tradukoj: be bg ca cs de en es fr hu ku nl pl pt ru sk tr

*ferm/i PV

*fermiTEZ

(tr)
1.TEZ
Meti ion en staton, kiu malebligas eniron aŭ eliron: li fermis kolere la pordon [1]; fermi ĉambron, domon, havenon, barilon, tirkeston; fermi enirejon per barilo, breĉon per tabuloj; fermi libron; fermi la manon, lipojn, okulojn; kun fermitaj (kunpremitaj) dentoj; fermi la buŝon al iu (lin silentigi); nefermita letero (kiun oni sendas al la ricevonto pere de rimedoj de publika informado); nefermita vundo; fermi iun en ĉambro (enfermi); fermi ĝardenon per krado (ĉirkaŭfermi ); fermi la landlimojn al la trafiko; fermita (ekskluziva) societo, sekto. SUB:ŝlosi, VD:hermetika.
2.TEZ
(figure) Ĉesigi: fermi kunvenonB, kongresonZ, diskuton; ĉiuj rimedoj estas fermitaj (fariĝis neuzeblaj) por viZ; fermi la marŝon, procesion (esti la lasta en); tiu balo brile fermis la serion da festoj. VD:kroni

fermo Vikipedio

Ĉesigo de trairado, de funkciado: fermo de teatro, de muzeo.

fermaĵoTEZ

MATPIV2
(de subaro A en topologia spaco) La plej malgranda fermita subaro, inkluzivanta A (alidire: la komunaĵo de ĉiuj fermitaj subaroj, inkluzivantaj ĝin) : la fermaĵon de A oni kutime signas per A kun supra horizontala streko, nome A̅ (legu: a trabo); A havas komunajn punktojn kun ajna ĉirkaŭaĵo de ajna punkto en la fermaĵo de A; la fermaĵo de A estas la kunaĵo de ĝiaj malfermaĵo kaj rando. SIN:adheraĵo.
Rim.: Ekzistas pluraj terminoj por ĉi tiu nocio: en MatVort troviĝas „ fermitaĵo“ kaj „klozaĵo“ (ĉi-lasta ankaŭ en Deneva). Reiersøl [2] proponas „klozuro“. Ni ne opiniis utila enkonduki novajn radikojn, ĉar „ferm“ bone taŭgas ĉi-cele, sed al „fermitaĵo“ preferis la malpli precizan „fermaĵo“, ĉar la unua aspektas kiel sinonimo por „io fermita“, do „fermita subaro “.

fermiĝi

(ntr)
Seniĝi je libere trairebla spaco, ĉesigi sian funkciadon: la pordoj de la salono fermiĝis [3].

fermitaTEZ

1.TEZ
FON (pri silabo) Finiĝanta per konsonanto aŭ per kvazaŭvokalo: „jam“, „kaj“ estas fermitaj silaboj.
2.
PSI Kiu ne facile komunikas, ne volonte ekkonas novajn homojn, novajn aferojn: li korespondis kun Rotkviĉ, sed Rotkviĉ estis tre fermita persono [4].
3.TEZ
MATMatVort (p.p. subaro de topologia spaco (E,T)) Tia, ke ĝia komplemento estas malfermita.
Rim.: Grandapene oni klopodas pruvi en [5], ke la paro „fermita aro“/„malfermita aro“ ne taŭgas, kaj ke multe pli bona estus „klozo“/„ aperto“. La argumentoj estas bedaŭrinde tre malfortaj: male al la aserto ĉiu komprenas, ke la uzo de prefikso „ mal-“ en epiteto ne signifas, ke malfermita aro estus la malo de fermita aro, same kiel malfermita pordo ne estas la malo de fermita pordo! Estas tamen prave rimarkigi, ke malfermita aro estas rezulto de neniu malferma ago, sed tiaj metaforoj abundas tra la tuta matematika terminologio kaj tuŝas ankaŭ „aperto“, kiu laŭetimologie signifas... „malfermitaĵo“. Ni do adoptis „fermita“/„malfermita“, kiel faris PIV2.

