konverĝ/i Z PV

konverĝi

(ntr)
1.
(p.p. linioj, direktoj, radioj) Celi al sama punkto, kunveni: FOT la sunaj radioj, trapasinte konveksan lenson, konverĝas al ĝia fokuso VdE .
2.
MAT(fakula ĵargono en geometrio) (p.p. linioj) Havi komunan punkton: ĉiuj naskantoj de konuso konverĝas (intersekciĝas) ĉe ĝia vertico.
Rim.: Ekzistas ankaŭ „kunkuri“, samsenca, kiel atestas [1].
3.
a)
MAT(elementa analitiko) Senfina vico `x_1,x_2,...` konverĝas al `p` se por ajna pozitiva reelo `c` ekzistas tia numero `n`, ke `|p-xi| lt c` por ĉiu `i gt n`.
Rim.: La nocion oni ĝeneraligas por funkcioj kaj serioj. Tia `p` estas nomata limeso.
b)
MAT[2] (p.p. vicofiltrilo super topologia spaco) Esti konverĝa 2: laŭdifine ĉiuj koŝiaj vicoj konverĝas en kompleta spaco.
Rim.: Kvankam la verbo enhavas ideon pri ago, ĝia matematika uzo simple parolas pri eco de la koncerna vico. Oni diras sendistinge „konverĝi“ aŭ „esti konverĝ(ant)a“.
4.
MATKOMPKompLeks Algoritmo konverĝas super donita valoro `x`, se la aŭtomato ĝin plenumanta, ricevinte tiun `x`-on kiel donaĵon, finas sian laboron kaj liveras rezulton; tiam oni ankaŭ diras, ke la funkcio `f`, kiun la algoritmo komputas, estas difinita por `x`; simbole `f(x)darr``x in bb{dom} f` (vd domajno2.c).
ANT:diverĝi
angle:
converge 2. converge, be concurrent
beloruse:
зьбягацца, быць зьбежным
france:
converger 2. converger, concourir (converger)
germane:
1. zulaufen (auf), zusammenlaufen 2. durch denselben Punkt gehen 3.b konvergieren 4. konvergieren
hispane:
convergir
hungare:
konvergál, összetart, összefut 2. egy ponton áthaladó
japane:
一点に集まる [ひとてんにあつまる], 集中する [しゅうちゅうする], 集束する [しゅうたばする], 収束する [しゅうそくする]
pole:
1. być zbieżnym, schodzić się, zbiegać się 2. być zbieżnym, schodzić się, zbiegać się 3.a być zbieżnym 3.b być zbieżnym, schodzić się, zbiegać się, dążyć do
portugale:
convergir
ruse:
сходиться 2. сходиться в общей точке

konverĝa

1.
(ĝenerale) Konverĝanta.
2.
MAT
a)
[3] (p.p. vico `(x_n)` en topologia spaco) Tia, ke ĉiuj ĝiaj termoj (krom finia nombro da ili) apartenas al ĉirkaŭaĵo de iu punkto (ĝia limeso), kiel ajn oni elektas la ĉirkaŭaĵon: konverĝa serio (kies vico de partaj sumoj konverĝas); en metrika spaco, la distanco inter termo `x_n` de konverĝa vico kaj ĝia limeso estas arbitre malgranda, se `n` estas sufiĉe granda; se vico akceptas adheran punkton, ekzistas konverĝa subvico de ĝi.
b)
(p.p. filtrilo super topologia spaco, al iu punkto) Pli fajna ol la filtrilo de ĉirkaŭaĵoj de tiu punkto.
angle:
2. convergent
beloruse:
зьбежны
ĉine:
聚敛 [jùliǎn]
france:
convergent
germane:
2. konvergent
hispane:
convergente
hungare:
konvergens, összetartó, összefutó
japane:
集中の [しゅうちゅうの]
pole:
1. zbieżny, zbiegający się 2. zbieżny
ruse:
2. сходящийся

