*kaŝ/i PV

*kaŝi  

(tr)
Malmontri, ne vidigi, ne sciigi:
a)
Forigi ion de ies okuloj, metante ĝin en sekretan lokon, aŭ kovrante ĝin per io: oni kaŝis lin de AtaljaZ ; ŝi forkuris kaj kaŝis sin en la plej proksima arbaroZ ; kaŝi oran ringon, por ke oni ĝin ne trovu Z ; fremdan vundon kaŝas vesto (ni ne scias pri la suferoj de proksimulo) PrV ; neĝo kaŝas nur ĝis printempo (nenio restas longe sekreta) PrV ; la lumo estas kaŝata al mi per la kurtenojZ ; kaŝi al si la vizaĝon post la manoj; ĵeti kaŝitan rigardon en libronZ . VD:maski, vuali
b)
Malhelpi scion pri io, ne dirante aŭ ne esprimante tion: kaŝi aferon, siajn projektojn, siajn pensojn; saĝulo kaŝas sian ofendonZ ; saĝa homo kaŝas scionZ ; tiuj belaj paroloj ne povas kaŝi la fakton; kaŝi ion antaŭ iuZ ; sin kaŝi de iu; pli bona estas riproĉo nekaŝita ol amo kaŝita Z ; akcepti kaŝitajn donacojnZ ; tuso kaj amo ne estas kaŝeblaj PrV ; sencokaŝaj (enigmaj) frazoj. VD:forsilenti, sekreti1, sufoki
angle:
hide
beloruse:
1.b хаваць, утойваць
bretone:
koach (v.), kuzhat, skoachañ
france:
cacher, celer, dissimuler, occulter, planquer
germane:
verstecken, verbergen 1.a verstecken, verbergen 1.b vertuschen, verbergen
hispane:
ocultar, esconder
hungare:
1.a elrejt, eldug 1.b palástol, elleplez
katalune:
amagar
nederlande:
verbergen
okcitane:
amagar
pole:
1.a chować, schować, kryć, ukrywać 1.b taić, zataić, ukrywać
rumane:
ascunde
ruse:
скрыть, скрывать, прятать, утаивать
svede:
gömma, dölja

kaŝe

Malmontre, kaŝante sin, iun agon, iun aferon: Arne kaŝe rigardis lin [1].
angle:
secretively
beloruse:
крадком, украдкам, употай, скрытна
bretone:
e koach, e kuzh, dre goach, dre guzh
france:
en cachette, à la dérobée, en tapinois, furtivement, subrepticement
germane:
versteckt, verborgen
hispane:
a escondidas
hungare:
rejtve, eldugva
nederlande:
heimelijk (bw.), stiekem (bw.)
pole:
chyłkiem, skrycie, po kryjomu, potajemnie
ruse:
скрытно, тайком

kaŝejoZ

Loko, kie oni kaŝas sin aŭ ion: ĉiu havos en la kaverno sian kaŝejon [2].
angle:
hiding place, hide (brite)
beloruse:
скрытка, схоўка
bretone:
koach, kuzhiadell, toull-kuzh
france:
cachette, cache (cachette), planque
germane:
Versteck
hispane:
escondite
hungare:
rejtekhely
nederlande:
schuilplaats
pole:
skrytka, schowek, zakątek
ruse:
тайник, тайное убежище
svede:
gömställe

kaŝemaZ

Havanta inklinon por kaŝi siajn pensojn; sekretama: Joĉjo havis karakteron kaŝeman kaj li ĝenerale nevolonte lasis scii iun pri siaj sekretoj [3].
3. I. G. Ŝirjaev: Sen titolo, [1898?]
angle:
secretive
beloruse:
скрытны
bretone:
kuzhmuzik, kuzhuter
france:
cachottier (adj.), dissimulateur (adj.), dissimulé (caractère), secret (cachottier)
germane:
verschwiegen
hispane:
disimulado, discreto, hipócrita, farsante
hungare:
rejtőzködő, hallgatag, titkolódzó
nederlande:
heimelijk (bn.), stiekem (bn.)
pole:
skryty, tajemniczy
ruse:
скрытный

