*ŝel/o

*ŝelo

1.
Ekstera parto de io, protektanta ĝian internon: ŝelo de juglando [1]; en fremda lando oni ne povas ĉiutage trovi ŝelon de fromaĝo kaj lardhaŭton, ne, tie oni riskas suferi malsaton [2]; la ŝelon, la bindon [de la libro] mi lasis netuŝita [3]; dika tunela ŝelo el betono [4]; FIZ ili ĉiuj aldonas unu elektronon pli en la d-orbito de la elektrona ŝelo [5]; [iam] la ŝelo de la tero tiel forte malvarmiĝos, ke ĉia vivo sur ĝi malaperos FK ; ŝi ekfloris kiel plej belega deksesjara junulino, sed la bela ŝelo kaŝis en si malmolan kaj maldolĉan kernon, […] naturon pli sovaĝan [6]; la sorĉo de la formo lin senprudentigis, li rigardis la ŝelon kaj ne la kernon, kaj tio estas malfeliĉo, granda malfeliĉo en la edzeco [7]; (figure) li parolis kaj klarigis, fine estis al mi tiel, kvazaŭ li deprenus la ŝelon de mia cerbo [8]; (figure) lia animo pli kaj pli ofte estis laca de la teraj aferoj kaj de sia korpa ŝelo [9].
a)
BOT Ekstera tavolo de plantaj partoj trunko, branĉoj, radiko ktp.: betulo […] kun blanka ŝelo [10]; el elasta ŝelo de saliko kaj el junko ili plektis fortikan reton [11]; la tubera ŝelo povas esti de helbruna ĝis ruĝa, la interno de la tubero estas blanka kaj kraka [12]. VD:basto
b)
BOT Ekstera krusteto aŭ membrano teganta frukton: la sovaĝaj kaŝtanoj maturaj elfalis el la malhele-verdaj ŝeloj [13]; ŝelo de nukso BdV ; Klaro kliniĝis por levi de la planko piran ŝelon IK . VD:guŝo, haŭto 2, perikarpo
c)
(evitinde) Guŝo: la fazeolo jam estis kovrita de ŝeloj, sed tie ĉi kaj tie restis ankoraŭ inter ĝiaj grandegaj folioj kelke da fajre ruĝaj floroj IK .
d)
ZOO Ekstera kalkeca krusteto ŝirmanta la enon de ovo: li ĵus elrampis el la ova ŝelo (estas juna kaj sensperta. lakto) PrV .
e)
ZOO Ekstera korneca aŭ kalkeca kiraso de testudo, kankro, omaro kaj aliaj bestoj: oni servas la mitulojn […] en ilia ŝelo [14]; (figure) lepro kovris mian tutan korpon per abomeninda ŝelo Hamlet .
f)
SHI Ŝipŝelo: la jaĥto estas konstruita el ligno, ĝia ŝelo, 30 milimetrojn dika, konsistas el kvar tavoloj [15]; la projekto anticipas trimaranon, kies centra ŝelo havus pli grandan kapaciton ol nunaj purigaj ŝipoj [16].
VD:haŭto 1
2.
KOMP Interfaca programo peranta pri atingo al risurco, servilo, operaciumo ktp, por plia oportuno, rendimento aŭ sekuro; precipe, interpretilo transmetanta operaciumajn komandojn al la operaciuma kerno: origine komputilo havis nur komandlinian interfacon, ankaŭ nomitan ŝelo [17]; Bash ‐ Uniksa ŝelo [18]; SSH ‐ Sekura Ŝelo estas kaj la nomo de programo, kaj la nomo de sekura protokolo [19].
angle:
shell, bark, peel, skin
beloruse:
1.a кара, корка 1.b лупіна, шалупіньне, абалонка 1.d шкарлупіна 1.e луска, панцыр
france:
1. carapace, coque, coquille, écorce, enveloppe (partie externe), peau (d'un fruit), pelure 2. shell (langage de commandes)
germane:
1.a Rinde, Borke 1.b Schale 1.c Hülse 1.d Schale 1.e Panzer 1.f Schiffshülle, Schiffsrumpf 2. Kommandozeile
hebree:
קליפה 1.e שיריון (של בע"ח) 2. מעטפת (במחשבים)
hispane:
1.a corteza 1.b piel 1.d cáscara 1.e caparazón
hungare:
1.a fakéreg 1.b héj 1.d héj 1.e páncél (állati) 2. héjprogram, keretprogram
itale:
1.a corteccia 1.b scorza, buccia, guscio (di noci o sim.) 1.d guscio 1.e guscio, conchiglia 2. shell, terminale (shell)
japane:
シェル
katalune:
1.a escorça, corfa 1.b pell 1.d clofolla 1.e closca
nederlande:
1.a boomschors, schors 1.b schil 1.d eierdop, eierschaal, schaal 1.e huis 2. schil
pole:
kora, łupina, muszla, powłoka, skorupka, gilza
portugale:
1.a casca 1.b casca 1.d casca 1.e casca, crosta
ruse:
1.a кора 1.b кожура, оболочка, шелуха 1.d скорлупа 1.e корка, чешуя 2. оболочка, командный процессор
svede:
1.a bark (tree) 1.b skal 1.d äggskal, skal 1.e skal 2. skal (program), terminalprogram
ukraine:
кора, кірка, шкірка, шкаралупа, шкарлупа, лушпайка, пліва, луска, обшивка, оболонка