konverĝo

1.
Irado laŭ diversaj vojoj pli kaj pli proksimiĝantaj: en la verkoj „Saĝo en Oriento“ kaj „Vizio de juna virino“ Edmond Privat konfidencas al ni siajn proprajn konvinkojn rilate la similecon, aŭ pli bone, la konverĝon de la grandaj religiaj doktrinoj, kiuj parolas pri la sama Dio sub malsamaj nomoj [4].
2.
BIO Sendependa filogeneza evoluo de diversaj taksonoj kun rezulte similaj organoj, formoj, moroj: unu el la plej fama ekzemplo de konverĝa evoluo estas la kameraa okulo de la cefalopodoj (ekz. kalmaroj) kaj de vertebruloj (ekz. mamuloj) [5]. VD:analoga2
4. C. Gacond: 17-a radioprelego, Svisa Radio Internacia, 1963-03-27
5. Vikipedio, Konverĝa evoluo, 2017-04-11
beloruse:
зьбежнасьць
france:
convergence
japane:
集束 [しゅうそく], 収束 [しゅうそく]

konverĝigi

(tr)
Igi konverĝa: FOT konverĝiga lenso PIV1 .
france:
~iga: (lentille) convergente.
hungare:
~iga: gyűjtőlencse, konvergens lencse.
japane:
集束させる [しゅうたばさせる], 収束させる [しゅうそくさせる]

malkonverĝi

(ntr)
MAT
Ne konverĝi, ne esti konverĝa. SIN:diverĝi.
angle:
diverge
beloruse:
разьбягацца, быць разьбежным
ĉine:
发散 [fāsàn], 偏离 [piānlí], 叉 [chǎ]
france:
diverger
germane:
divergieren
hispane:
divergir
hungare:
divergál, széttart, szétfut
pole:
być rozbieżnym, rozchodzić się
ruse:
расходиться

malkonverĝa, nekonverĝa

Ne konverĝanta: MAT nekonverĝa serio [6]. SIN:diverĝa.
angle:
divergent
beloruse:
разьбежны
ĉine:
[qí]
france:
divergent
germane:
divergent
hungare:
divergens, széttartó, szétfutó
pole:
rozbieżny
ruse:
расходящийся

absolute konverĝa

MAT[7]
(p.p. reela aŭ kompleksa vico) Tia, ke konverĝas la responda vico de absolutaj valoroj (aŭ moduloj) de ĝiaj termoj: ĉiu absolute konverĝa vico estas ankaŭ konverĝa, sed la malo ne veras; absolute konverĝa serio (kies responda serio de absolutaj valoroj konverĝas); absolute konverĝa serio de funkcioj (absolute konverĝa por ĉiu valoro de la argumento).
angle:
absolutely convergent
beloruse:
абсалютна зьбежны
france:
absolument convergent
germane:
absolut konvergent
hungare:
abszolút konvergens
pole:
bezwzględnie zbieżny
ruse:
абсолютно сходящийся

konverĝa en distribuo

MAT
(p.p. vico de hazardaj variabloj, al limeso `X`) Tia, ke la vico de iliaj distribuaj funkcioj estas simple konverĝa al la distribua funkcio de `X`: konverĝo en probablo implicas konverĝo en distribuo, sed ne inverse.
angle:
(sequence of random variables) convergent in distribution
france:
(suite de variables aléatoires) convergente en loi
germane:
(Folge von Zufallsvariablen -e) konvergent in Verteilung
hungare:
elosztásban konvergens
pole:
(ciąg zmiennych losowych) zbieżny według dystrybuant
ruse:
сходящаяся по распределению (последовательность случайных переменных)

konverĝa en mezuro

MAT[8]
(p.p. vico de funkcioj `(f_n)` de mezurhava spaco al metrika spaco, al limeso `f`) Tia, ke por ajna reelo `epsilon` la mezuro de la aro de tiaj `x`, ke la distanco de `f_n` al `f(x)` superas `epsilon`, strebas al nulo, kiam `n` strebas al nefinio.
angle:
(function sequence) convergent in measure
france:
(suite de fonctions) convergente en mesure
germane:
(Funktionsfolge -e) konvergent dem Maße nach
hungare:
majdnem mindenütt konvergens(mérték szerint)
pole:
(ciąg funkcyjny) zbieżny według miary
ruse:
сходящаяся по мере (последовательность функций)

