*mur/o JED

*muro

1.
ARKI Vertikala, pli larĝa ol dika konstruo, masonita aŭ alie kunmetita el blokoj aŭ tabulegoj (de ŝtono, betono, vitro, ligno k.a.), subportanta plafonojn kaj tegmenton de domo aŭ apartiganta iun spacon (ĝardenon, bienon, urbon k.a.): domo […] ĉirkaŭita de muro [1]; tiuj urboj estis fortikigitaj per alta muro [2]; ŝia domo estis en la muro de la urbo, kaj ŝi loĝis en la muro [3]; la patro levis sin kaj rigardis la horloĝon sur la muro [4]; [li] nur iris de muro al muro, de muro al muro [5]; timege plorkriis la longnaza Stern kaj alpremis sian vizaĝon al la plej proksima muro [6]; ili staris ĉe la suda longmuro de la brika domo [7]; du junaj viroj sidas sur la randomuro, kiu ĉirkaŭas la plataĵon [8]; rigardante el post la angulmuro, atendi, kio okazos [9]; [li] deprenis unu el la meĉlampoj, brulantoj sur la kamenmuro [10]; sunlumo, filtrata tra la laktaj vitromuroj fakte donis la plej perfektan lumigon [11]; li vagadis de unu domo al la alia, trans la kortomuroj [12]; defendis la kastelon provizora ŝtalmuro tri metrojn alta [13]; la eksteraj lignaj vagonmuroj estas bluaj [14]; vivon privatan kaŝu la muroj PrV ; la muro havas orelojn PrV ; kiu trans muro aŭskultas, tiun la muro insultas PrV ; li mensogas tiel, ke la muroj krakas PrV ; alpremi iun al muro (devigi iun respondi aŭ decidi sen elturniĝo) PrV . VD:masonaĵo, fasado, vandoVD:flanko2
2.
Io simila al muro: alta muro de verdaĵo kaŝis de la rigardoj la palacon kaj ĝardenon [15]; okcidente la delikataj sed nudaj deklivoj de Libiaj montoj, oriente krutaj kaj fenditaj arabiaj ŝtonegoj estas muroj de ĉi tiu koridoro, sur kies fundo fluas Nilo [16]; neĝtavoloj lavange tondris trans fendriĉajn montmurojn [17]; forkurante en unu direkto [ili] renkontadis neatendite novan flammuron de la kontraŭa flanko [18]; piede de la klifeca rokmuro [19]; sur la muroj de la groto ili ĉizis belajn ĉasbildojn per tajlita fajroŝtono [20]; la knabo nun aŭdis voĉon malantaŭ la libromuro [21]; sur filmmuroj (vd ekranego) eblis spekti la matĉojn [22]. VD:baro, digo, masivo, parieto
3.
(figure) Malfacile transirebla baro, apenaŭ forigebla malhelpaĵo, kontraŭstaro: seninterrompa muro da malamikoj, enviantoj kaj malkleruloj [23]; [li] unuigis ambaŭ kaj rompis la intermuron de disigo [24]; la maksimuma rapideco de la falo atingis 1342 km/h, tiel ke Baumgartner trarompis la sonmuron (1062 km/h) [25].
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 25:30
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 3:5
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 2:15
4. Stellan Engholm: Vivo vokas, I.
5. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
6. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro II
7. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
8. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XIV
9. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXI
10. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXIV
11. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Sesa Ĉapitro
12. Monato, Roland Rotsaert: Kosovo: Vojaĝimpresoj, somero 2000
13. Monato, Garbhan Macaoidh: Kontraŭ Bush, ne kontraŭ Usono, 2004
14. Monato, Saliko: El fervoja pasinteco finnlanda, 2012
15. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro IV
16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
17. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Maljunulo de la Migranta Monto
18. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XLIV
19. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 24
20. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Kain kaj Abel
21. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Senĉesa Rakonto
22. Monato, Evgeni Georgiev: Hispanio venkis, gastigantoj seniluziigis, 2008
23. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
24. La Nova Testamento, Efesanoj 2:14
25. Monato, Evgeni Georgiev: Salto el stratosfero, 2013
afrikanse:
muur
albane:
mur
amhare:
ግድግዳ
angle:
wall rok~o: rock wall.
arabe:
جدار
armene:
պատ
azerbajĝane:
divar
beloruse:
сьцяна, мур
bengale:
প্রাচীর
birme:
နံရံ
bosne:
zid
ĉeĥe:
stěna, zeď
ĉine:
壁 [bì]
dane:
væg
estone:
seina
eŭske:
horma
filipine:
pader
france:
mur vivon privatan kaŝu la ~oj: pour vivre heureux vivons cachés. alpremi iun al ~o: mettre quelqu'un au pied du mur.
galege:
parede
germane:
Mauer, Wand alpremi iun al ~o: jemanden festnageln. rok~o: Felswand.
guĝarate:
દિવાલ
haitie:
miray
haŭse:
bango
hebree:
חומה
hinde:
दीवार
hispane:
muro, pared
hungare:
fal
igbe:
mgbidi
indonezie:
dinding, tembok rok~o: dinding batu.
irlande:
balla
islande:
vegg
itale:
muro
japane:
[かべ]
jave:
tembok
jide:
וואַנט
jorube:
odi
kanare:
ಗೋಡೆಯ
kartvele:
კედლის
katalune:
paret, mur
kazaĥe:
қабырға
kimre:
wal
kirgize:
дубал
kmere:
ជញ្ជាំង
koree:
korsike:
parete
kose:
udonga
kroate:
zid
kurde:
dîwar
latine:
murum
latve:
siena
laŭe:
ກໍາແພງ
litove:
sienos
makedone:
ѕид
malagase:
rindrina
malaje:
dinding
malajalame:
ചുവര്
malte:
ħajt
maorie:
taiepa
marate:
भिंत
monge:
phab ntsa
mongole:
ханын
nederlande:
muur alpremi iun al ~o: iem. tegen de muur zetten.
nepale:
पर्खाल
njanĝe:
khoma
okcidentfrise:
muorre
panĝabe:
ਕੰਧ
paŝtue:
دیوال
pole:
ściana, mur
portugale:
muro, parede
ruande:
urukuta
rumane:
zid
ruse:
стена
samoe:
pᗑ
sinde:
ڀت
sinhale:
වෝල්
skotgaele:
bhalla
slovake:
stena
slovene:
stena
somale:
derbiga
ŝone:
rusvingo
sote:
lerako
sunde:
dingding
svahile:
ukuta
svede:
vägg
taĝike:
девор
taje:
ผนัง
tamile:
சுவர்
tatare:
дивар
telugue:
గోడ
tibete:
རྩིག་པ་
ukraine:
стіна
urdue:
دیوار
uzbeke:
devor
vjetname:
tường
zulue:
udonga

