tradukoj:
be de en fr nl pl pt ru
grafe/o
grafeo


- 1.

- [1]
Tia matematika strukturo (E,U), ke
E estas aro (aro de la
verticoj) kaj U estas
vico, kies termoj estas
duopoj el elementoj en E (vico
de ĝiaj eĝoj):
grafeo estas prezentebla per aro da punktoj (la verticoj), ligitaj
per linioj aŭ sagoj (la eĝoj);
ebena grafeo (desegnebla sur ebeno sen
interkruciĝoj).
grafo;
Atributoj:
vertico,
eĝo,
buklo,
ordo;
Specifaj grafeoj:
orientita grafeo,
neorientita grafeo,
simpla grafeo,
n-grafeo,
plurgrafeo,
arbo;
sub- kaj super-strukturoj:
subgrafeo,
supergrafeo.
Specifaj partoj de grafeo:
kliko,
koneksa komponanto;
Specifaj ecoj de grafeo:
n-opeĝa,
senbukla,
eŭlera,
kompleta,
koneksa,
koneksega,
sencikla;
Koneksaj nocioj:
ĉeno,
ciklo,
vojo,
cirkvito.
Rim.:
Oni ankaŭ trovas la vorton „grafo“ uzatan tiusence,
ekz-e en [2] kaj [3].
Nemulte gravas ĝia koincido kun la nobeltitolo, pli malbonas, ke
ĝi povas kolizii kun la kvazaŭsufikso „-graf“.
Ĉar ankoraŭ ne ekzistas firma tradicio en la kampo, kaj
ĉar „grafeo“ jam aperis en pluraj verkoj, ni favoras
tiun iom pli oportunan terminon.
Rim.:
Ekzistas pluraj ekvivalentaj difinoj, provantaj pli-malpli bone ampleksi
la diversajn tipojn de grafeoj: orientitaj aŭ ne, unuopeĝaj
aŭ pluropeĝaj ktp. Ni elektis difinon, kiu favoras la nocion
de pluropeĝa orientita grafeo. Notu, ke en pluropeĝa grafeo
oni nomas eĝo ne nur la duopon el verticoj, sed foje ankaŭ
tian duopon, konsideratan kune kun ĝia indico en la vico
U. Tiamaniere eblas pravigi esprimojn de la tipo
paralelaj eĝoj (eĝoj kun samaj randoj)
aŭ
du eĝoj ligas verticojn v1 kaj
v2.
- 2.

-
(de rilato )
Diagramo, foje uzata por ĝin prezenti, konsistanta el
sagoj, kies randoj prezentas tiajn elementojn a kaj
b, ke (a,b) estas elemento de
la rilato:
en la grafeo de simetria rilato,
al ĉiu sago respondas sago kun samaj randoj kaj kontraŭa
direkto.
n-grafeo
[4]
-
n-opeĝa
grafeo.
plurgrafeo
[5]
-
n-Grafeo
kun n > 1.
subgrafeo
[6]
-
(de grafeo
(E,U))
Tia grafeo (F,V), ke F estas
subaro de E kaj V estas subvico de
U:
la subgrafeo naskita de subaro de verticoj (tia, ke
V enhavas ĉiujn termojn de U,
kies randoj apartenas al la koncerna subaro).
Rim.:
En naciaj lingvoj oni foje uzas malsamajn terminojn por indiki, ĉu
E, ĉu U estas malvastigita, nome
terminojn de la tipo „subgrafeo“ aŭ
„parta grafeo“. Ni preferis sekvi la difinon de nia nura fonto.
supergrafeo

