8central/o SPV
centralo
- 1.
Komutejo, nodo en komunikada reto: ankoraŭ iuj regionoj (eĉ urboj) estas senigitaj de fiksaj telefonoj pro nefunkciado de la tieaj malnovaj telefoncentraloj ŝtataj [1].
ŝaltcentralo
nabo2
- 2.
Fabriko produktanta elektran energion (sin. elektrejo) aŭ varmon: oni ankoraŭ ne konstruis tiun centralon, kaj saviĝis valora apudrivera naturprotektita arbaro [2]; en la 70aj kaj 80aj jaroj la grandaj elektroproduktantoj konstruis nukleajn centralojn [3]; la katastrofo en la ĉernobila nuklea elektra centralo [4]; centraloj produktantaj elektron el […] vento [5].
generatoro
- 3.
- (arkaismo) Centra oficejo: sindikata centralo.
1.
Monato, Bardhyl Selimi: Sendrata telefonado regata de
monopolistoj, 2006
2. Monato, Arkitekturo: Friedensreich Hundertwasser 1928 - 2000
3. Monato, Roland Rotsaert: Verda nature, science, socie
4. Monato, LAST: Fungoj litova eksportvaro, 2004
5. Monato, Evgeni Georgiev: Ventelektrejoj en ofensivo
2. Monato, Arkitekturo: Friedensreich Hundertwasser 1928 - 2000
3. Monato, Roland Rotsaert: Verda nature, science, socie
4. Monato, LAST: Fungoj litova eksportvaro, 2004
5. Monato, Evgeni Georgiev: Ventelektrejoj en ofensivo
- angle:
- 1. central, telephone exchange 2. power plant, power station, generating station 3. central office
- beloruse:
- 1. вузел сувязі, тэлефонная станцыя 2. цэнтраль 3. штаб-кватэра (фірмы, арганізацыі), галоўны офіс
- ĉeĥe:
- centrála, výrobna energie, ústředna
- france:
- 1. centrale (téléphonie) 2. centrale (énergie) 3. centrale
- germane:
- 1. Zentrale 2. Kraftwerk 3. Zentrale
- hebree:
- מרכזיה
- hispane:
- central
- hungare:
- 1. központ (centrálé), centrálé 2. erőmű 3. központ (székhely)
- itale:
- centrale
- katalune:
- central sindikata ~o: central sindical.
- nederlande:
- centrale
- pole:
- 1. centrala telefoniczna 3. centrala, kwatera główna
- portugale:
- central
- ruse:
- 1. узел связи, телефонная станция 2. централь 3. штаб-квартира (организации)
- slovake:
- centrála, ústredňa
- ukraine:
- централь
akvocentralo, akvoenergia centralo, hidroelektra centralo
- Centralo2, en kiu oni uzas akvogeneratorojn por produkti elektron: estis konstruitaj pluraj akvocentraloj sur la rivero Drin [6]; la akvoenergiaj centraloj, kiuj dependas de akvo, havos gravajn problemojn [7]; grandaj akvobaraĵoj por funkciigi hidroelektrajn centralojn estas malŝatataj de mediprotektantoj pro siaj kromefikoj [8].
6.
Monato, Bardhyl Selimi: Energia debato, 2008
7. Monato, Evgeni Georgiev: Temperaturleviĝo en Tirolo, 2008
8. Monato, Roland Rotsaert: Ĉu biokarburaĵoj helpas aŭ malhelpas?, 2007
7. Monato, Evgeni Georgiev: Temperaturleviĝo en Tirolo, 2008
8. Monato, Roland Rotsaert: Ĉu biokarburaĵoj helpas aŭ malhelpas?, 2007
- beloruse:
- гідраэлектрастанцыя, ГЭС
- germane:
- Wasserkraftwerk
atomcentralo, nuklea centralo
Elektrocentralo produktanta elektron per kernenergia reakcio: dum la tridekjara ekzisto de atomcentraloj oni ne ankoraŭ decidis en Svisio pri la definitiva stokado de la nukleaj rubaĵoj [9]; Litovio akceptis la devon fermi sian nuklean centralon en Ignalina, kie funkciis du Ĉernobil-tipaj reaktoroj [10]; la […] venta energio instalita en Hispanio superis en novembro unuafoje tiun de la sep atomcentraloj [11].