murego JED

ARKIMIL Granda, fortika muro por ŝirmo kontraŭ naturaj aŭ homaj danĝeroj: la muregoj de Jerusalem [26]; vico super vico […] atakis la deklivojn, premis sin al la kastela murego [27]. VD:remparo
beloruse:
мур, цытадэльны вал
ĉeĥe:
hradba
ĉine:
[chéng], 城墙 [chéngqiáng], 城牆 [chéngqiáng]
france:
muraille
germane:
Befestigungsmauer
hispane:
muralla
hungare:
várfal
itale:
mura, muraglia
japane:
城壁 [じょうへき]
katalune:
muralla
nederlande:
ommuring, vestingmuur
pole:
mur obronny, wał ochronny
portugale:
muralha
rumane:
zid de apărare, baraj
ruse:
крепостная стена, городская стена
slovake:
hradba
svede:
mur
ukraine:
мур, фортечна стіна, міська стіна

*mureto

1.
Vando: sur la muretoj, kiuj estis inter la listeloj, estis leonoj, bovoj, kaj keruboj [28]; Josefino aŭdis tra la mureto la voĉon koleriĝantan de la juna Amerikanino [29]; ili estis starantaj en fumejo, apoginte sin kontraŭ la mureto, kaj Ivagin klarigis al la germano laboron de la murgazeta redakcio Metrop .
2.
Malalta muro, ofte uzata kiel limo de ĝardeno, kampo aŭ paŝtejo: [ŝi] iris al la ludeja mureto por tie sidi kun li [30]; ni sidiĝis ĉe iu mureto kaj flaris cipresan odoron de Mediteraneo [31]; li eĉ sukcesis rektigi sin, kvankam ne sen apogo je la mureto apud la rulŝtuparo [32]. VD:krenelo, parapeto1
angle:
2. (low) stone wall
beloruse:
2. сьценка
ĉine:
[pí], 堳 [méi]
france:
2. muret
germane:
1. Wand 2. Mäuerchen
pole:
2. murek
rumane:
2. perete
ukraine:
2. стінка, невисока стіна

ĉirkaŭmuro

Ĉirkaŭanta muro: [la hom-amaso] puŝante unu alian nevole piedpremis liajn herbejojn, rompis liajn arbojn, eĉ difektis la ĉirkaŭmuron [de lia domo] [33].
beloruse:
агароджа
france:
mur d'enceinte
germane:
Einfassung
hispane:
cerca, cerco, cercado, tapia
itale:
mura, cinta muraria, muro di cinta
nederlande:
ringmuur
pole:
ogrodzenie
rumane:
gard

Granda Muro

ARKI Pli ol 6000 kilometrojn longa murego en la nordo de Ĉinujo, poparte komencita por defendo de pli sudaj landoj, interligita en la 3a jarcento a. K. kaj plue konstruata en la sekvaj epokoj: la Granda Muro [...] proksime de Pekino estas 7-8 metrojn alta, 6-7 metrojn dika kaj 5 metrojn larĝa ĉe la supro [34]
beloruse:
Вялікі Кітайскі Мур
ĉine:
万里长城 [wànlǐchángchéng], 萬裡長城 [wànlǐchángchéng], 長城 [chángchéng], 长城 [chángchéng]
france:
la Grande Muraille (de Chine)
germane:
Chinesische Mauer
hispane:
la Gran muralla china
indonezie:
Tembok Besar Cina
itale:
grande muraglia cinese
katalune:
Gran Muralla
nederlande:
Chinese muur
pole:
Wielki Mur Chiński
portugale:
a Grande Muralha da China
rumane:
Marele Zid Chinezesc

administraj notoj