*ŝtop/i PV
*ŝtopi ↝
(tr)
- 1. ↝
- Fermi truon, plenigante ĝin per ia substanco: subite rompiĝis tabulo en la ŝipo, la akvo penetris internen; oni penis ŝtopi la fendon [1]; ŝtopi al si la nazon; ŝtopi sian orelon kontraŭ kriado [2]; ŝtopi la manklokojn; en tiu tempo mi reŝtopos la breĉojn de la tabernaklo [3]; pufaj promesoj ne ŝtopas malplenon [4].
- 2. ↝
- (figure) Tute obstrukci: la neĝo ŝtopis la elirejon; la vojoj estis ŝtopitaj per konfuzaĵo da veturiloj; tiu deziro ŝtopis la voĉon en ŝia brusto Marta .
- 3.
- (figure) Tute plenigi: plene ŝtopi al si la poŝojn [5]; ŝtopi sian stomakon.
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 21:13
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Amos 9:11
4. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, LA PASTRO DE MIA VILAĜO
5. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 21:13
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Amos 9:11
4. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, LA PASTRO DE MIA VILAĜO
5. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
- angle:
- plug
- beloruse:
- 1. затыкаць, закупорваць, закаркоўваць 2. заткнуць, заблякаваць, зрабіць затор 3. напхаць, набіць (бітком)
- ĉeĥe:
- zazátkovat, ucpat, záplatovat, ucpávat, zacpat
- france:
- bonder, boucher, colmater 3. bourrer
- germane:
- 1. stopfen 2. verstopfen 3. voll stopfen
- hispane:
- 1. obturar, taponar 2. obstruir, atascar 3. colmar, llenar (hasta antes de rebalsar, rebosar)
- hungare:
- 1. betöm, bedug 2. eltorlaszol 3. megtöm
- itale:
- tappare
- katalune:
- 1. tapar 2. obturar 3. atapeir
- nederlande:
- 1. dichten, verstoppen 2. blokkeren 3. volstoppen
- portugale:
- tampar, encher, arrolhar
- ruse:
- 1. заткнуть, закупорить 2. заткнуть, создать затор, заблокировать 3. набить (до отказа)
- svede:
- 1. stoppa (till), proppa, korka
ŝtopa
ŝtopiĝi
(ntr)
- Ne plu tralasi pro fermiĝo de truo, fendo, malfermaĵo: ŝtopiĝos la buŝo de tiuj, kiuj parolas malveron [7]; ŝtopiĝis lia korpo per lia elfluo [8]; ŝtopiĝis necesejo [9]; la hosetoj kaj gutigiloj povas ŝtopiĝi precipe ĉe la fertigado [10].
7.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 63:11
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 15:3
9. G. S. Dolgin: Monologo rompita ĉe la alta noto, 2010
10. Vikipedio, Gutiga irigacio
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 15:3
9. G. S. Dolgin: Monologo rompita ĉe la alta noto, 2010
10. Vikipedio, Gutiga irigacio
- ĉeĥe:
- ucpat se
- france:
- se boucher, s'obstruer
- germane:
- verstopfen
- hispane:
- taponarse, obstruirse
ŝtopiĝo
- Fermiĝo, embarasiĝo, plenigo de antaŭe libera spaco: la akcidento kaŭzis teruran ŝtopiĝon de la trafiko; la vulkankratero inklinas al ŝtopiĝo, estiĝas premo, kiu fine kaŭzas pli aŭ malpli spektaklan eksplodon [11].
- ĉeĥe:
- ucpání, zablokování, zahlcení, přetížení, dopravní zácpa
- france:
- bouchage, obstruction
- germane:
- Verstopfung
- hispane:
- atasco, obstrucción, tapón, embotellamiento
ŝtopilo ↝
- 1. ↝
-
Peco el korko, vitro, metalo, per kiu oni ŝtopas botelon,
flakonon, k.s. aŭ la elfluilan truon de kuvo,
enŝovante,
surŝraŭbante aŭ surpremante:
(figure)
pro tio, ke Esperanto unuavice estas skriba kaj kongresa lingvo,
ĝia lingvotrezoro en la kampo de la hejma sfero estas
relative
subevoluinta, lasante multajn truojn kaj necesigante multajn
ŝtopilojn
[12];
unuŝtopila barelo: la barela korpo estas fermebla ĉe unu fino
per plata ŝtopilo
[13];
oni blovas bekfluton ĉe la supra ekstremo kaj ĝian buŝon ŝtopas ligna ŝtopilo, konata kiel „bloko“ [14].