ĉirkaŭfermiTEZ

(tr)
Fermi ĉiuflanke: malvasta ĉirkaŭfermita korto Marta; kelkaj interspacoj, kiujn tiu malhela ĉirkaŭfermo restigis, prezentis transe nur apike tranĉitajn rokojn [6]. VD:ĉirkaŭbari

enfermiTEZ

(tr)
Meti en ion fermitan; teni ferminte en io: enfermi iun en ĉambro; zorge enfermi la provizojn; enfermu la katon; peza enfermita aero. VD:enŝlosi, enteni

malfermiTEZ

(tr)
1.
Meti en staton, kiu ebligas eniron kaj eliron: kun bruo oni malfermis la pordegon, kaj la kaleŝo enveturis en la korton [7]; malfermi siajn brakojn al amiko; malfermita letero (kiun oni malfermis por legi).
2.TEZ
(figure) Komenci: malfermi balonB; malfermi kongresonZ; malfermi baloton. VD:inaŭguri.

malfermaĵo

1.TEZ
Libera, ne barita spaco aŭ loko: malfermaĵo de puto, groto, en muro; porda malfermaĵo, formita el tri grandegaj, brile poluritaj kalkŝtonoj [8]. SIN:aperturo
2.TEZ
MATPIV2 (de subaro A en topologia spaco) La plej granda malfermita subaro, inkluzivata de A (alidire: la kunaĵo de ĉiuj malfermitaj subaroj, inkluzivataj de ĝi) : la malfermaĵon de A oni kutime signas per A kun supra ringo, nome Å (legu: a ringo); malfermita aro identas kun sia malfermaĵo; la komplemento de la malfermaĵo de A egalas al la fermaĵo de la komplemento de A . SIN:interno

malfermiĝi

(ntr)
Disspaciĝi, breĉiĝi, disigi siajn partojn kaj ebligi trairon, funkciadon; komenciĝi: de tie malfermiĝas bela vido al la maro; nova periodo malfermiĝas.

malfermita

1.TEZ
FON (pri silabo) Finiĝanta per vokalo: „du“, „la“, „mi“ estas malfermitaj silaboj. VD:vasta
2.
PSI Kiu volonte komunikas, interesiĝas pri novaĵoj: malfermitaj estis la okuloj de Francisko, malfermita estis ankaŭ lia koro [9].
3.
MAT
a)TEZ
PIV2 (p.p. subaro de topologia spaco (E,T)) Apartenanta al T.
Rim.: Ial nur la neologismo „aperta“ aperas en MatVort, dum la sama konas „fermita “ paralele kun „kloza“. Vd ankaŭ la rimarkon sub fermita.
b)TEZ
MAT (p.p. subaro de metrika spaco) Tia, ke por ĉiu ĝia punkto x ĝi inkluzivas malfermitan globon kun centro x kaj radiuso ρ > 0: la malfermitaj aroj de metrika spaco konsistigas ĝian kutiman topologion.

fulmofermiloTEZ Vikipedio

TEKS=zipo

ĵetfermi

(tr)
Fermi subite per ĵeta movo: la juna vidvino [...] forte ĵetfermis post si la pordeton Marta.

puŝmalfermi

(tr)
Malfermi per ekpuŝo aŭ premo: la edukejestro ... puŝmalfermis la fenestron [10].

tradukoj

anglaj

~i: shut; ~aĵo : closure; ~ita 3.: closed; mal~aĵo 2.: interior; mal~ita 3.: open.

belorusaj

~i: закрываць, зачыняць; mal~i: адкрываць, адчыняць.

bulgaraj

~i 1.: затварям; ~i 1.: закривам; ~o: затваряне; ~aĵo: затваряне; ~iĝi: затварям се; ~ita: затворен; ĉirkaŭ~i: затварям от всички страни, ограждам; en~i: затварям (в нещо); mal~i: отварям, откривам; mal~iĝi: отварям се, откривам се; mal~ita: отворен; fulmo~ilo: цип; ĵet~i: затръшвам.

ĉeĥaj

~i: uzavřít, zacelit, zacelovat, zadělat, zavírat, zavřít; ~o: sepnutí, sevření, skončení, uzavření, závěr; en~i: uzavřít uvnitř; mal~i: otevřít, zahájit, zavést; mal~ita: otevřený, průchodný; fulmo~ilo: zdrhovadlo, zip.

francaj

~i: clore, fermer; ~o: fermeture; ~aĵo : fermeture, adhérence ; ~iĝi: se clore, se fermer; ~ita 1.: (syllabe) fermée; ~ita 3.: fermé ; ~ita: fermé; ĉirkaŭ~i: ceindre, confiner, enceindre, encercler, enclore, enfermer, enserrer; en~i: enfermer; mal~i: ouvrir; mal~aĵo 1.: ouverture; mal~aĵo 2.: intérieur; mal~iĝi: s'ouvrir; mal~ita 1.: (syllabe) ouverte; mal~ita 3.: ouvert; mal~ita: ouvert; fulmo~ilo: fermeture à glissière, fermeture éclair; ĵet~i: claquer; puŝmal~i: ouvrir en poussant. ~i la buŝon al iu: clouer le bec à qn; ne~ita letero: lettre ouverte; ĉirkaŭ~o: enceinte (fermeture).

