*ŝajn/i
*ŝajni
(ntr)
- 1. ↝
- Ekstere aspekti simile al io alia, tiamaniere, ke povas okazi aŭ efektive okazas interkonfuzo kaj eraro: la fundamento de nia lingvo devas esti absolute netuŝebla, se eĉ ŝajnus al ni, ke tiu aŭ alia punkto estas sendube erara [1]. li ŝajnas homo prudenta kaj honestaB ; mi devas ŝajni indiferentaZ ; ofte vojo ŝajnas ĝusta kaj kondukas al mortoZ ; tiaj ideoj ŝajnas al la samtempuloj senenhava fantazioZ ; ĉiu statuo ... ŝajnis kvazaŭ ricevinta vivon [2]; ŝajnis, ke ŝi dormas [3]; tiam ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ĉiuj steloj de la ĉielo defalas al ŝi [4]; subite ŝajnis al li, ke iu mano tuŝetis de poste lian kaponB ; la arbaro ŝajnas ploranta pri la printempoZ ; vi ŝajnis pretigita ĉion aŭdiZ ; jen, ŝajnas, iliZ ; la esperantistoj tute ne estas tiaj fantaziistoj, kiaj ili ŝajnas al multaj tiel nomataj „praktikaj homoj“Z .
- 2.
- Esti opiniata, kredata, supozata, kvankam ne certa: tio ŝajnas al mi tute certa, tro kara; tio ŝajnas al mi danĝera aferoB ; nia ĝojo kaj entuziasmo eble ŝajnos al ili naiva kaj infanaZ ; tiuj vortoj eble ŝajnis al vi tro fabelajZ ; terure gajaj ŝajnis al ili iliaj propraj ŝercoj [5]; la nunaj cirkonstancoj ŝajnas favoraj; la morto de la patro ekŝajnis eksterordaZ ; ŝajnas al mi, ke estis inter ili la kronprincoB ; la kreado de taŭga kaj vivipova lingvo ne estas tiel facila afero, kiel al multaj ŝajnasZ ; en la unua momento ŝajnas, ke respondi tiun ĉi demandon ekzistas nenia ebloZ ; ŝajnas al mi, ke vi estas malprava; la maljunulino, ŝajnas, ĝisvivas jam la sepan dekon.
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, antaŭparolo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, kupra porko
3. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, la virineto de maro
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, dio de dormo, merkredo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, kupra porko
3. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, la virineto de maro
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, dio de dormo, merkredo
- angle:
- appear, seem
- beloruse:
- здавацца, уяўляцца
- ĉeĥe:
- zdát se
- france:
- sembler
- germane:
- 1. den Anschein haben, scheinen 2. scheinen
- hispane:
- parecer
- hungare:
- 1. látszik 2. tűnik
- itale:
- sembrare, apparire (aver l'apparenza), parere (credere)
- nederlande:
- schijnen, lijken
- pole:
- 1. wyglądać na (coś) 2. wydawać się
- portugale:
- parecer
- ruse:
- казаться, представляться
- svede:
- tyckas, synas, förefalla
ŝajno ↝
- france:
- apparence
- germane:
- Anschein, Schein
- hispane:
- apariencia
- hungare:
- látszat
- itale:
- apparenza, parvenza
- nederlande:
- schijn
- pole:
- pozór, wygląd
- portugale:
- aparência
- ruse:
- внешний вид, видимость
ŝajna ↝
-
Erariga pro ekstera aspekto, kiu ne konformas al la esenco;
prezentanta nur eksteran supraĵan similecon al io alia:
ŝajna potenco, kontraŭeco, malŝato;
kliniĝado antaŭ ŝajnaj aŭtoritatojZ
;
la ŝajna valoro de miaj tradukoj tiam multe
pligrandiĝusZ
.
supraĵa
- beloruse:
- які здаецца, уяўны, ілюзорны
- france:
- apparent, illusoire
- germane:
- scheinbar
- hispane:
- aparente, ilusorio
- hungare:
- látszat-, látszólagos
- itale:
- apparente
- nederlande:
- ogenschijnlijk, schijnbaar
- pole:
- pozorny, zewnętrzny
- portugale:
- aparente
- ruse:
- кажущийся, мнимый, иллюзорный
ŝajne
- 1.
