tradukoj: be bg cs de en es hu nl pt ru tp vo

*ricev/i

*riceviTEZ

(tr)
1.TEZ
Vole aŭ nevole fariĝi posedanto, profitanto, spertanto, ĝuanto aŭ suferanto de io: ricevi donacon, leteron, profiton, rabaton, saluton, laŭdon, bonan akcepton, sian ĝustan lokon; ci ricevos (kiel edzinon) mian filinonZ; ricevi sciigon, komision, ordonon, helpon; ricevi fortan impreson, la influon de iu; ricevi fortan premon; ricevi viziton, vizitanton; ricevi baton, punon, suferojn, atakon de frenezo; ricevos (estos punita. pagi) vulpo por sia kulpo [1]; ricevis (estis punita) bandito laŭ sia merito [2]; el ĉiu milo da semoj, kiujn ni pacience ĵetadis en la teron, apenaŭ unu ricevis radikojnZ. SIN:akiri, atingi, gajni, rikolti, kolekti.
2.TEZ
Fariĝi havanta ian abstraktan econ: la argilo ricevis formon de telero; li denove ricevis la konscionZ; liaj pensoj ricevis alian direkton; liaj ludoj ricevis tute alian karakteronZ; la arbaro ricevis la plej belajn kolorojnZ; tiam nia ideo ricevis sian unuan disvolviĝonZ; la propagando ricevis de la kongreso fortan antaŭenpuŝon; la lingvo ricevas de tio grandan faciligonZ; pro tio nia progresado ricevis grandan prokraston; ni baldaŭ ricevos ŝanĝon de la vetero. SIN:akiri, preni, akcepti, okupi.

tradukoj

anglaj

~i: receive.

belorusaj

~i: атрымліваць.

bulgaraj

~i: получавам, получа.

ĉeĥaj

~i: dostat.

germanaj

~i: bekommen, erhalten.

hispanaj

~i: recibir.

hungaraj

~i 1.: kap, fogad; ~i 2.: ölt, nyer, kap.

nederlandaj

~i 1.: ontvangen; ~i 2.: krijgen.

portugalaj

~i: receber.

rusaj

~i: получить, получать.

tokiponaj

~i: jo.

volapukaj

~i: getön.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta

[^Revo] [ricev.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.17 2008/01/21 17:30:34 ]