*genu/o PV

*genuo

1.
ANA Antaŭa parto de la artiko kuniganta la femuron kun la kruro: star[i] sur la genuoj (ekvilibrigi la korpon sur la genuoj kaj la piedpintoj, tenante la bruston kaj femurojn vertikalaj) [1]; li stariĝis unugenue sur la planko Marta ; jen malluma strateto kun kaduka trotuaro, kie la poeto falis kaj kontuzis la genuon [2].
2.
Tiu sama korpa parto, konsiderata kiel:
a)
Vunda punkto, ema malfortiĝi pro laco aŭ timo: falantojn restarigis viaj vortoj, kaj fleksiĝantajn genuojn vi fortigis [3]; ĉiu spirito senkuraĝiĝos, kaj ĉiuj genuoj fariĝos kiel akvo [4]; la pordisto sentis siajn genuojn moliĝi [5].
b)
Korpoparto, kie oni portas iun aŭ ion ŝirmocele: (frazaĵo) preni iun sur la genuojn; la infanoj de Maĥir, filo de Manase, naskiĝis sur la genuoj de Jozef [6]; ŝi endormigis lin sur siaj genuoj, kaj alvokis homon, kaj detondigis la sep buklojn de lia kapo [7]; kial mi ne mortis tuj el la utero [...]? kial akceptis min la genuoj? [8]. VD:sino, basko
Rim.: Ĉi-sence oni imagas, ke la portanto sidas, kaj liaj „genuoj“ fakte ampleksas la tutan surfacon de liaj du horizontalaj femuroj.
c)
Simbolo de ies potenco super iu alia, kiu metas sian vizaĝon vid-al-vide al ĝi: (frazaĵo) fali antaŭ ies genuoj: Simon Petro, tion vidinte, falis teren antaŭ la genuoj de Jesuo [9]; (frazaĵo) premi sin al ies genuoj: la homoj leviĝis de la tero, la pli proksimaj komencis premi sin al [la] genuoj [de la apostolo] [10]; (frazaĵo) klini sin al ies genuoj: [li] poste klinis sin al ŝiaj genuoj kaj manoj, salutis ŝin, adoris, honoris [11]; (frazaĵo) kisi ies genuojn: hodiaŭ, iom pli malfrue, [ili] havos la honoron kisi vian genuon [12].
d)
Simbolo de ies humiliĝo aŭ timo antaŭ la alia: (frazaĵo) fleksi / klini sia(j)n genuo(j)n antaŭ iu: la tria kvindekestro [...] fleksis siajn genuojn antaŭ Elija, kaj ekpetegis lin [13]; Mi restigos el Izrael sep mil, ĉiujn, kies genuoj ne fleksiĝis antaŭ Baal kaj kies buŝo ne kisis lin [14]; antaŭ Mi kliniĝos ĉiu genuo [15]; (frazaĵo) peti ion sur la genuoj / surgenue / genuante: mi devigos lin, ke li sur la genuoj petu de vi pardonon! [16]; (frazaĵo) fali sur la genuojn: kiun mi devas timi ĉi tie, kie ĉiuj falas antaŭ mi sur la genuojn? [17]; (frazaĵo) ĵeti sin sur la genuojn: ĵetinte sin sur la genuojn, ŝi komencis preĝi kun tia forto, kian povas doni nur timo pri amata persono [18].
Rim.: Pro sia kapablo fleksiĝi la genuo ebligas onin malaltigi sian kapon kaj per tio esprimi submetiĝon.
angle:
knee
beloruse:
калена
bulgare:
коляно
ĉeĥe:
koleno
ĉine:
膝盖 [xīgài], 膝 [xī]
france:
genou preni iun sur la ~ojn: prendre qn sur ses genoux. fali antaŭ ies ~oj: tomber aux genoux de qn. premi sin al ies ~oj: se presser aux genoux de qn. kisi ies ~ojn: embrasser les genoux de qn. fleksi / klini sia(j)n ~o(j)n antaŭ iu: fléchir les genoux devant qn. peti ion sur la ~oj / sur~e / ~ante: demander à genoux. fali sur la ~ojn: tomber à genoux. ĵeti sin sur la ~ojn: se jeter à genoux.
germane:
Knie
hispane:
rodilla
hungare:
térd preni iun sur la ~ojn: térdére ültet. fali antaŭ ies ~oj: lába(i) elé borul. fleksi / klini sia(j)n ~o(j)n antaŭ iu: térdet hajt vki előtt. peti ion sur la ~oj / sur~e / ~ante: térden állva kér. fali sur la ~ojn: térdre borul. ĵeti sin sur la ~ojn: térdre veti magát.
ide:
genuo
indonezie:
lutut
inuktitute:
ᓰᖅᑯᖅ
itale:
ginocchio
japane:
ひざ, ひざがしら
nederlande:
knie
pole:
kolano
portugale:
joelho
rumane:
genunchi
ruse:
колено
slovake:
koleno
svede:
knä
taje:
เข่า, หัวเข่า
tibete:
པུས་མོ་
turke:
diz
ukraine:
коліно