kaŝilo  

Objekto, malantaŭ kiu oni kaŝas sin aŭ ion. VD:ekrano, kovrilo, preteksto
france:
cache (objet qui masque)
hispane:
máscara
hungare:
álca, fedezék
nederlande:
masker
pole:
zasłona, maska, maskownica, pozór

enkaŝi

(tr)
Kaŝi en si: la titolo enkaŝas iomete da mistero [4].
france:
cacher en soi, receler
hispane:
ocultar, esconder

malkaŝa  

1.  
Sin malkaŝanta; lojala: malkaŝa konduto VD:sincera
2.  
Malkaŝita, diskonigita: lia honto fariĝis tro malkaŝa, por ke mi povu akcepti lin hejmeZ . VD:fama
angle:
1. open, explicit 2. exposed, revelatory
beloruse:
1. шчыры, адкрыты 2. яўны, адкрыты
bretone:
diguzh
france:
manifeste (sans dissimulation), ouvert (sans dissimulation), patent (sans dissimulation), transparent (sans dissimulation)
hispane:
indisimulado 1. sincero, abierto, transparente, explícito 2. descubierto, revelado, expuesto, explícito
hungare:
1. nyílt, nem rejtőzködő 2. nyilvános, nem titkolt, palástolatlan
nederlande:
1. onthullend 2. openbaar
pole:
1. jawny, manifestacyjny, otwarty 2. jawny, ogólnie, powszechnie znany
ruse:
1. откровенный 2. явный, открытый

malkaŝi  

(tr)
Diskonigi, klare sciigi kaŝitaĵon: la tempo ĉiam malkaŝas la veron PrV ; sian intencon Li malkaŝas al la piuloj [5]; kiu malkaŝas sekreton, tiu estas kiel kalumnianto [6]. VD:aperigi, malkovri, manifesti, montri, publikigi, revelacii, senmaskigi
angle:
to disclose, reveal, divulge
beloruse:
выявіць, выкрыць, паказаць
bretone:
diguzhañ, diskoachañ, diskuliañ
france:
révéler, dévoiler (révéler) , divulguer
germane:
aufdecken, enthüllen, enttarnen
hispane:
revelar, descubrir (algo que estaba cubierto o no visible) , divulgar, sacar a la luz
hungare:
feltár, leleplez, elárul (titkot)
nederlande:
onthullen
pole:
ujawniać, wyjawiać, rozgłaszać informację niejawną, odkrywać, obnażać
ruse:
выявить, обнаружить, разоблачить

malkaŝo  

Ago malkaŝi: malkaŝo de Via vorto klerigas [7]. VD:revelacio
angle:
disclosure, revelation
beloruse:
выяўленьне, выкрыцьцё, выкрываньне
bretone:
diskuliadur
france:
divulgation, révélation
hispane:
revelación, descubrimiento
hungare:
feltárás, leleplezés, elárulás (titoké)
nederlande:
onthulling
pole:
ujawnienie, wyjawienie, rozgłoszenie informacji niejawnej, odkrycie, obnażenie
ruse:
выявление, обнаружение

kaŝludo

SPO Infana ludo, en kiu unu ludanto serĉas aliajn, kaŝiĝintajn ludantojn: la celo de niaj deziroj ... ludas kaŝludon kun ni [8].
angle:
hide-and-seek
beloruse:
хованкі
bretone:
koach-koukoug
france:
cache-cache
germane:
Verstecken
hispane:
escondidillas, escondite (juego), escondelero [en sv]
hungare:
bújócska
nederlande:
verstoppertje
pole:
zabawa w chowanego, ciuciubabka
ruse:
прятки

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~ejo: Mankas verkindiko en fonto.
~ema: Mankas verkindiko en fonto.
~ilo: Mankas dua fontindiko.
~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~a: Mankas verkindiko en fonto.