-
(de grafeo
(E,U))
Tia grafeo, ke (E,U) estas
subgrafeo de ĝi.
grafeteorio

[7]
grafeiko
orientita grafeo

[8]
grafeo.
Rim.:
Kongrue kun la nacilingva ĥaoso eblus uzi ankaŭ la
adjektivon „direktita“ anstataŭ „orientita“,
kiel aperas en
[9],
aŭ eĉ „digrafo“ (samloke).
neorientita grafeo
[10]
-
Grafeo, por kiu
oni konvencie identigas la inversajn eĝojn
(x,y) kaj
(y,x); alidire:
la eĝoj de neorientita grafeo ne estas duopoj, sed du- aŭ
unu-elementaj subaroj de la aro de verticoj.
Rim.:
Al neorientita grafeo ĉiam eblas asocii orientitan. Sufiĉas
konsideri, ke la eĝo {x,y} respondas al
la du eĝoj (x,y) kaj
(y,x), kaj ke la buklo {x}
respondas al (x,x). Danke al tiu konvencio,
ĉio, kio validas por orientita grafeo ricevas signifon
ankaŭ por neorientita.
simpla grafeo
[11]
-
Neorientita grafeo, kiu
estas unuopeĝa kaj
senbukla.
tradukoj
anglaj
~o 1.:
graph;
~o 2.:
graph;
n-~o:
n-graph;
plur~o:
multigraph (oriented or non-oriented);
sub~o:
subgraph, partial graph;
super~o:
supergraph;
~teorio:
graph theory;
orientita ~o:
oriented graph, directed graph, digraph;
neorientita ~o:
non-oriented graph, non-directed graph;
simpla ~o:
ordinary graph, simple graph.
belorusaj
~o 1.:
граф;
~o 2.:
граф (дачыненьня);
n-~o:
n-граф;
plur~o:
мультыграф;
sub~o:
падграф, суграф;
super~o:
надграф;
~teorio:
тэорыя графаў;
orientita ~o:
арыентаваны граф;
neorientita ~o:
неарыентаваны граф;
simpla ~o:
просты граф, звычайны граф.
francaj
~o 1.:
graphe;
~o 2.:
graphe, diagramme sagittal;
n-~o:
n-graphe;
plur~o:
multigraphe (orienté ou non);
sub~o:
sous-graphe, graphe partiel;
super~o:
sur-graphe;
~teorio:
théorie des graphes;
orientita ~o:
graphe orienté, graphe dirigé, digraphe;
neorientita ~o:
graphe non orienté, graphe non dirigé;
simpla ~o:
graphe simple.
germanaj
~o 1.:
Graph;
~o 2.:
Graph;
n-~o:
n-Graph;
plur~o:
Multigraph (gerichteter oder ungerichteter);
sub~o:
Untergraph, Teilgraph;
super~o:
Obergraph;
~teorio:
Graphentheorie;
orientita ~o:
orientierter Graph, gerichteter Graph, Digraph;
neorientita ~o:
nichtorientierter Graph, ungerichteter Graph;
simpla ~o:
einfacher Graph, schlichter Graph.
nederlandaj
~o 1.:
graaf;
~teorio:
grafentheorie.
polaj
~o 1.:
graf;
plur~o:
multigraf (zorientowany lub niezorientowany);
sub~o:
podgraf;
super~o:
nadgraf;
~teorio:
teoria grafów;
orientita ~o:
graf zorientowany, graf skierowany, digraf;
neorientita ~o:
graf niezorientowany, graf nieskierowany;
simpla ~o:
graf prosty.
portugalaj
~o 1.:
gráfico.
rusaj
~o 1.:
граф;
~o 2.:
граф;
n-~o:
n-граф;
plur~o:
мультиграф (ориентированный или неориентированный);
sub~o:
подграф, суграф, частный граф;
super~o:
надграф;
~teorio:
теория графов;
orientita ~o:
ориентированный граф, направленный граф, орграф, диграф;
neorientita ~o:
неориентированный граф, ненаправленный граф;
simpla ~o:
простой граф, обыкновенный граф.
fontoj
1.
Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono, TTT2.
Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana3.
La Nova Plena Ilustrita Vortaro4.
Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono, „unugrafeo“5.
Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono6.
Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono7.
Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono, TTT8.
Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana, „orientita grafo“9.
Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana, „direktita grafo“10.
Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana, „neorientita grafo“11.
Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
[^Revo]
[grafe.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.26 2007/05/01 18:24:43 ]