9.
Riŝo:
Atomcentraloj en Svisio, 2011-04-13
10. Monato, last: Litovio volas resti nukle-energia ŝtato, 2006
11. Monato, Hektor Alos i Font: Venta energio superas la atoman, 2005
10. Monato, last: Litovio volas resti nukle-energia ŝtato, 2006
11. Monato, Hektor Alos i Font: Venta energio superas la atoman, 2005
- beloruse:
- атамная электрастанцыя, АЭС
- ĉeĥe:
- atomová elektrárna
- france:
- centrale nucléaire
- germane:
- Atomkraftwerk, Kernkraftwerk
- hispane:
- central nuclear
- indonezie:
- PLTN
- itale:
- centrale nucleare
- nederlande:
- atoomcentrale
- ruse:
- атомная электростанция
- slovake:
- atómová elektráreň
- ukraine:
- атомна електростанція
biomasa centralo
- Centralo2, kiu produktas varmon (kaj eventuale elektron) per bruligo aŭ gasigo de organikaj restaĵoj: ili liveras segaĵ-lignopecetojn al biomasa centralo kaj kompense ricevas varmon kaj elektron [12]; ili estas provizataj per varma akvo, kiu fluas rekte el la biomasa centralo [13].
12.
Monato, Walter Klag: Novtipa ekologia turismo, 2012
13. Monato, Walter Klag: Novtipa ekologia turismo, 2012
13. Monato, Walter Klag: Novtipa ekologia turismo, 2012
- germane:
- Biomassekraftwerk
elektrocentralo
Centralo2 produktanta elektron; elektrejo: venenis la rilatojn la elektro-centralo sur la rivero Danubo: slovakoj, malgraŭ hungaraj protestoj, deflankigis la riveron por produkti elektron [14]; ĉiujare centmiloj da homoj mortas pro la uzo de karbo kiel fuelo por elektrocentraloj [15].
14.
Monato, Karlo Juhász: Nubo super Danubo, 2007
15. Cindy: Elektraj nazioj, Mondogazeto, 2013-09-30
15. Cindy: Elektraj nazioj, Mondogazeto, 2013-09-30
- beloruse:
- электрастанцыя
- france:
- centrale électrique
- germane:
- Kraftwerk
- katalune:
- central elèctrica
- pole:
- elektrownia
karbocentralo
Elektrocentralo produktanta elektron per bruligo de karbo: rubgaso el karbocentraloj [16].
16.
A. Oberndorfer:
Verdigo de dezertoj kontraŭ klimata ŝanĝo, Esperanta Retradio, 2013-08-14
- beloruse:
- вугальная электрастанцыя
- france:
- centrale à charbon
- germane:
- Kohlekraftwerk
ŝaltcentralo
- germane:
- Schaltzentrale, Stellwerk
varmocentralo, hejta centralo
- Centralo2, provizas varmon por hejtado ktp, ofte produktita kiel flankprodukto de elektroproduktado aŭ ĥemia procezo: konstruiĝos pli da domoj [kaj] komuna hejta centralo [18]; danke al subtera magmo troviĝas […] varmo- kaj energio-fontoj por tervarmaj centraloj [19].
18.
Monato, Garvan Makaj: Nova ekologia vilaĝo, 2009
19. Monato, Isikawa Takasi: Kiam tremetoj fariĝas tremegoj, 2015
19. Monato, Isikawa Takasi: Kiam tremetoj fariĝas tremegoj, 2015
- beloruse:
- цеплацэнтраль
- germane:
- Fernwärmekraftwerk, Heizkraftwerk
- katalune:
- central tèrmica
- pole:
- ciepłownia
- ruse:
- теплоцентраль
administraj notoj
pri
~o 3.:
PIV havas alian difinon, kaj la tuta senco ŝajnas arkaika aŭ nacilingva. [Sergio]