*kluz/o UV
*kluzo
- 1.
Baseno, fermebla per pordosimila akvobarilo unu- aŭ ambaŭflanke, uzata por
reguligi la alfluon al pli malaltnivela kanalo aŭ por levi aŭ mallevi ŝipojn inter du
diversnivelaj
partoj de rivero aŭ kanalo:
[la] rivereto […] fluas malantaŭ la ĝardenoj, de la
kluzo ĝis la akva muelejo
[1];
la akvo fluis kun granda forto, ĉar la kluzoj de la akva muelejo estis
malfermitaj
[2];
fariĝis tiel forta pluvego, kvazaŭ la ĉielo estus unu sola kluzo, el kiu
falegas la akvo
[3];
en la apudbordaj akvobaroj oni malfermis la kluzojn, kaj la akvo komencis
rapide plenigi la kanalojn kaj la grandegan artan lagon
[4];
la kluzisto […] perfekte konis la funkciadon de la kluzoj kaj
[…] enlasis la marakvon en la polderon
[5];
(figure)
la milito kontraŭ Libio ĉe la okcidenta limo estis kluzo por la heroaj
instinktoj
[6].
akvoŝtupo,
baraĵo,
digo,
elevatoro,
lifto- 2.
[7]
Interfaco destinita por konekti du komputilajn retojn:
kluzo inter s.c.e kaj la dissendolisto […] ŝajne fortranĉas
informojn
[8].
Rim.: Kontraste al simpla enkursigilo, kluzo povas konekti diversnivelajn (aŭ pli ĝenerale, malsamprotokolajn) retojn ― ĝuste tion aludas la metafora termino.
plusendilo
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Sonorila profundo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XII
5. Monato, Roland Rotsaert: Du novaj muzeoj en Belgio, 2015
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVII
7. KompLeks
8. Dua ekstrema testo de Unikodo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XII
5. Monato, Roland Rotsaert: Du novaj muzeoj en Belgio, 2015
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVII
7. KompLeks
8. Dua ekstrema testo de Unikodo
- angle:
- 1. lock 2. gateway, protocol converter
- beloruse:
- шлюз
- bretone:
- 1. skluz
- ĉeĥe:
- komunikační kanál, uzel
- ĉine:
- 1. 閘 [zhá], 水閘 [shuǐzhá], 泄洪 [xièhóng], 开渠 [kāiqú] 2. 網關 [wǎngguān], 閘道 [zhádào]
- france:
- 1. écluse 2. passerelle (informatique)
- germane:
- 1. Schleuse 2. Gateway
- hispane:
- 1. esclusa 2. pasarela (informàtica)
- japane:
- 閘門 [こうもん], 水門 [すいもん], 堰 [せき], ゲートウェイ
- katalune:
- 1. resclosa
- nederlande:
- 1. sluis 2. gateway
- pole:
- 1. śluza 2. bramka
- ruse:
- шлюз
- slovake:
- komunikačný kanál
- ukraine:
- шлюз
aerkluzo

Ambaŭflanke fermebla kamero aŭ tubo
inter du lokoj de malsamaj
premoj, varmecoj aŭ aliaj atmosferaj kondiĉoj,
uzata por pasi de unu al la alia:
por antaŭzorgo, li havis du aliajn ŝipanojn,
jam en kompletoj, atendantajn en la aerkluzo
[9].
9.
A. C. Clarke, [trad. D. Coffin]:
Rendevuo kun Rama, [2001]
- angle:
- airlock
- beloruse:
- паветраны шлюз
- ĉine:
- 气塞 [qìsāi]
- france:
- sas
- germane:
- Luftschleuse
- pole:
- śluza powietrzna
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.