*mem

I.

mem

(adverbo)
1.
Ne alia, la sama, ja la koncernataj persono aŭ afero: mi eĉ mem uzas tiujn vortojn PV ; lasi la akceptadon […] al la decido de la esperantistoj mem [1]; fiziko estas la nomo de la scienco mem [2]; tio ĉi estas jam tute alia demando, kiu la lingvon mem tute ne tuŝas: ĝi estas ne demando de lingvo, sed nur demando de oportuneco de la skribado [3]; mi parolas ne pri la ago de la ekokupo mem, sed pri la stato, en kiu mi troviĝas [4]; tion ĉi garantias al ni […] la karaktero mem de ilia lando [5]; mi deziras paroli al li mem; li amas sin mem [6]; mi vin amas, kiel min mem [7]; akceptu lin tiel same, kiel min mem [8]; la komitato […] ne riskos preni sur sin mem la kreadon de tute nova lingvo [9]; prenu (sk: vi) mem akvon, se vi volas trinki [10]; ĉiun demandu, sed (sk: vi) mem al vi komandu PrV ; kiu kritikas kuraĝe, (sk: tiu) mem agas malsaĝe PrV .
Rim.: Oni kutime metas la tiusencan vorton „mem“ senpere post la vorto, kiun oni volas emfazi.
2.
Nur per si, sen helpo aŭ iniciato de iu alia; fare kaj vole de si sendepende de iu alia; spontanee, propramove kaj propraforte: malsaĝuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem' PrV ; kio mem ne venas, li per la dentoj ĝin prenas PrV ; ne venas rato mem al kato PrV ; ĉiu el vi post kelka meditado facile mem trovos la respondojn [11]; tio por ĉiu estis komprenebla per si mem [12]; la vivo mem jam longe solvis tiun ĉi demandon EE .
1. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
3. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Alfabeto
4. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 11. Verboj
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 18
7. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
8. La Nova Testamento, Filemon 1:17
9. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
10. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 19
11. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
afrikanse:
self
albane:
vetë
amhare:
ራስን
arabe:
النفس
armene:
ինքնուրույն
azerbajĝane:
özü
beloruse:
сам
bengale:
স্ব
birme:
မိမိ
ĉeĥe:
sám (osobně)
ĉine:
一己 [yījǐ], 自 [zì], 自个儿 [zìgěr], 自個兒 [zìgěr], 自身 [zìshēn], 亲自 [qīnzì], 親自 [qīnzì]
dane:
selv
estone:
ise
eŭske:
auto
filipine:
sarili
finne:
1. itse 2. itse, omin avuin per si ~: itsestään.
france:
même (soi-même), soi-même
galege:
auto
germane:
selbst 1. eigen
guĝarate:
સ્વ
haitie:
pwòp tèt ou
haŭse:
kai
hinde:
आत्म
hispane:
mismo (sí mismo), sí mismo, uno mismo
hungare:
1. maga 2. magától
igbe:
onwe
irlande:
féin
islande:
sjálf
japane:
自己 [じこ]
jave:
poto
jide:
זיך
jorube:
ara
kanare:
ಸ್ವಯಂ
kartvele:
თვითმმართველობის
kazaĥe:
өзін-өзі
kimre:
hunan
kirgize:
өз алдынча башкаруу
kmere:
ដោយខ្លួនឯង
koree:
자기
korsike:
autuditirminazzioni
kose:
ukuzeyisa
kroate:
samouprave
kurde:
wekhev
latine:
ipsum
latve:
pats
laŭe:
ຕົນເອງ
litove:
savarankiškai
makedone:
само
malagase:
tena
malaje:
diri
malajalame:
സ്വയം
malte:
awto
maorie:
whaiaro
marate:
स्वत
monge:
nws tus kheej
mongole:
өөрөө
nepale:
आत्म
njanĝe:
kudziona
okcidentfrise:
sels
panĝabe:
ਸਵੈ
paŝtue:
ځان
pole:
sam, osobiście, we własnej osobie
portugale:
1. mesmo, próprio 2. mesmo, próprio
ruande:
wenyine
rumane:
același, singur
ruse:
сам
samoe:
le tagata lava ia
sinde:
خود
sinhale:
ස්වයං
skotgaele:
fèin
slovake:
osobne, sám
slovene:
samozaposlene
ŝone:
pachake
sote:
ho intša
sunde:
sorangan
svahile:
binafsi
svede:
själv
taĝike:
худ-
taje:
ตนเอง
tamile:
சுய
tatare:
үзең
telugue:
స్వీయ
tibete:
ང་རང་རང་
ukraine:
самостійно
urdue:
خود
uzbeke:
o’zini
vjetname:
tự
zulue:
wokuzilimaza
II.

