*krur/o

*kruro

1.
Tuto de la suba membro de animalo: homo, kiu havas rompitan kruron aŭ rompitan brakon [1]; liaj kruroj estas kiel marmoraj kolonoj enfiksitaj [2]; li staris sur sia sola kruro tiel same firme, kiel la aliaj sur siaj du kruroj [3]; [li] sin streĉas kaj tenas la manojn laŭlonge de la kruroj [4]; tie dancis la antilopo, kaj la struto vetkuris kun ĝi, mi tamen havas pli rapidajn krurojn [5]; li faris por ŝi lignajn krurojn kaj lambastonojn [6]; veturi sur sia paro da kruroj (piediri) PrV ; iras ĉiu kruro laŭ sia plezuro PrV ; ne bezonas la kapo konsilon de kruroj PrV ; pro kapo malsaĝa suferas la kruroj PrV ; unu fidas la krurojn de sia ĉevalo, alia […] siajn proprajn krurojn [7]; longkrura insekto [8]; dukrurulo [9] VD:femuro, gambo, piedo.
2.
ANA Parto de suba membro de animalo, ekde genuo ĝis piedo: nur tiujn vi povas manĝi el ĉiuj moviĝantoj, kiuj […] havas genuojn super la kruroj, por salti per ili sur la tero [10]; ĉiu havis brunan ĉemizon ĝis la genuoj, nudajn krurojn [11]; la granda skribisto sidiĝis sur la planko, krucinte la krurojn [12]; la kuracist' detranĉas kaj kruron kaj genuon [13].
3.
Simila parto de objekto; piedo2: la du kruroj de cirkeloPIV ; ŝi penegis grimpi [sur] unu el la kruroj de la tablo, sed ĝi estis tro glitiga [14]; la infanoj ne povis sidi sur la seĝoj, ĉar ĉiuj ties kruroj estis rompitaj [15].
Rim.: La originaj tradukoj en UV esprimis aŭ suban parton de la membro aŭ supran. Zamenhof uzis la vorton preskaŭ ĉiam por la tuta membro. Por iom klarigi tiun konfuzon en „Korekto de la eraraj Tradukoj en Universala Vortaro (kun aprobo de la Lingva Komitato)“, 1923 aperis suplementaj tradukoj angle: leg, germane: Bein, Unterschenkel. Tiujn oni ankaŭ trovas en pli malfruaj eldonoj de Fundamento de Esperanto (vd en la 9-a eldono).
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 21:19
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta Kanto 5:15
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Persista stana soldato
4. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Ruĝaj ŝuoj
7. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
8. Monato, Saliko: Glaciskulptado, 2006
9. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Igramul', la Multulo
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 11:21
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 19a
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 23a
13. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Ne Estas Diferenco
14. L. Carroll, trad. D. Broadribb: Alico en Mirlando, La Ondo de Esperanto, 1999:10 (60), ĉap. 1a
15. B. Wennergren: PMEG, Pli ol unu difinilo
afrikanse:
been
albane:
këmbë
amhare:
እግር
angle:
1. leg, *thigh 2. lower leg, *shank, crus 3. leg
arabe:
الساق
armene:
ոտք
azerbajĝane:
ayaq
beloruse:
1. нага 2. галёнка 3. ножка
bengale:
পা
birme:
ခြေထောက်
bosne:
nogu
bulgare:
1. крак
ĉeĥe:
dolní končetina, holeň, noha (zvl. od kolena dolů nebo střední část s lýtkem) 1. dolní končetina, noha
ĉine:
1. [tuǐ], 胑 [zhī] 2. 小腿 [xiǎotuǐ] 3. [tuǐ], 下肢骨 [xiàzhīgǔ], 脚 [jiǎo], 腳 [jiǎo]
dane:
ben
estone:
jalg
eŭske:
hanka
filipine:
binti
france:
1. *jambe, *cuisse, patte 2. jambe 3. pied (d'un objet)
galege:
perna
germane:
1. Bein du~ulo: Zweibeiner. 2. *Unterschenkel 3. Bein, Fuß, Schenkel
guĝarate:
બોલ
haitie:
janm
haŭse:
kafa
hinde:
पैर
hispane:
1. pierna, pata 2. pierna (entre rodilla y pie) 3. pata
hungare:
lábszár, láb (átv.. is) 1. láb (alsó végtag)
igbe:
ụkwụ
irlande:
cos
islande:
fótur
itale:
gamba, zampa 1. gamba (arto inferiore)
japane:
レッグ
jave:
wentis
jide:
פוס
jorube:
ẹsẹ
kanare:
ಲೆಗ್
kartvele:
ფეხი
katalune:
1. cama, pota 2. cama 3. petge, pota, peu
kazaĥe:
аяқ
kimre:
goes
kirgize:
бут
kmere:
ជើង
koree:
다리
korsike:
gamma
kose:
umlenze
kroate:
noga
kurde:
çîp
latve:
kāja
laŭe:
ຂາ
litove:
koja
makedone:
нога
malagase:
tongotra
malaje:
kaki
malajalame:
കാല്
malte:
riġel
maorie:
waewae
marate:
पाय
monge:
txhais ceg
mongole:
хөлөө
nederlande:
1. been, poot 2. onderbeen 3. poot
nepale:
खुट्टा
njanĝe:
mwendo
norvege:
1. ben
okcidentfrise:
skonk
okcitane:
camba
panĝabe:
ਲੱਤ
paŝtue:
پښه
pole:
1. noga 2. *goleń 3. noga
portugale:
1. perna 2. perna (entre o joelho e o tornozelo), canela (anat.)
ruande:
ukuguru
rumane:
gamba
ruse:
1. нога 2. *голень 3. ножка
samoe:
vae
sinde:
پيئي
sinhale:
කකුලක්
skotgaele:
chas
slovake:
celá noha, predkolenie 1. dolná končatina, noha
somale:
lugta
ŝone:
gumbo
sote:
leoto
sunde:
suku
svahile:
mguu
svede:
1. ben 2. underben 3. ben
taĝike:
пои
taje:
ขา
tamile:
காலை
tatare:
аягы
telugue:
లెగ్
tibete:
རྐང་པ་
turke:
1. bacak
ukraine:
нога
urdue:
ٹانگ
uzbeke:
oyoq
vjetname:
chân
volapuke:
1. lög
zulue:
emlenzeni

krurumo

TEKS Ĉirkaŭkrura parto de pantalono aŭ de boto; pantalontubo: li viŝis tranĉilon je sia pantalona krurumo [16]; orfe staris sur la planko lia sola piedo apud la dua krurumo [17].
16. P. Haanpää, trad. B. Lehtinen: Baraka artisto, La Ondo de Esperanto, 2002:12 (98)
17. 17 - miresperanto.com
angle:
pant leg
ĉeĥe:
nohavice
ĉine:
裤管 [kùguǎn], 褲管 [kùguǎn]
france:
jambe (de vêtement)
germane:
Hosenbein
hispane:
pernera
slovake:
nohavica
ukraine:
штанина, холоша, халява

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.