*vual/o PV
*vualo
- 1.
Peco de ŝtofo, tuko, uzata por kaŝi, kovri ion, precipe la vizaĝon de virinoj: viaj okuloj estas kolombaj, malantaŭ via vualo [1]; li donis al li purpuran skarpon kaj vualon el muslino [2]; la vento kaptadis ŝian longan blankan vualon kaj iu ŝin vidis [3]; ŝia tula vualo ŝin envolvis per nubiĝanta amaso [4]; funebra vualo [5]; oni vidis tra la polva nebulo kvazaŭ tra vualoj [6]; la muroj de la neĝa kabano falis kiel aera, malpeza, nebula vualo [7].
kovrotuko
gazo
- 2.
- (figure)
Ĉio, kio kaŝas la veron aŭ la realon,
kio malhelpas rigardi ion klare:
kvazaŭ vualo foriĝus de tiu unue nekomprenebla afero
[8];
kiam ajn oni turnas sin al la Sinjoro, la vualo estas forprenata
[9];
anĝelo kuŝigis siajn flugilojn kiel vualon ĉirkaŭ la dormanto
[10];
ŝiaj palpebroj ŝvelis, la pupiloj kovriĝis per vitreca vualo
Marta
;
unuaj fumvualoj en la kvieta aero
[11];
salikoj vestis sin per delikata vualo el graciaj florpendaĵoj
[12];
rigardante unu alian tra la vualo de l’ konvinko pri nia senpekeco
[13];
de tempo al tempo la memoro de la pasintaj suferoj, […] ĵetis
funebran vualon sur ŝiajn novajn ĝojojn
[14];
Dio malfermos viajn okulojn al la lumo kaj forigos de ili la vualon
[15].
enigmo2, iluzio, mistero, nebulo3, nubo2
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta kanto 4:1
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XX
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
4. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekunua
5. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvina
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IV
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉe la plej ekstrema maro
8. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, La nepo
9. La Nova Testamento, II. Korintanoj 3:16
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉe la plej ekstrema maro
11. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
12. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
13. Internacia krestomatio, Bolĉjo
14. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deksepa
15. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXVIII

- angle:
- veil
- beloruse:
- вуаль, вэлюм
- bretone:
- gouel
- ĉeĥe:
- plachetka, plena, rouška, šátek
- ĉine:
- 面紗 [miànshā], 面纱 [miànshā]
- france:
- voile (tissu)
- germane:
- Schleier
- hispane:
- velo
- hungare:
- fátyol
- japane:
- ベール, 覆い [おおい], 覆い隠すもの [おおいかくすもの]
- katalune:
- vel
- nederlande:
- sluier
- portugale:
- véu
- ruse:
- вуаль
- slovake:
- plienka, rúška, šatka
- ukraine:
- вуаль, покривало, покров
vuali
(tr)
- 1.
-
Kovri,
kaŝi per vualo aŭ vualsimila tegaĵo:
[ŝi] kovris sin per kovrotuko kaj vualis sin, kaj sidiĝis
[16];
la okuloj de la reĝino ekridetis, sed ŝi vualis ilin per siaj longaj okulharoj
[17];
la dikan kolon li vualis, kiel ordinare, per silka tuko
[18];
nevualita vizaĝo
[19].
envolvi, maski1
- 2.
- (figure)
Kovri, konfuzante aŭ malhelpante la rigardon:
la kolero […] vualis miajn okulojn
[20];
ploro vualis miajn okulojn
[21];
[lia] deveno estas vualita per malenviinda mistero
[22];
ĉe tiu ĉi penso la okulojn de Vinicius vualis mallumo
[23];
mallumo komencis vuali la urbon pli frue, ol ordinare
[24];
malproksime, vualita de nebulo, briletis Nilo
[25];
[la] ondoj estis […] flavruĝaj per vualitaj radioj de
nebula vespersuno
[26];
kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas
PrV
.
maski2, kaŝi2
16.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 38:14
17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII
18. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXXVI
19. La Nova Testamento, II. Korintanoj 3:18
20. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IV
21. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XV
22. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XIV
23. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XI
24. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LVII
25. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XX
26. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, El Odeso ĝis Konstantinopolo

- завуаляваць, пакрыць вуальлю
- bretone:
- goueliañ
- ĉeĥe:
- ututlat, zahalit, zakrýt, zamlžit
- ĉine:
- 幔子 [mànzi], 羃 [mì]
- france:
- voiler kiam nokto ~as, ĉiuj koloroj egalas: la nuit tous les chats sont gris.
- germane:
- verschleiern
- hispane:
- velar, ocultar
- hungare:
- lefátyoloz, elkendőz
- japane:
- ベールをかける [べーるをかける], 覆いをかける [おおいをかける], 覆い隠す [おおいかくす]
- katalune:
- 1. velar, envelar 2. ocultar
- nederlande:
- sluieren, omsluieren
- ruse:
- покрыть вуалью, завуалировать
- slovake:
- ututlať, zahaliť, zahmliť, zakryť
- ukraine:
- закутати покривалом, вуаллю, перен. завуалювати
senvuala
- beloruse:
- незавуаляваны, адкрыты
- ĉine:
- 不加粉飾 [bùjiāfěnshì], 不加粉饰 [bùjiāfěnshì], 坦率 [tǎnshuài], 仅仅地 [jǐnjǐnde], 僅僅地 [jǐnjǐnde], 坦率地 [tǎnshuàide], 坦白來說 [tǎnbáiláishuō], 坦白来说 [tǎnbáiláishuō]
- france:
- sans fard
- germane:
- unverhüllt, ungeschminkt, unverblümt
- katalune:
- obertament
senvualigi
- angle:
- unveil, reveal
- beloruse:
- зьняць вуаль
- bretone:
- dioueliañ
- ĉeĥe:
- odhalit, odkrýt, sejmout závoj
- ĉine:
- 說破 [shuōpò], 说破 [shuōpò], 透露 [tòulù], 揭破 [jiēpò], 揭穿 [jiēchuān], 揭开 [jiēkāi], 揭開 [jiēkāi], 泄露 [xièlù], 公諸於眾 [gōngzhūyúzhòng], 公诸于众 [gōngzhūyúzhòng]
- france:
- dévoiler
- germane:
- entschleiern
- hungare:
- fellebbenti a fátylat, leleplez
- japane:
- ベールをはぐ [べーるをはぐ], 除幕する [じょまくする], 暴露する [ばくろする]
- katalune:
- desvelar
- nederlande:
- ontsluieren
- slovake:
- odhaliť, zbaviť závoja