- Nur en ŝajna maniero, sed ne laŭ la reala: ŝajne sana; malmultaj el vi konas la historion de la unuaj dek jaroj, kiuj konsistis el senfina, ŝajne tute sensukcesa semadoZ .
- 2.
-
Verŝajne, kredeble, videble:
ŝajne li bone konis la domon;
ni analizu nur la ŝajne plej bonan propononZ
;
la sperto ŝajne (evidente) montris, ke li estas
senkapabla;
la eraro estas bedaŭrinda, sed ŝajne neniu leganto ĝin
rimarkis;
tiuj fratoj disiĝis ŝajne por ĉiam en malamikajn
grupetojnZ
.
Rim.: Por eviti konfuzon inter ambaŭ sencoj de ŝajne oni uzu prefere verŝajne por la senco 2.Rim.: Miaopinie ne certas, ke estas la sama senco (Felmano Ulriko).
- beloruse:
- быццам, здаецца
- france:
- apparemment
- germane:
- 1. scheinbar 2. anscheinend
- hispane:
- 1. aparentemente 2. probablemente, seguramente
- hungare:
- 1. látszólag 2. láthatóan, valószínűleg
- itale:
- 1. apparentemente
- nederlande:
- schijnbaar
- pole:
- 1. pozornie, z pozoru, na pozór, na oko 2. prawdopodobne, możliwe
- portugale:
- provavelmente 1. aparentemente
- ruse:
- будто бы, кажется
ŝajnigi ↝
-
Lude, trompe aŭ alicele alpreni aspekton, kiu erarigas pri
la realo, kredigas ion alian ol la fakto:
li ŝajnigas sin riĉa, havante nenionZ
;
li ŝajnigis sin indiferenta;
ŝajnigi koleronB
,
indignonB
;
ŝi ŝajnigas, ke ŝi plorasZ
;
ŝi ŝajnigis, ke ŝi ne aŭdas;
li ordonis al ili ŝajnigi forkurintojnB
;
li nur ludas, ŝajnigas, t.e. agas kiel aktoro
[6].
falsi, simuli 1
afekti, hipokriti, trompi
- angle:
- feign, pretend
- beloruse:
- рабіць выгляд, выдаваць сябе (за каго)
- france:
- donner pour (faire passer pour), faire semblant, faire passer pour, simuler
- germane:
- vortäuschen, vorspiegeln, vormachen, den Anschein erwecken
- hispane:
- fingir, simular
- hungare:
- tettet, színlel
- itale:
- fingere, simulare
- nederlande:
- zich voordoen, doen alsof
- pole:
- udawać, pozorować, symulować
- ruse:
- притворяться , делать вид
- svede:
- låtsa(s), föregiva
verŝajna ↝
- Aspektanta vera; iom probabla aŭ kredebla: la vero povas foje ne esti verŝajna.
- beloruse:
- верагодны, магчымы
- france:
- vraisemblable
- germane:
- wahrscheinlich
- hispane:
- verosímil, posible (verosímil)
- hungare:
- valószínű
- itale:
- verosimile, probabile (verosimile)
- nederlande:
- waarschijnlijk
- pole:
- prawdopodobny, możliwy
- portugale:
- provável
- ruse:
- вероятный, правдоподобный
- svede:
- sannolik
verŝajne ↝
- beloruse:
- верагодна, магчыма
- france:
- vraisemblablement, sans doute
- germane:
- wahrscheinlich
- hispane:
- seguramente
- hungare:
- valószínűleg
- itale:
- verosimilmente, probabilmente (ipotizzabile)
- nederlande:
- waarschijnlijk
- pole:
- prawdopodobnie, możliwe
- ruse:
- вероятно, наверное