germanaj

~i: schließen; ~aĵo : abgeschlossene Hülle; ~ita 1.: zu, geschlossen; ~ita 3.: abgeschlossen ; en~i: einschließen; mal~i 1.: öffnen; mal~i 2.: eröffnen; mal~aĵo 2.: Inneres, offener Kern; mal~ita 1.: auf, offen, geöffnet; mal~ita 3.: offen; fulmo~ilo: Reißverschluss.

hispanaj

~i: cerrar; ~o: cierre; ~iĝi: cerrarse; ~ita 1.: (sílaba) trabada; ~ita: cerrado; ĉirkaŭ~i: encerrar, rodear; en~i: encerrar; mal~i: abrir; mal~iĝi: abrirse; mal~ita 1.: (sílaba) libre; mal~ita: abierto; fulmo~ilo: cierre, zipper, cremallera; ĵet~i: dar un portazo.

hungaraj

~i 1.: becsuk; ~i 2.: bezár, lezár; ~i: becsuk; ~aĵo : lezárás; ~ita 1.: zárt; ~ita 3.: zárt ; en~i: bezár (vhová); mal~i: nyit, kinyit, megnyit; mal~aĵo 2.: nyílt mag; mal~ita 1.: nyílt; mal~ita 3.: nyílt ; fulmo~ilo: villámzár, cipzár.

katalunaj

~i 1.: tancar; ~i: tancar; mal~i: obrir.

kurdaj

~i: girtin, dadan; mal~i: vekirin.

nederlandaj

~i 1.: sluiten, toedoen, dichtmaken; ~i 2.: sluiten, beëindigen; ~ita 1.: gesloten; ~ita 3.: gesloten; en~i: opsluiten; mal~i 1.: openen, opendoen, openmaken; mal~i 2.: openen, beginnen; mal~ita 1.: open; mal~ita 3.: open.

polaj

~i: zamykać; ~o: zamknięcie; ~aĵo : domknięcie ; ~iĝi: zamykać się; ~ita 3.: domknięty; ĉirkaŭ~i: zamykać wokoło, otaczać; en~i: zamykać (w czymś), zasklepiać; mal~i: otwierać; mal~aĵo 1.: otwór; mal~aĵo 2.: wnętrze; mal~ita 3.: otwarty; fulmo~ilo: zamek błyskawiczny, suwak; ĵet~i: zatrzaskiwać. ~i la buŝon al iu: zamykać komuś usta; ne~ita letero: list otwarty.

portugalaj

~i 1.: fechar, cerrar; ~i 2.: encerrar, concluir, cessar a actividade, terminar, findar; en~i: encerrar; mal~i: abrir.

rusaj

~i: закрыть, закрывать; ~aĵo : замыкание ; ~ita 1.: закрытый; ~ita 3.: замкнутое (подмножество) ; ĉirkaŭ~i: закрыть со всех сторон , заключать, огораживать , окружать; en~i: заключать, запирать, запереть; en~i: закрыть (в чём-л., где-л.); mal~i: открыть, открывать; mal~aĵo 2.: внутренность, открытое ядро ; mal~ita 1.: открытый; mal~ita 3.: открытое (подмножество) ; fulmo~ilo: застёжка „ молния“; ĵet~i: захлопнуть .

slovakaj

~i: uzatvoriť, zavrieť; ~o: uzatváranie, záver; en~i: zavrieť; mal~i: otvoriť, zahájiť; mal~ita: otvorený, priechodný; fulmo~ilo: zips.

turkaj

~i: kapatmak; mal~i: açmak.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
2. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 25
3. Carlo: Internaciaj informoj, Radio Vatikana, 2012-01-15
4. Jelena: Mi vidis la mondon, en: Vivprotokoloj, 2009
5. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 72
6. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Sepa promenado
7. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38
8. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 5a, Lemuel aktiviĝas
9. G. F. De Ruyver: Einstein havis okulojn malfermitajn, Monato, 2011:01, p. 18a
10. Liu Houming: Nigra Sago, El Popola Ĉinio, 1983:03, p. 38a-41a

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
en~i: Mankas dua fontindiko.
en~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~i: Mankas verkindiko en fonto.
mal~iĝi: Mankas dua fontindiko.
mal~iĝi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
fulmo~ilo: Mankas dua fontindiko.
fulmo~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


[^Revo] [ferm.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.62 2017/03/24 13:10:10 ]