elŝeligi

1.
Senŝeligi: elŝeligi pizojn, kaŝtanojn.
2.
(figure) Eltrovi kaj klare aperigi: el la reciproke kontraŭdiraj raportoj estas malfacile elŝeligi la veron.
angle:
remove from its shell
beloruse:
1. абіраць, саскрабаць, лушчыць, лузаць 2. вылучыць, ясна паказаць
france:
1. écosser
germane:
1. schälen, pellen
hebree:
1. לקלף, לקלוף \קלף\
hispane:
1. pelar (una fruta)
hungare:
1. hámoz, fejt 2. kihámoz
itale:
1. sgusciare (tirar fuori dal guscio), sbucciare 2. estrapolare (fig.)
japane:
取出す [とりだす], 引き出す [ひきだす]
nederlande:
1. pellen, doppen 2. distilleren (v.waarheid bijv.)
pole:
wyłuskać, wyłupić, wyłuszczyć
portugale:
1. descascar
ruse:
1. чистить, очищать (от кожуры и т.п.), лущить 2. выделить, отделить от шелухи
svede:
1. skala
ukraine:
знімати шкірку, чистити

*senŝeligi [20]

KUI Eltiri el la ŝelo: Jakob prenis al si bastonojn el verdaj poploj, migdalarboj, kaj platanarboj, kaj senŝeligis sur ili blankajn striojn tiamaniere, ke la blankaĵo sur la bastonoj elmontriĝis [21]; la kverkoj etendis al ili siajn senŝeligitajn branĉojn [22]; Klaro alportis el la kuirejo kelke da piroj […] kaj starante komencis senŝeligi unu IK ; Mariela senŝeligis terpomon [23]; inter la fenestroj staris kanapo, kovrita per nigra senŝeligita vakstolo FK .
angle:
shell, deshell, peel
beloruse:
лушчыць, аблузгіваць, абтоўкваць, абдзіраць
france:
peler (fruit), décortiquer (noix), écorcer (arbre), éplucher (légume), écaler (oeuf dur)
germane:
schälen, pellen
itale:
sgusciare (degusciare), sbucciare, pelare, scortecciare, scorzare
japane:
皮をはぐ [かわをはぐ], 殻をむく [からをむく]
nederlande:
schillen
pole:
okorować, obierać, wyłuskać, wyłuszczyć
ruse:
чистить, очищать (от кожуры и т.п.), лущить
svede:
skala
tibete:
པགས་པ་ཤུས་
ukraine:
обдирати кору, облуплювати

senŝeligilo

KUI Specialforma tranĉilo por senŝeligi: senŝeligilo por legomoj; senŝeligilo estas tranĉilo per kiu oni povas senŝeligi terpomojn, pomojn, kukumojn ktp [24].
angle:
peeler, desheller
beloruse:
лушчыльнік, нож для лушчэньня
france:
économe, épluche-légume
germane:
Schälmesser, Schäler
hebree:
קולפן
hispane:
pelador (de fruta), abridor (de ostras)
itale:
sbucciatore (coltello), pelapatate, pelaverdure
nederlande:
schilmesje
pole:
obierak
svede:
potatisskalare, skalare

longŝeloZ

(arkaismo) =guŝo
beloruse:
стручок
france:
gousse
germane:
Hülse
hungare:
hüvely (növényi)
itale:
baccello
pole:
strąk
ruse:
стручок

ŝipŝelo

SHI Ekstera tavolo de ŝipo, kiu izolas ĝin de akvo: la ondoj ĵetis la boaton per forta puŝo kontraŭ la ŝipŝelon [25]; Oni fermas la fendojn inter la tabuloj de ŝipŝelo (kareno) aŭ ferdeko per stupo [26].
angle:
hull (ship)
beloruse:
корпус (вадаплава)
france:
coque de navire
germane:
Schiffschale, Schiffsrumpf
itale:
scafo
pole:
kadłub statku wodnego
svede:
skrov

terŝelo

GEOL Solida supera parto de la terglobo, ĉirkaŭanta la centran varmegan kernon; terkrusto: du urboj nomitaj Cambridge kuŝas sur la terŝelo [27]; la rivera akvo skulptis la akvofalon laŭ frakcizono en la terŝelo [28].
angle:
crust (of the earth)
beloruse:
зямная кара
france:
croute terrestre, écorce terrestre
germane:
Erdkruste, Erdmantel
hispane:
corteza terrestre
hungare:
földkéreg
nederlande:
aardkorst
pole:
skorupa ziemska
ruse:
земная кора

administraj notoj

el~igi: Mankas fontindiko.
el~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sen~igilo: Mankas dua fontindiko.
long~o: Mankas dua fontindiko.
long~o: Mankas verkindiko en fonto.