konverĝa en probablo

angle:
(sequence of random variables) convergent in probability
france:
(suite de variables aléatoires) convergente en probabilité
germane:
(Folge von Zufallsvariablen -e) konvergent in der Wahrscheinlichkeit
hungare:
sztochasztikusan konvergens
pole:
(ciąg zmiennych losowych) zbieżny według prawdopodobieństwa
ruse:
сходящаяся по вероятности (последовательность случайных переменных)

malforte konverĝa

angle:
weakly convergent
france:
faiblement convergent
germane:
schwach konvergent
hungare:
gyengén konvergens
pole:
słabo zbieżny
ruse:
слабо сходящийся

norme konverĝa

MAT
(p.p. vico super normohava spaco) Tia, ke konverĝas la responda vico de la normoj de ĝiaj termoj: norme konverĝa serio (kies responda serio de normoj konverĝas); en kompleta spaco ĉiu norme konverĝa vico estas ankaŭ konverĝa.
angle:
normally convergent
france:
normalement convergent
germane:
normal konvergent
hungare:
normában konvergens
ruse:
нормально сходящийся

preskaŭ certe konverĝa

MAT
(p.p. vico de hazardaj variabloj `(X_n)`, al limeso `X`) Tia, ke la probablo de la aro de ĉiuj `omega`, por kiuj la vico `(X_n(omega))` ne konverĝas al `X(omega)`, estas nula: konverĝo preskaŭ certa implicas konverĝo en probablo.
angle:
(sequence of random variables) almost surely convergent, (sequence of random variables) convergent with probability one
france:
(suite de variables aléatoires) convergeant presque sûrement
germane:
(Folge von Zufallsvariablen -e) fast sicher konvergent, (Folge von Zufallsvariablen -e) konvergent mit der Wahrscheinlichkeit Eins
hungare:
majdnem mindenütt konvergens
pole:
(ciąg zmiennych losowych) zbieżny z prawdopodobieństwem 1
ruse:
почти наверное сходящаяся (последовательность случайных переменных), сходящаяся с вероятностью единица (последовательность случайных переменных)

simple konverĝa

MAT
(p.p. vico de funkcioj `(f_n)`) Tia, ke por ajna `x` la vico `(f_n(x))` konverĝas al iu limeso `f(x)`: simple konverĝi (esti simple konverĝa). VD:topologio de simpla konverĝo.
angle:
simply convergent (function sequence), pointwise convergent (function sequence)
france:
(suite de fonctions) simplement convergente
germane:
einfach konvergent (-e Funktionsfolge), punktweise konvergent (-e Funktionsfolge)
hungare:
pontonként konvergens
pole:
(ciąg funkcyjny) zwyczajnie zbieżny
ruse:
поточечно сходящаяся (последовательность функций), просто сходящаяся (последовательность функций)

unuforme konverĝa

MAT[11]
(p.p. vico de funkcioj `(f_n)` al metrika spaco) Tia, ke por iu funkcio `f` (ĝia limeso) veras, ke la supremo de la distancoj inter `f_n(x)` kaj `f(x)` konverĝas al nulo: ĉiu unuforme konverĝa vico estas ankaŭ simple konverĝa, sed la malo ne veras; unuforme konverĝi (esti unuforme konverĝa); unuforme konverĝa serio (kies vico de partaj sumoj unuforme konverĝas). VD:topologio de unuforma konverĝo.
Rim.: En [12] troveblas „konverĝegi“ anstataŭ „unuforme konverĝi“.
angle:
uniformly convergent (function sequence)
beloruse:
раўнамерна зьбежны
france:
(suite de fonctions) uniformément convergente
germane:
gleichmäßig konvergent (-e Funktionsfolge)
hispane:
uniformemente convergente
hungare:
egyenletesen konvergens
pole:
(ciąg funkcyjny) jednostajnie zbieżny
ruse:
равномерно сходящаяся (последовательность функций)

administraj notoj