- 2. ↝
Peco kun unu aŭ pluraj elstarantaj metalaj stiftoj, fiksita al la fino de elektra kablo kaj enmetebla en alian pecon kun truoj por la stiftoj por fari konekton kun fonto de kurento aŭ alie fermi la cirkviton: la anteno kun sia konektado de la kablo per tiel nomata F-ŝtopilo ne ŝatas malsekecon [15]; Epson HX-20 [...] havis ŝtopilon de seria buso kaj enan bendan datumportilon [16].
kontaktilo
12.
G. Van Damme: Ĉu vi kapablas
paroli
pri hejmaj aferoj?, Monato, 2000:07
13. Vikipedio, Barelo
14. Vikipedio, Bekfluto
15. Vikipedio, Satelita televido
16. Vikipedio, Historio de tekokomputiloj
13. Vikipedio, Barelo
14. Vikipedio, Bekfluto
15. Vikipedio, Satelita televido
16. Vikipedio, Historio de tekokomputiloj
- beloruse:
- 1. корак, затычка 2. штэкер
- ĉeĥe:
- 1. zátka, ucpávka 2. vidlice
- france:
- 1. bouchon, couvercle 2. fiche (électrique), connecteur (mâle), prise (mâle)
- germane:
- 1. Pfropfen, Korken 2. Stecker, Anschluss
- hispane:
- 1. tapón 2. enchufe
- hungare:
- 1. dugó, dugasz 2. csatlakozódugó, dugasz
- itale:
- 1. tappo 2. spina elettrica, connettore (comp. e tel.)
- katalune:
- 1. tap 2. clavilla
- nederlande:
- 1. stop, kurk, kroonkurk 2. stekker
- portugale:
- 1. rolha
- ruse:
- 1. пробка, затычка 2. вилка, штеккер
ŝtopilingo ↝
Peco fiksita al elektra kablo, al elektra aparato aŭ al muro, kun truoj por la stiftoj de la ŝtopilo: enkursigilo [...] similas al ia obla ŝtopilingo, kiun oni trovas ofte en domoj, sed anstataŭ esti por kabloj de kurento, estas por retkabloj [17].
kontaktilo
- beloruse:
- разэтка
- ĉeĥe:
- zásuvka, zdířka
- france:
- connecteur (femelle), prise (femelle)
- germane:
- Steckdose, Port, Anschluss
- hispane:
- enchufe
- hungare:
- dugóaljzat, konnektor
- itale:
- presa (elet., comp., tel.)
- katalune:
- presa (de corrent)
- nederlande:
- contrastekker, stopcontact
- ruse:
- розетка (электрическая)
malŝtopi
(tr)
- ĉeĥe:
- otevřít, odstranit ucpávku, odzátkovat, uvolnit
- france:
- déboucher
- germane:
- entkorken, öffnen
- hispane:
- destaponar, desobstruir, descorchar
plenŝtopita ↝
- Tute ŝtopita, plenplena: dika volumo plenŝtopita per faktoj kaj dokumentoj; bretaroj, kiuj atingis ĝis sub la plafono kaj estis plenŝtopitaj per libroj [20]; konkurenco en la plenŝtopita merkato [21].
20.
Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Senĉesa Rakonto
21. Monato, Edmund GRIMLEY EVANS: INTERRETO: Interreto senpage
21. Monato, Edmund GRIMLEY EVANS: INTERRETO: Interreto senpage
- france:
- bondé, bourré
- germane:
- vollgestopft
- hispane:
- rebosante, repleto