1kadavr/o
kadavro
-
Korpo de mortinta homo aŭ besto:
rabobirdoj malleviĝis sur la kadavrojn, sed Abram ilin forpelis
[1];
se la bovo de iu homo kornobatos bovon de lia proksimulo tiel, ke ĝi mortos,
tiam […] la kadavron ili dividu
[2];
viaj kadavroj konsumiĝos en la dezerto
[3];
[jen] kuŝis sur la placo disĵetitaj lancoj kaj hakiloj, kaj
[…] amasoj da vunditoj kaj kadavroj
[4];
enmetu viajn glavojn, ĉi tie li kuŝas kiel kadavriĝinta kato
[5];
li estas pala kiel kadavro
[6];
[tie] skeleto de mizero plej laŭte sonas per siaj nudaj ostoj, plej
terure rigardas per siaj kadavraj okuloj
Marta
;
li preferus vidi sian filinon kadavro, ol ies konkubino
[7];
li iris al la fajro, varmigis sian manon kaj metis ĝin sur la vizaĝon de la
mortinto, sed la kadavro restis malvarma
[8];
kadavra tuko (por entombigo)
[9].
skeleto
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 15:11
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 21:35
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 14:33
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVI
5. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
6. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro V
8. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fabelo pri iu, kiu migris por ekkoni timon
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo

- angle:
- cadaver, corpse, (dead) body, carcass
- beloruse:
- труп
- bulgare:
- труп
- ĉeĥe:
- kadáver, mrtvola, mrtvé tělo, mršina, tělo zemřelého, uhynulé zvíře, umrlec, zdechlina
- ĉine:
- 死尸 [sǐshī], 尸 [shī], 尸体 [shītǐ], 尸骸 [shīhái], 踣 [bó], 遗体 [yítǐ]
- finne:
- (kuollut) ruumis, raato
- france:
- cadavre, corps (dépouille mortelle), dépouille (mortelle)
- germane:
- Leiche, Leichnam, Kadaver ~a tuko: Leichentuch.
- hebree:
- גופה, גווייה
- hispane:
- cadáver
- hungare:
- hulla, holttest, dög
- japane:
- 死体 [したい], 死骸 [しがい]
- katalune:
- cadàver
- nederlande:
- lijk, kadaver
- perse:
- جسد، جنازه، نعش
- pole:
- trup
- portugale:
- cadáver
- ruse:
- труп
- slovake:
- mŕtvola
- svede:
- lik, kadaver
- tibete:
- རོ་
- turke:
- ceset, kadavra
- ukraine:
- труп
kadavraĵo
-
Io mortinta, restaĵo de kadavro:
la sebon de kadavraĵo […] oni povas uzi por ĉia laboro, sed manĝi ĝin
vi ne devas
[10];
kadavraĵon kaj ion, kion disŝiris bestoj, li ne manĝu
[11];
tiun nigran mortosimilan kapturniĝon […] donas la odoro de fendiĝanta
kadavraĵo kaj la vido de kadavroplena loko de batalo
[12].
mortintaĵo, putraĵo1
10.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 7:24
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 22:8
12. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 22:8
12. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
- angle:
- carrion
- beloruse:
- здыхліна, здыхляціна
- ĉine:
- 腐肉 [fǔròu]
- france:
- charogne
- germane:
- Aas, Kadaver
- japane:
- 腐った死骸 [くさったしがい], 腐肉 [ふにく]
- pole:
- padlina
- rumane:
- cadavru, stârv
- ruse:
- па́даль