*servut/o PV

*servuto

1.
HISPOL Duonsklaveca stato de kamparano nehavanta la rajton transmigri sen la konsento de la mastrosinjoro el la bieno, kies ĉiama hereda farmanto li estas, kaj devanta plie senpage kulturi la mastrosinjoran bienon: ĉirkaŭ la 16a jarcento translokiĝis ĉi tien […] tiuj, kiuj volis eskapi militservadon kaj servuton [1]; estas en la mondo sinjoroj, kiuj devas ordoni kaj simpla popolo, kiu devas obei, kaj tial ŝi ne malŝatis la servutecon kaj la salutojn ĝis la tero PatrojFiloj .
2.
Laboro, kiun kamparano ŝuldas senpage al la mastrosinjoro aŭ al la ŝtato: sur la pli alta loko konstruiĝis, per multaj servutoj, timeginda kastelo KPr .
1. Laimius Stražnickas: Terlango -- natura valoro, Monato, 2001/02, p. 21
angle:
1. serfdom 2. bonded labor
beloruse:
1. прыгоньніцтва, прыгон 2. паншчына, паншчызна
ĉeĥe:
robota, robotnictví
ĉine:
1. 捆縛 [kǔnfú], 捆缚 [kǔnfú], 农奴制 [nóngnúzhì], 農奴制 [nóngnúzhì]
france:
1. servitude 2. corvée
germane:
Fron 1. Leibeigenschaft, Knechtschaft 2. Frondienst
hungare:
1. jobbágyság 2. úrbér
itale:
1. servitù della gleba
japane:
賦役 [ふえき], 農奴労働 [のうやつろうどう], 苦役 [くえき]
nederlande:
lijfeigenschap
pole:
pańszczyzna
portugale:
servidão
ruse:
1. крепостное право, крепостничество 2. барщина
slovake:
poddanstvo, poroba
ukraine:
панщина

servuta

Rilata al servuto, metita sub servuton: mallarĝa irvojeto kondukis trans la servutan grenkampon [2]; kiu el vi estas tiel servuta, ke li volus esti sklavo? Ret ; portreto, kiu vere plaĉis al Jekaterina, estis farita de servuta pentristo I. Argunov KFl .
beloruse:
паншчынны, прыгонны
japane:
賦役の [ふえきの], 農奴労働の [のうやつろうどうの]
pole:
pańszczyźniany

servuti

Servi, troviĝi sub servuto: paŝtisto kiu servutis por la tiama reganto de Lidio Rsp ; la orjola kampulo […] loĝas en aĉa tremol-ligna domo, servutas, ne okupiĝas pri komerco, manĝas malbone [3].
beloruse:
адрабляць паншчыну
germane:
fröhnen
japane:
賦役を勤める [ふえきをつとめる], 農奴労働をする [のうやつろうどうをする]
pole:
wykonywać pańszczyznę
ukraine:
працювати на панщині, відробляти панщину

servutulo

Homo submetita al servuto: bienhavanto kun sia servutulo FK ; en la nokto la servutuloj dormadis en la varma cindro, trempadis la fingrojn en la grasa fulgo kaj lekadis ilin [4]; ni aĉetis vin kiel servutulon, vi estas nia [5]; do? do? – demandis li, servutule kurante jen de unu flanko, jen de la alia PatrojFiloj . VD:sklavo1
angle:
serf, thrall, peon, bond servant
beloruse:
прыгонны (наз.)
ĉeĥe:
nevolník, robotník
ĉine:
农奴 [nóngnú], 農奴 [nóngnú], 奴隶 [núlì], 奴隸 [núlì], 家奴 [jiānú]
france:
serf
germane:
Leibeigener ~ule: unterwürfig.
hungare:
jobbágy
itale:
servo della gleba
japane:
農奴 [のうど]
nederlande:
lijfeigene
pole:
sługa pańszczyźniany
ruse:
крепостной (сущ.)
slovake:
nevoľník, poddaný
ukraine:
кріпак

servutigi, enservutigi

Submeti al servuto: Romo, jam servutigis rabitajn keltojn [6]; kiam danaj kaj germanaj grandsinjoroj en la fino de la mezepoko provis servutigi la liberajn malgrandbienulojn en nia lando, tiuj forpelis batale la sinjorojn kaj iliajn soldatojn ViV ; (figure) tiu volo de superrego ne povus kvietiĝi alie ol en la hegemonio de la plej forta ŝtato super ĉiuj ceteraj enservutigitaj [7].
6. Gilbert Ledon: Muroj dumiljaraj solidas, Monato, 2000/11, p. 5
7. A. Spinelli, E. Rossi, trad. U. Broccatelli: La Manifesto de Ventotene, [2007]
angle:
to thrall
beloruse:
запрыгоньваць
france:
asservir
germane:
der Frohn unterwerfen
pole:
służyć

administraj notoj