3blokad/o

blokado

1.
MIL Milita strategio malhelpanta la provizadon de la kontraŭulo je necesaĵoj, barante la vojon, laŭ kiuj tiuj transportiĝas: pro la blokado de Sarajevo, mi ne povis ricevi novan [jarlibron] [1]; [oni] bonvenigos okupaciantan potencon, kiu dum dek jaroj regule bombadis nordon kaj sudon de la lando kaj per blokado ruinigis la ekonomion [2]; la prezidanto elektis marblokadon ĉirkaŭ la insulo por malhelpi la sovetiajn ŝipojn alporti pliajn raketojn [3]. SUB:sieĝo
2.
POL Politika strategio, ĉe kiu oni provas koncedigi kontraŭulon barante la aliron al bezonata aŭ dezirata rimedo:
a)
EKON Embargo: ĉiuj ŝtatoj devus antaŭe promesi, ke ili […] partoprenos en ekonomia blokado kontraŭ ĉiu ajn, kiu rifuzus obei FSp ; la uson-kubaj rilatoj, se ili restas markitaj de la maljusta komerca blokado [4]; dum la komunisma reĝimo mineraloj estis la ĉefa fonto por „trarompi la blokadon“ kaj certigi al si valuton [5]. VD:sankciumo
b)
Formo de manifestacio, ĉe kiu oni sidante, kuŝante, alkroĉiĝante baras vojon aŭ enirejon: post la sieĝo de Ĵenin fare de la israela armeo printempe de 2002, sidblokadoj organiziĝis dum 42 tagoj antaŭ la sidejo de UN en Damasko [6].
kun la ĉina movado daŭre apenaŭ ekzistas kontakto pro la interreta blokado kontraŭ sociaj retejoj fare de la registaro [7]; laŭ la prokuroro, la blokado de la akcioj ne estas konfiskado, sed konserva dispozicio, ĉar s-ro Ĥodorkovski kaj liaj amikoj ŝuldas al la ŝtato 1 miliardon da dolaroj [8]; la aŭstra ekonomio suferus okaze de blokado de turka EU-membreco [9]. VD:ĉantaĝi, devigi
1. Spomenka Štimec: Saluton el Absurdistano, Monato, 1993/12, p. 9
2. Monato, Hektor Alos I Font: Ĉu kompatindaj irakanoj?, 2004
3. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004, Antaŭ 40 jaroj, la mondo rande de atommilito
4. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004, Primara antikastrismo
5. Monato, Bardhyl Selimi: Riĉa tero, malriĉa popolo, 2011
6. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004, La ĉagrenoj de la „printempo de Damasko“
7. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Movada Rubriko Intervjuas Esperantan klubon el Azio
8. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004, De la afero jukos ĝis la elektoj
9. Monato, Evgeni Georgiev: Ponta popolo, 2011
beloruse:
блякада
ĉeĥe:
blokování, blokáda, uzavření přístupu
ĉine:
柏林封鎖 [bólínfēngsuǒ], 堵塞队 [dǔsèduì], 堵塞物 [dǔsèwù], 阻断 [zǔduàn]
france:
siège, blocus
germane:
Blockade 2.a Embargo
hebree:
חסימה
hispane:
bloquéo
japane:
封鎖 [ふうさ]
perse:
محاصره
pole:
blokada
ruse:
блокада
slovake:
blokáda, obliehanie

blokadi

(tr)
Realigi blokadon: en Moskvo agresemaj manifestaciantoj el por-registaraj junularaj organizaĵoj dum semajno blokadis la ambasadon de Estonio [10]; la loĝantoj blokadis la nacian vojon multajn horojn [11]; BIO la viruso de 1918 blokadis la homan interferonon (kontraŭvirusa proteino en organismo) kaj tial disvastiĝis laŭ la tutaj spirvojoj [12]. VD:barikadi, bloki, sieĝi
10. Monato, Kalle Kniivilä: Monumenta krizo, 2007
11. Monato, Bardhyl Selimi: Riĉa tero, malriĉa popolo, 2011
12. Monato, Vladimir Lemelev: Kelkaj meditoj rilate al la porka gripo, 2009
beloruse:
блякаваць
ĉeĥe:
blokovat, vázat (sílu)
france:
assiéger, faire le blocus (de), faire le siège (de)
germane:
blockieren
hebree:
להטיל מצור
japane:
封鎖する [ふうさする]
perse:
محاصره کردن
pole:
prowadzić blokadę
ruse:
блокировать
slovake:
blokovať, obliehať

administraj notoj