genui

(ntr)
Stari sur la genuoj: li tri fojojn ĉiutage genuis kaj preĝis al sia Dio [19]; ili ekvidis Saran, genuantan ĉe la lulilo, en sintenado de virino, nutranta suĉinfanon [20]; belaj piedoj, vi diras... Nu, li genuos ĉe ili [21]. SIN:surgenui
angle:
kneel
beloruse:
кленчыць
bulgare:
стоя на колене, коленича (неподвижно)
ĉeĥe:
klečet
ĉine:
[guì], 下跪 [xiàguì], 跽 [jì]
france:
être à genoux, être agenouillé
germane:
knien
hispane:
estar de rodillas
hungare:
térdel, térdepel
indonezie:
berlutut
itale:
stare in ginocchio, stare inginocchiato
japane:
ひざまずいている, ひざ立ちしている [ひざたちしている]
pole:
uklęknąć
portugale:
estar de joelhos
slovake:
kľačať
taje:
คุกเข่า
tibete:
པུས་མོ་བཅུག་
ukraine:
стояти навколішки, на колінах, клячати

genuigi

(tr)
Starigi sur la genuoj: li genuigis la kamelojn ekstere de la urbo [22].
beloruse:
ставіць на калені, прымушаць кленчыць
ĉine:
压服 [yāfú]
france:
agenouiller, mettre à genoux
germane:
knien lassen, auf die Knie zwingen
hispane:
arrodillar
hungare:
letérdeltet, letérdepeltet
itale:
far inginocchiare, mettere in ginocchio, inginocchiare
japane:
ひざまずかせる
turke:
diz çöktürmek
ukraine:
ставити на коліна

genuiĝi, ekgenui, surgenuiĝi

(ntr)
Ekstari sur la genuoj: li veturigis lin sur sia dua ĉaro; kaj oni kriis antaŭ li: Genuiĝu! [23]; la vidvino genuiĝis antaŭ la malalta litaĵo Marta ; [Salomono] nun stariĝis sur [la ambono, kaj] ekgenuis antaŭ la tuta komunumo de Izrael [24]; du soldatoj surgenuiĝis, kiam la apostolo estis pasanta [25]. VD:genufleksi
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 41:43
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 6:13
25. H. Sienkiewicz, trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, 1933
beloruse:
кленчыць, станавіцца на калені
bulgare:
заставам на колене
ĉine:
跪下 [guìxia], 跪 [guì], 下跪 [xiàguì], 跽 [jì]
france:
se mettre à genoux, s'agenouiller
germane:
die Knie beugen, sich knien, niederknien
hispane:
arrodillarse
hungare:
letérdel, letérdepel
itale:
inginocchiarsi, mettersi in ginocchio, genuflettersi
japane:
ひざまずく
nederlande:
knielen
ruse:
преклонить колени, встать на колени
turke:
diz çökmek
ukraine:
клякати, клякнути

genuiĝilo

KRI Tre malalta seĝoforma meblo uzata por preĝado: oni genuas sur la plato kaj apogas la kubutojn sur la apogilo: antikva krucifikso super ligna genuiĝilo, malpuraj bildoj de sanktuloj, dikaj libregoj kaj polvoplenaj geografiaj kartoj ĉio maldistingiĝis kaŭze de malforta lumo [26].
26. A. Ŝenoa, trad. F. Kolar-Krom: La Trezoro de l' Oraĵisto, 1911
beloruse:
зэдлік (пад калені для малітвы)
france:
prie-dieu
germane:
Kniebank, Betschemel
hispane:
reclinatorio

surgenui

Genui: ĉe la altaro, forlasata kuŝas mitralpafilo, kaj surgenuas brunhaŭta junulo kun trikolora signo sur la koro [27]; dume profesoro doktoro Grum, la eta, nervoza jurmedicinisto, surgenuis apud la kadavro kaj faris la necesajn konstatojn [28].
Rim.: Neatendite, ĉi tiu vorto aperas en PV kun la du signifoj „fleksi la genuojn“ kaj „surgenuiĝi“. Necesas konfesi, ke pluraj ekzemploj estas egale bone interpreteblaj per „genui“ aŭ „genuiĝi“.
27. C. C. Guglielminetti: Marto 1945, Nica Literatura Revuo, 1958-11 ĝis 12 (4:2), p. 53a
28. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 3a
beloruse:
кленчыць
ĉeĥe:
klečet
ĉine:
[guì], 下跪 [xiàguì], 跽 [jì]
france:
être à genoux, être agenouillé
germane:
knien
hispane:
estar de rodillas
hungare:
térdepel, rátérdepel
indonezie:
berlutut
itale:
inginocchiarsi (stare inginocchiato), stare in ginocchio, stare inginocchiato
slovake:
pokľaknúť
taje:
คุกเข่า

administraj notoj