tradukoj:
be cs de en es fr hu nl pt ru
*propr/a
*propra
- 1.
-
Apartenanta ekskluzive al iu aŭ al io:
propra nomo;
jen moro propra al la Angloj;
Esperanto estas propra apartenaĵo de neniu nacio;
poezio kaj elokventeco havas ĉiu propran harmonion;
propra opinio ne estas leĝo por alia
[1].
- 2.
-
Apartenanta ekskluzive al la subjekto de la propozicio ( = akcentata
poseda pronomo):
timulo timas eĉ sian propran ombron
[2];
personoj, kiuj ne scias alian lingvon krom sian
propranZ;
li falis en sian propran kaptilonZ;
korniko vundita propran voston timas
[3];
ĉiu propran saĝon posedas
[4];
en propra angulo ĉiu estas fortulo
[5];
en fremda tegmento li flikas truon kaj en propra ne vidas la
fluon
[6];
marŝi sur propraj piedoj
(ne veturi);
propramova, propravola
(spontanea).
propre
- 1.
-
Laŭ propra maniero:
aparteni propre al iu.
- 2.
-
Ĝustadire, proprasence:
la utilo estas tiel videbla por ĉiu, ke pri tio ĉi ni propre ne
bezonas paroliZ;
ĉu vi ekpensis iam pri tio, kio propre levis la homaron super
ĉiuj aliaj bestoj?Z
propraĵo
- 1.

Io, kio apartenas jure al iu:
Esperanto estas nenies propraĵo;
privata, hereda propraĵo.
- 2.
-
Aparta karakteriza trajto:
racio estas propraĵo de la homo.
propreco
- 1.
-
Leĝa, plena kaj propra posedo de io:
la propreco estas la rajto ĝui kaj disponi la aferojn kiel eble
plej absolute.
- 2.
-
Kvalito propra de objekto:
la proprecoj de la metaloj, de la magneto.
proprigi
-
Havigi al si kiel propraĵon:
proprigi al si fremdan posedaĵon, ies verkojn, manierojn.
akapari,
ŝteli,
plagiati,
uzurpi,
akiri.
propruloZ, propraĵulo, proprumulo, proprumanto
-
Tiu, al kiu io apartenas pro rajto de propreco.
posedanto,
tenanto.
proprumi
(tr)


-
Rajte posedi ion kaj plene disponi pri ĝi.
proprum(aĵ)o
-
Propraĵo 1.
proprumeco
-
Rajto de proprumanto = propreco 1.
malpropra
-
Apartenanta al alia ol la subjekto:
ne miksu vin en malproprajn aferojnZ,
disputojnZ.
fremda.
tradukoj
anglaj
~a:
one's own.
belorusaj
~a:
свой, уласны, асабісты;
~e:
уласна;
~aĵo 1.:
уласнасьць, маёмасьць;
~aĵo 2.:
уласьцівасьць;
~eco 1.:
права ўласнасьці;
~eco 2.:
уласьцівасьць;
~igi:
прысвойваць, прысвоіць;
~ulo, ~aĵulo, ~umulo, ~umanto:
уласьнік, уладальнік;
~umi:
уладаць, валодаць, мець;
~um(aĵ)o:
уласнасьць, маёмасьць;
~umeco:
права ўласнасьці;
mal~a:
чужы.
ĉeĥaj
~a:
vlastní.
francaj
korniko vundita ~an voston timas:
chat échaudé craint l'eau froide.
germanaj
~a:
eigen;
~aĵo 1.:
Eigentum.
hispanaj
~a:
propio;
~aĵo:
propiedad;
~igi:
apropiar.
hungaraj
~a:
saját, tulajdon, maga;
~e 1.:
sajátosan;
~e 2.:
tulajdonképpen, valójában, egyáltalán;
~aĵo 1.:
tulajdon;
~aĵo 2.:
jellemző vonás, sajátosság;
~eco 1.:
tulajdonjog;
~eco 2.:
tulajdonság, különlegesség, sajátosság;
~igi:
kisajátít, elsajátít;
~ulo, ~aĵulo, ~umulo, ~umanto:
tulajdonos;
~umi:
birtokol;
~um(aĵ)o:
tulajdon;
~umeco:
tulajdonjog;
mal~a:
idegen, másé.
timulo timas eĉ sian ~an ombron:
a gyáva a saját árnyékától is fél;
li falis en sian ~an kaptilon:
saját csapdájába esett;
korniko vundita ~an voston timas:
leforrázott macska a hideg víztől is fél;
en ~a angulo ĉiu estas fortulo:
kakas is úr a maga szemétdombján;
en fremda tegmento li flikas truon kaj en ~a ne vidas la
fluon:
más szemében a szálkát is meglátja, a magáéban a gerendát sem;
ne miksu vin en mal~ajn aferojn:
ne üsd az orrodat más dolgába!.
nederlandaj
~a:
eigen;
~e:
eigenlijk;
~aĵo 1.:
eigendom;
~aĵo 2.:
eigenschap;
~eco:
eigendom;
~igi:
toe-eigenen;
~ulo, ~aĵulo, ~umulo, ~umanto:
eigenaar;
~umi:
bezitten;
~umeco:
eigendomsrecht;
mal~a:
andermans.
portugalaj
~a:
próprio, particular, pessoal, intrínseco.
rusaj
~a:
свой, собственный;
~e 2.:
собственно;
~aĵo 1.:
собственность;
~aĵo 2.:
свойство;
~eco 1.:
право собственности;
~eco 2.:
свойство;
~igi:
присвоить;
~ulo, ~aĵulo, ~umulo, ~umanto:
собственник, владелец;
~umi:
иметь в собственности, владеть;
~um(aĵ)o:
собственность;
~umeco:
право собственности;
mal~a:
чужой.
[^Revo]
[propr.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.18 2006/04/02 17:02:41 ]