, hmotná podstata, materiál
france:
matière
germane:
Stoff (Materie), Materie
hispane:
materia
hungare:
anyag
japane:
物質 [ぶっしつ], 物体 [もったい], 質料 [しつりょう]
nederlande:
stof (materie), materie
pole:
materia (fizyka)
portugale:
matéria
rumane:
materie
ruse:
1. материя 2. материал, материя
slovake:
hmota, hmotná podstata, materiál
ukraine:
матерія, речовина

materia

Konsistanta el materio; koncernanta materion: spiritaj aferoj [kaj] materiaj aferoj [6]; FIZ materia punkto PIV1 (en kiu la tuta maso estas koncentrita); JUR materia pruvo.
6. La Nova Testamento, Romanoj 15:27
angle:
material
beloruse:
матэрыяльны
ĉeĥe:
hmotný (týkající se hmoty, jsoucí z hmoty), látkový, materiální
france:
matériel (relatif à la matière)
germane:
stofflich, materiell
hispane:
material (relativo a la materia)
hungare:
anyagi, tárgyi ~a punkto: anyagi pont, tömegpont. ~a pruvo: tárgyi bizonyíték.
japane:
物質の [ぶっしつの], 物質的な [ぶっしつてきな], 物的な [ぶってきな]
nederlande:
materieel, stoffelijk
pole:
materialny
rumane:
material, materială
ruse:
вещественный, материальный, физический ~a punkto: материальная точка. ~a pruvo: вещественное доказательство.
slovake:
hmotný
ukraine:
матеріальний, речовинний

materiismo PIV1

FIL Doktrino, laŭ kiu materio estas la principo de ĉio en la universo, ankaŭ de la ideoj, konscio, pensado: materiismo estas, proksimume, la kredo, ke la sola realo estas tiu perceptebla tra la sensoj (ĉu aŭ ne helpe de teknologio) [7]; „fina stadio“ estas la scienca (kaj ateisma) materiismo [8]; en nia ĝenerale materiismeca tempo, la serioze celanta esploristo estas la sola profunde religia homo [9]; nia materiisma kaj egoisma epoko [10]. ANT:ideismo
7. Monato, David Kelso: Kompreno en kunteksto ..., 2009
8. Monato, D-ro Winfried Schumacher: Filozofio metio ideologio, 2012
9. Monato, Hokan Lundberg: Spirita scienco ĉu tio eblas?, 2005
10. Monato, Albisturo Kvinke: Tajg kaj Tomas, 2010
angle:
materialism
beloruse:
матэрыялізм
france:
matérialisme
germane:
Materialismus
hispane:
materialismo
hungare:
materializmus
japane:
唯物論 [ゆいぶつろん]
katalune:
materialisme
nederlande:
materialisme
pole:
materializm
rumane:
materialism
ruse:
материализм (филос.)
slovake:
materializmus
ukraine:
матеріалізм

materiisto

Ano de materiismo: li estas skeptikulo kaj materiisto, kiel preskaŭ ĉiuj medicinistoj Mary ; la fruaj filozofoj, laŭ Gudskov, estis iel materiistoj [11]; en la dialogo inter materiisto kaj mistikulo ambaŭ flankoj devus esti same konvinkaj kaj interesaj [12].
11. Monato, D-ro Winfried Schumacher: Filozofio metio ideologio, 2012
12. Monato, Nikolao Gudskov: Teologia utopio, 2008
angle:
materialist
beloruse:
матэрыяліст
ĉeĥe:
materialista
france:
matérialiste (phil.)
germane:
Materialist
japane:
唯物論者 [ゆいぶつろんしゃ]
pole:
materialista
rumane:
materialist
slovake:
materialista
ukraine:
матеріаліст

kontraŭmaterio

Antimaterio: Antonino Zichichi […] en 1965 estris la poresploran grupon kiu malkovris la unuan ekzemplon de kontraŭdeŭterio, nome nukleo de kontraŭmaterio [13]; anihilo de grandaj kvantoj de substanco estas do la plej efika fonto de energio imagebla en nuna nivelo de scioj pri materio, la realigo, tamen, ne eblas […] pro ekstrema malfacileco de sintezo de kontraŭmaterio kaj ĝia konservado [14].
angle:
anti matter
beloruse:
антыматэрыя
germane:
Antimaterie
pole:
antymateria
rumane:
antimaterie

blanka materio

FIZL Blanka substanco: hipokampo […] konsistas el griza materio, kovrita en la ventrikla surfaco de blanka materio [15].
15. R. Feldman Gonzalez, trad. N. Kalusky k. a.: La nova paradigmo en psikologio, SAT-broŝurservo, [vidita en 2008]
angle:
white matter
beloruse:
белае рэчыва
france:
matière blanche, substance blanche
germane:
weiße Masse (Gehirn)
pole:
substancja biała
rumane:
substanță albă

griza materio

FIZL Griza substanco: la interno de la cerbo konsistas el areoj de la tiel nomita griza materio, kun malhela koloro, [apartigitaj] de areoj de blanka materio, kun pli hela koloro [16].
angle:
gray matter
beloruse:
шэрае рэчыва
france:
matière grise, substance grise
germane:
graue Masse (Gehirn)
pole:
substancja szara
rumane:
materie cenusie

malhela materio

AST Supozata kvanto de kosma materio, kiu ne estas observata sed laŭ kalkuloj ekzistas: per lia teorio ne necesas revi pri malhela materio [17].
17. H. Broadbent: Subite ne malrapide Tero ŝanĝiĝas, Mirmekobo, 2008-06
angle:
dark matter
beloruse:
цёмная матэрыя
france:
matière noire
germane:
dunkle Materie
pole:
materia ciemna
rumane:
materia întunecată

historia materiismo

FILHISMAH Doktrino, laŭ kiu ekonomia bazo, plie ol ideoj, determinas la evoluon de la socia vivo: la loko, kiun la homa menso okupas en la historia materiismo, formas la plej multe disputatan kaj la plej malmulte komprenatan punkton en ĉi tiu doktrino [18]. TUT:markismo
18. Anton Pannekoek: La Historia Materiismo
angle:
historical materialism
beloruse:
гістарычны матэрыялізм
france:
matérialisme historique
germane:
Historischer Materialismus
hispane:
materialismo histórico
hungare:
történelmi materializmus
japane:
史的唯物論 [してきゆいぶつろん], 唯物史観 [ゆいぶつしかん]
katalune:
materialisme històric
nederlande:
historisch materialisme
pole:
materializm historyczny
rumane:
materialism istoric
ruse:
исторический материализм
slovake:
historický materializmus

administraj notoj

blanka ~o: Mankas dua fontindiko.
griza ~o: Mankas dua fontindiko.
malhela ~o: Mankas dua fontindiko.
historia ~ismo: Mankas dua fontindiko.