tradukoj: be de en fr nl ru

*ampleks/o

*amplekso

Dimensio, grado de grandeco, konsiderata rilate al tio, kion ĝi enhavas: bildo laŭ natura amplekso; amplekso de katastrofo, organizo, krizo, ĵeto, balanciĝo, signifo, ideo; tiu principo havas pli grandan amplekson ol nure juran; vasta amplekso da farita lernadoZ. SIN:spaco, volumeno.

(mult)ampleksa

Havanta grandan amplekson: ampleksa verko, spirito, sciadoZ; samampleksaj grandoj; la agado de nia societo tagon post tago disampleksiĝas SIN:vasta.

ampleksi

(tr)
Havi amplekson de; enhavi, enteni: la ĉielo ne povus vin ampleksiZ; la registara deklaro ampleksas ĉiujn nunajn politikajn demandojn; ni ordinare kunlegas tutan serion da vortoj ampleksitan per unu vido. SIN:enhavi, enteni, envolvi, enspaci, ĉirkaŭpreni, etendiĝi.

tradukoj

anglaj

~o : extent; (mult)~a: extensive; ~i: extend to.

belorusaj

~o : памер, велічыня, аб'ём.

francaj

~o : ampleur, étendue, portée, diapason (étendue des sons); (mult)~a: ample, étendu; ~i: embrasser, comporter, comprendre.

germanaj

~o : Ausdehnung (Größe), Ausmaß; (mult)~a: ausgedehnt, von großem Ausmaß, weiträumig, extensiv; ~i: umfassen.

nederlandaj

~o : omvang; (mult)~a: omvangrijk; ~i: omvatten.

rusaj

~o : величина, размер, объём; (mult)~a: пространный, обширный; ~i: охватывать.

[^Revo] [amplek.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.13 2005/09/08 16:31:26 ]