8obstakl/o PV

obstaklo

Malhelpaĵo, baro: spitante ĉiujn obstaklojn […] la Internacia Lingvo traboris al si la vojon en ĉiujn partojn de la mondo [1]; aliaj konsonantoj ekestas tiamaniere, ke la aerfluo estas plene interrompita per iu obstaklo kaj nur post la venko de tiu obstaklo ĝi eliras [2]; nesuperebla obstaklo [3]; li antaŭvidis multajn obstaklojn, sed li kredis al sia praveco [4]; la fantazio de la juna prezidanto flugis sen obstakloj [5]; ni rememoru, tra kiuj obstakloj evoluis kompreno de la atom-strukturaj leĝoj [6]; sinokupo pri malsano estas obstaklo por sinkoncentrado [7]. VD:blokado, embaraso, implikaĵo, malfacilaĵo, obstrukco1
1. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
2. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
3. M. Vanden Bempt: KB+ABB+CERA egalas KBC, Monato, 1998:11, p. 19a
4. Ernest Drezen: Zamenhof, Zamenhofa junaĝo
5. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
6. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, II. Pri kio temas?
7. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Tri
angle:
obstacle
beloruse:
перашкода
ĉeĥe:
překážka, úskalí
ĉine:
障碍 [zhàngài], 障礙 [zhàngài], 阻碍 [zǔài], 阻礙 [zǔài], 障碍物 [zhàngàiwù], 障礙物 [zhàngàiwù], 难关 [nánguān], 難關 [nánguān], 大关 [dàguān], 大關 [dàguān], 絆腳石 [bànjiǎoshí], 绊脚石 [bànjiǎoshí]
france:
empêchement, obstacle
germane:
Hindernis, Hürde
hispane:
obstáculo
hungare:
akadály
japane:
障害物 [しょうがいぶつ], じゃまもの, 障害 [しょうがい], じゃま
katalune:
obstacle
nederlande:
obstakel, hinderpaal
pole:
przeszkoda, zawada
portugale:
obstáculo
rumane:
obstacol
ruse:
препятствие
slovake:
prekážka
svede:
hinder
ukraine:
перешкода, завада, перепона

obstakli

(x)
Malhelpi, bari, provizore aŭ tute malebligi: la malsameco de politikaj kaj aliaj ideoj obstaklas unuecon [8]; ĉu venos la epoko, kiun obstaklas malbonuloj, por kiu la bonuloj penas: epoko de feliĉo ĝenerala [9]? la falon obstaklis la tranĉilo ĉe-kole, kaj malbonŝance la klingo trafis karotidon [10]; la lingvaj malfacilaĵoj […] obstaklas rektan komunikadon inter la popoloj, [11]; se temas pri striko aŭ pri aferoj, kiuj odoras je komunismo, tiam ĉiuj konsuloj tuj komune obstaklas, eĉ se ili antaŭ monatoj ankoraŭ volis kraĉi […] unu al la alia [12]; migradojn obstaklis danĝeraj tropikaj arbaroj, impetegaj riveroj, vastaj dezertoj [13]. VD:blokadi, embarasi, impliki, malfaciligi, obstrukci, ŝtopi
beloruse:
перашкаджаць, ствараць перашкоду
ĉine:
[wù], 妨 [fáng], 妨碍 [fángài], 妨礙 [fángài], 碍 [ài], 礙 [ài], 絆 [bàn], 绊 [bàn]
france:
empêcher, entraver
germane:
hindern, behindern, verhindern, erschweren
japane:
障害となる [しょうがいとなる]
pole:
zawadzać, zawadzić
rumane:
împiedica, stânjeni

administraj notoj