2ekskluziv/a JED
ekskluziva
- 1.
- Esceptanta ĉion aŭ ĉiun alian: ekskluziva societo, privilegio, rajto de kopio, superregado de la ĉefaj lingvoj; ŝin ekregis tuj unu sola, ekskluziva penso: ― mi ne povas ja reveni tiel kun malplenaj manoj Marta ; la gigantoj de la aŭtoindustrio […] jam delonge malfermis ekskluzivajn vendopunktojn en la ĉefurbo [1].
- 2.
-
Eksterlasanta aŭ formetanta la menciitan aferon aŭ
personon:
la prezo de la manĝo estas ekskluziva je (de) la vino;
ambaŭ teorioj ne estas reciproke ekskluzivaj.
inkluziva.
1.
Monato, Bardhyl Selimi: Germanaj kaj luksaj aŭtoj preferataj
- angle:
- exclusive
- beloruse:
- 1. выключны, эксклюзыўны 2. выключаючы
- ĉeĥe:
- výhradní, výlučný
- ĉine:
- 1. 排他 [páitā], 孤傲 [gūào], 专属 [zhuānshǔ], 不包括 [bùbāokuò], 名貴 [míngguì], 独家 [dújiā] 2. 独占 [dúzhàn], 独有 [dúyǒu], 惟独 [wéidú]
- france:
- exclusif
- germane:
- 1. exklusiv 2. ausschließlich
- hispane:
- exclusivo
- hungare:
- 1. kizárólagos, exkluzív 2. kizáró
- itale:
- 2. escludere (esti + adj.)
- japane:
- 排他的な [はいたてきな], 独占的な [どくせんてきな], 除いた [のぞいた], 相いれない [あいいれない]
- katalune:
- exclusiu 1. exclusiu 2. excloent
- nederlande:
- exclusief
- pole:
- 1. ekskluzywny 2. wyłączny
- portugale:
- 1. exclusivo
- ruse:
- 1. исключительный, эксклюзивный 2. исключающий
- slovake:
- osobitný, výhradný, výlučný
- ukraine:
- винятковий, ексклюзивний
2ekskluzive
- 1.
-
Esceptante ĉion alian:
sin dediĉi ekskluzive al la botaniko;
ili ĉiuj apartenas ekskluzive al mi
[2];
ĝi vivis ekskluzive nur por sia kurado
[3];
neniu pokalo de la vivo enhavas ekskluzive nur vermuton
[4];
ĉiuj miaj ordonoj koncernis ekskluzive la militajn aferojn
[5];
pli ol mil homoj, kiuj […] apartenis al 22 diversaj popoloj
[…] parolis inter si ekskluzive nur en neŭtrala internacia lingvo
[6];
havi sencon ekskluzive aktivan
[7];
uzi Esperanton ekskluzive por celoj praktikaj
[8].
nur, unike
- 2.
-
Eksterlasante la menciitan aferon aŭ limon:
ni lernis ĝis la 9-a ĉapitro ekskluzive;
la bileto validas por 20 tagoj ekskluzive je (de) la
dimanĉoj;
ni celas […] servojn, inkluzive de niaj ĉefaj projektoj,
[…] tamen ekskluzive de paĝaroj kaj servoj listigitaj el la sekcio
[…] sube
[9].
ekster, krom
2.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kuristoj
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VI
6. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
7. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado
8. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
9. Privateca politiko ― Meta
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kuristoj
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VI
6. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
7. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado
8. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
9. Privateca politiko ― Meta
- angle:
- exclusively
- beloruse:
- 1. выключна, эксклюзыўна 2. выключаючы
- ĉeĥe:
- výlučně
- france:
- 1. exclusivement (uniquement) 2. exclu (non compris), non compris ~e je (de): à l'exception de.
- germane:
- 1. exklusiv 2. ausschließlich
- hebree:
- באופן בלעדי
- hispane:
- 1. exclusivamente
- hungare:
- 1. kizárólag 2. nem számítva, kivételével
- itale:
- 1. esclusivamente 2. escluso, non compreso
- japane:
- 排他的に [はいたてきに], もっぱら, 除いて [のぞいて]
- katalune:
- exclusivament 1. excloent tota altra cosa 2. no inclusivament
- nederlande:
- 1. uitsluitend ~e je (de): met uitzondering van.
- pole:
- 1. ekskluzywnie 2. wyłącznie
- ruse:
- 1. исключительно, эксклюзивно 2. исключительно, исключая, кроме
- slovake:
- osobitne, výhradne, výlučne
ekskluzivi
(tr)
-
Esti ekskluziva de, ne enhavi, (mense) eksterlasi:
la prezo de la manĝo ekskluzivas la vinon;
la bileto estas nepre persona kaj ekskluzivas la transdonadon al
alia persono;
multaj homoj rajtas uzi komunan rimedon, kaj neniu rajtas ekskluzivi alian
[10];
la ĉina eĉ ne havas parencojn ekster Ĉinio, se oni ekskluzivas (ekskluzivigas) la birman
[11].
inkluzivi
escepti, ekskludi
enhavi, allasi, kontraŭi, malebligi, malpermesi
10.
Monato, D. E. Rogers: Libera programaro: nova rimedo komerci
11. Monato, Vilhelmo Rowe : La karaktero de la ĉina lingvo kaj la sekvoj por Esperanto
11. Monato, Vilhelmo Rowe : La karaktero de la ĉina lingvo kaj la sekvoj por Esperanto
- angle:
- exclude
- beloruse:
- выключаць
- ĉeĥe:
- nezahrnovat v sobě
- ĉine:
- 关在门外 [guānzàiménwài]
- france:
- exclure (ne pas inclure)
- germane:
- ausschließen, ausnehmen ausschließen (nicht einschließen), ausnehmen
- hebree:
- להוציא
- hungare:
- kizár (átv.)
- itale:
- escludere, non comprendere
- katalune:
- excloure
- nederlande:
- uitsluiten
- pole:
- wykluczać, wyłączać (np. kogoś poza nawias)
- portugale:
- excluir
- ruse:
- исключать
- slovake:
- neobsahovať, vylučovať, vynímať
- ukraine:
- виключати
ekskluzivigi
-
Apartigi, forigi,
elpreni ion el la komuna tuto:
ŝajnas al mi, ke decidi, ke oni en tiuj okazoj uzu ekskluzive nur la nominativon aŭ
nur la akuzativon, ni ne bezonas [sed eble iam] ni proponos al la
Lingva Komitato, ke ĝi donu al ni por tiu ĉi demando ian ekskluzivigan decidon
[12];
la mezura eraro estas tiom malgranda, ke la […] lima kazo de kongruo
[…] estas ekskluzivigita per 242 normaj devioj
[13].
inkluzivigi
12.
L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Dua Parto – Gramatiko
13. Jesper Lykke Jacobsen: Kvantuma interplektiteco: la mistera gluo de la kvantuma mondo, IKU 2023, Eksperimentaj testoj de la neegalaĵo de Bell, p. 18
13. Jesper Lykke Jacobsen: Kvantuma interplektiteco: la mistera gluo de la kvantuma mondo, IKU 2023, Eksperimentaj testoj de la neegalaĵo de Bell, p. 18
- germane:
- ausschließen (aktiv herausnehmen), herausnehmen