2konkret/a Z
konkreta ↝
-
Esprimanta realaĵon; perceptebla per sentumoj;
efektiva:
konkreta vorto, riĉo, rezultato;
formon konkretan al nia batalado ni donis
EE
;
hodiaŭ mi staras antaŭ vi kiel simbolo de via afero […] kiel via konkreta reprezentanto
[1];
ĉiu konkreta religio herediĝas senfine en maniero aŭtomata, sed
abstrakta senreligieco ne povas esti heredata
VivZam
;
montri konkrete sian dankon;
la sufikso de participo (-ant-) enhavas en si mem la ideon pri io konkreta
[2].
fakta, efektiva, reala,
abstrakta
1.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro 1909
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 11. Verboj
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 11. Verboj
- angle:
- concrete, in material form, perceptible by the senses, positive, real
- beloruse:
- канкрэтны
- france:
- concret
- germane:
- konkret, wirklich, fasslich
- hispane:
- concreto
- katalune:
- concret, real
- nederlande:
- concreet
- pole:
- konkretny, realny
- portugale:
- concreto (adj.)
- ruse:
- конкретный, реальный
konkretaĵo
konkretigi ↝
- Igi pli facile imagebla, donante konkretan formon; realigi: konkretigi ideon per vortbildoj; tiu revo konkretiĝis en bela libro; konkretigi la kampanjajn promesojn [5]; kiujn vojojn ili elektos por ĝin konkretigi [6]; niaj kunvenoj kaj kongresoj estas la plej klara konkretigo de Esp-ismo.
5.
Monato, Yves Nicolas: Malio kaj la granda mutulo
6. Monato, Yves Nicolas: Komuna agado, komunaj valoroj
6. Monato, Yves Nicolas: Komuna agado, komunaj valoroj
- angle:
- put into concrete form
- beloruse:
- канкрэтызаваць
- france:
- concrétiser
- germane:
- konkretisieren, veranschaulichen, fasslich machen
- hispane:
- concretar
- katalune:
- exemplificar, il·lustrar
- nederlande:
- concretiseren
- pole:
- konkretyzować
- ruse:
- конкретизировать
malkonkreta ↝
-
Abstrakta; ne perceptebla per sentumoj aŭ senpera kompreno:
argumentoj ofte estas malkonkretaj
[7].
konkreta
7.
Monato, Ivo Durwael: Divers(ec)aj rakontoj
- angle:
- intangible, incorporeal
- beloruse:
- неканкрэтны, абстрактны, адцягнуты
- france:
- abstrait
- katalune:
- abstracte
- nederlande:
- abstract, niet concreet
- pole:
- niekonkretny, abstrakcyjny