mem-

Prefikso uzata samsence
1.
kiel mem2: memmova; memstara; memvola; meminstruito; memlerninto; memfarita homo FK ; memestimo; memdisciplino; memelektita rolo [13]; memsemiĝinta greno [14]; memkomprenebla; memevidenta; memsekva
2.
Signifanta „koncerne sin mem“ kaj uzata samsence kiel mem1 por insisti pri la nealieco kaj identeco de la koncernata persono en la apartaj okazoj, kie la sama persono estas samtempe faranto (subjekto) kaj suferanto (komplemento) de la ago: memamo; memkonservo; memdefendo; memmortigo; memkono; memkontenta; [tio] ne estas aŭtora memfido [15]; memfidema [16]; li reakiris la memregadon [17]; ne perdi la memregecon PV .
Rim.: En ĉi tiu uzado oni ofte anstataŭigas mem- per sin-, kiu pli klare esprimas refleksivecon: „la ago farata speciale al si“ („li sin mortigis“), ne la pli ĝenerala „la ago farata sen ies helpo“ („li mem mortigis [iun]“); ekz‑e sinamo BdV , sinhelpi, sinregi, sinmortigo, sindefendo, sinforgesado Hamlet , sindona [18], sindoneco [19], singarda [20]. Vidu jenan klarigon.
13. Monato, Paul Gubbins: Nur ses el dek, 2014
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 19:29
15. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 14:16
17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIV
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. reĝoj 8:61
19. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ezra 4:22
angle:
~farita homo: self-made man.
beloruse:
сама- ~lerninto: самавук. ~defendo: самаабарона. ~fidema: самаўпэўнены. ~regeco: самавалоданьне.
finne:
itse- ~lerninto: itseoppinut. ~evidenta: itsestään selvä. ~defendo: itsepuolustus. ~regeco: itsehillintä, maltti.
france:
auto-
hispane:
auto- ~mova: automotriz, semoviente. ~lerninto: autodidacta. ~farita homo: persona hecha a sí misma. ~evidenta: evidente por sí mismo. ~defendo: autodefensa, defensa propia. ~kono: autoconocimiento. ~fidema: seguridad en sí mismo. ~regeco: autocontrol.
hungare:
ön- ~mova: önmozgó. ~farita homo: self-made man, önerőből felemelkedett ember. ~evidenta: magától értetődő. ~defendo: önvédelem. ~kono: onismeret. ~fidema: magabiztos. ~regeco: önuralom.
nederlande:
~lerninto: autodidact. ~evidenta: vanzelfsprekend. ~defendo: zelfverdediging.
pole:
samo- ~mova: samobieżny, automatyczny. ~lerninto: samouk, autodydakta. ~farita homo: domorosły człowiek. ~elektita rolo: samodzielnie wybrana rola. ~semiĝinta greno: samosiewne ziarno. ~evidenta: samo przez się oczywisty. ~sekva: następujący po sobie. ~defendo: samoobrona. ~kono: znajomość samego siebie. ~fidema: zarozumiały. ~regeco: samokontrola, opanowanie.
rumane:
în sine- ~mova: autopropulsat, automată. ~lerninto: autodidact. ~farita homo: om făcut de sine. ~elektita rolo: rolul ales de sine. ~semiĝinta greno: sămânță auto-însămânțată. ~evidenta: evident de la sine. ~sekva: succesiv. ~defendo: apărare personală. ~kono: autocunoaștere. ~fidema: arogant. ~regeco: autocontrol, stăpânire de sine.
ruse:
само- ~mova: самодвижущийся. ~lerninto: самоучка. ~farita homo: человек, сделавший себя сам. ~evidenta: самоочевидный. ~defendo: самозащита. ~fidema: самоуверенный.
svede:
själv- ~lerninto: självlärd. ~evidenta: självklar. ~defendo: självförsvar. ~kono: självkännedom. ~fidema: självsäker. ~regeco: självkontroll.
III.
Vortero samsignifa kiel mem1:

mema

1.
Individua, originala, karakteriza por ies memo: ankaŭ ĉe Mallia legeblas poemoj esperantismaj kun „aliro tro patosa kaj maltro originala kaj mema“, laŭ la vortoj de Neves en la enkonduko [21].
2.
(evitinde) La sama, pri kiu temas aŭ kiun koncernas la afero; identa2.
Rim.: Tian uzon oni efektive trovas en la Reto, sed mi ne konas ĝin ĉe la bonaj aŭtoroj. Ĝi ŝajnas al mi evitinda francaĵo, kiu ne rilatas logike al la senco de la partikulo mem. En PIV2 ĝi ne aperas. [S. Pokrovskij]
21. J. Camacho: Oazoj kaj kompasoMonato
beloruse:
сам
finne:
1. ominainen, luonteenomainen
germane:
selbst
hispane:
mismo/a
hungare:
ugyanaz
japane:
自身の [じしんの], 自らの [おのずからの]
nederlande:
zelf
pole:
właśnie ten sam, wierutny
rumane:
exact la fel, notoriu
ruse:
1. самобытный
slovake:
totožný s predmetom
ukraine:
той самий, тотожний, однаковий, ідентичний

memo

Subjekto, portanto de propra menso kaj personeco, individua aŭ kolektiva.
a)
Individuo: io, lia pli bona memo, instigis lin, kontraŭe, paroli pri la maltrankviligaj aferoj [22].
b)
Kolektivo: dum jarcentoj ĉi tiu popolo batalis por konservi sian nacian memon; la literaturo iĝis ligilo por miloj da esperantistoj kaj rimarkinde kontribuis al la formiĝo de nia „verda“ memo en ĉi mondo skuata kaj kruele disŝirata per militoj, naciaj malamoj, rasaj konfliktoj kaj lingvaj baroj [23].
22. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 2a
23. T. Chmielik: La plej indaj verkoj de nia literaturo, La Ondo de Esperanto, ; 2000:2 (64)
beloruse:
1.a асоба, я (наз.), эга 1.b самабытнасьць, адметнасьць
finne:
minä (subst.), olemus, identiteetti
france:
identité, soi (identité)
germane:
1.a Selbst Selbst
hispane:
identidad, sí (identidad)
hungare:
1.a ego, én
japane:
自己 [じこ], 自我 [じが]
nederlande:
1.a het ik
pole:
1.a osobowość, ego
rumane:
1.a personalitate
ruse:
1.a личность, эго, я (в значении существительного) 1.b самобытность
slovake:
ja (moje dobré ja)
svede:
1.a själv (subst.), jag (subst.) jag (subst.), identitet
ukraine:
я, особа, особистість

memeco

Personeco, identeco2: neniu dubas pri la memeco de la knabo, ĉiuj lin konas tro bone [24].
beloruse:
ідэнтычнасьць, асабовасьць
finne:
ominaislaatu, yksilöllisyys
france:
identité
hispane:
personalidad, identidad
hungare:
azonosság
japane:
自己同一性 [じこどういつせい]
pole:
jaźń
rumane:
sine
ruse:
самость, личность
svede:
personlighet, identitet
ukraine:
тотожність, ідентичність

memismo

Granda interesiĝo pri sia memo, pri siaj personaj ecoj kaj inklinoj: senbrida memismo kaj avido [25]; venis suicidismo, nomata ankaŭ memismo [26]. VD:egoismo, narcisismo
beloruse:
эгаізм
france:
égoïsme, égotisme
germane:
Selbstsucht
hispane:
egoísmo
pole:
egoizm
rumane:
egoism

enmemiĝi

PSI Sin turni al interna penso, forgesante la ĉirkaŭan mondon kaj cirkonstancojn: ankaŭ mi morgaŭ posttagmeze enmemiĝos en preĝado [27]; foliumado de la paĝoj ebligas pli facile al homoj enmemiĝi en roloj, encerbigi informojn, kompreni detalojn de la teksto [28]. VD:absorbiĝi, enpensiĝi, mediti
27. Benedikto la 16a: ; Gustumi la ĝojon... , 2005-11-01
28. Monato, Roberto Pigro: Cifereca eldono komprenigas nur onon, 2015
beloruse:
замыкацца ў сабе, пагружацца ў думкі
ĉine:
坐神 [zuòshén]
finne:
uppoutua, syventyä
france:
se perdre dans ses pensées, se recueillir
germane:
in sich hineinhorchen, sich in Gedanken verlieren, meditieren
hispane:
abstraerse
pole:
słuchać siebie, zatracać się w myślach, medytować
rumane:
ascultă-te, pierde-te în gânduri, medita
svede:
gå in i sig själv

administraj notoj

~a: Mankas dua fontindiko.
~eco: Mankas dua fontindiko.