*klas/o PV

*klaso

1.
Aro da personoj aŭ objektoj similaj laŭ rango, kvalito aŭ naturo: tiu libro celas ĉiujn klasojn da legantoj; tiuj varoj formas apartan klason; tiujn ĉi multegajn „dialektojn“ oni povus laŭ la „Orient-Azia Blojdo“ dividi en la sekvantajn ok ĉefajn klasojn: la Kantona, Hakka, Amoja, Svatana, Ŝanĥaja, Ningpoa, Hajnana kaj Mandarina FK ; unuaklasa inĝeniero, vagono.
a)
POL Parto de popolo havanta samajn civilajn, politikajn, ekonomiajn kondiĉojn: la tri klasoj de l' patricioj, kavaliroj kaj plebanoj en la antikva Romo; la reganta, la meza, la laborista klaso; la klasbatalo; videble li apartenis al la klaso de laboristoj kaj estis tre malproksima de bonhaveco FK ; bonklasa FK [1]; tre feliĉa homo, mi volas diri altklasa homo, de alta deveno [2].
b)
PED Aro el ĉiuj lernantoj, kiuj sekvas iun gradon de studkurso: la altaj, malaltaj klasoj; ĉe kvina klaso gimnazia li ekstudis anglan VivZam ; la instruisto pri religio skribis al li admonon pro maldeca konduto en la klaslibron [3].
c)
BOTZOO Ŝtupo de la botanika kaj zoologia klasifikoj (classis): geosmino estas miksaĵo produktata de pluraj klasoj da mikroboj: ĝi estiĝas je la morto de kelke da bakterioj [4]; Reptilioj estas klaso de vertebruloj, kiu enhavas la nuntempajn testudojn, krokodilojn, serpentojn, lacertojn kaj tuatarojn [5]; botanikaj klasoj zoologiaj klasojTUT:filumoPRT:ordo
2.
TRA Parto pli luksa aŭ malpli luksa de veturilo, por kies uzo oni pagas malsame ol por aliaj partoj: du litoj unu super la dua kaj alia meblaĵo, simila al tiu, kiun havas la vojaĝantoj de la dua klaso FK ; „sed, mi posedas bileton por la unua klaso,“ mi diris [6].
3.
(evitinde) PED Kurso 2: fari siajn klasikajn klasojnZ .
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Bona humoro
3. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Geermitoj
4. Monato, Roberto Pigro: Pluveraj veroj, 2015
5. Vikipedio, Reptilioj
6. M. K. Gandhi, trad. A Giridhar Rao: Eksperimentoj kun la Vero..., 2001-2008, parto 2a, ĉapitro 8a
afrikanse:
klas
albane:
klasë
amhare:
ክፍል
angle:
class
arabe:
الفئة
armene:
դաս
azerbajĝane:
sinif
beloruse:
кляс
bengale:
বর্গ
birme:
အမျိုးအစား
bosne:
klase
ĉeĥe:
classis, klasa, třída, třída
ĉine:
段位 [duànwèi], 等級 [děngjí], 类 [lèi], 級 [jí], 課 [kè], 課時 [kèshí], 部 [bù], 門 [mén], 学级 [xuéjí]
dane:
klasse
estone:
klass
filipine:
klase
france:
classe, catégorie, espèce, condition (sociale), cours, milieu (social), niveau, rang, standing unua~a: de première classe. alt~a homo: de grande classe, des classes supérieures, de grand standing, de qualité.
galege:
clase
germane:
Klasse
guĝarate:
વર્ગ
haitie:
klas
hinde:
क्लास
hungare:
osztály
igbe:
otu
irlande:
rang
islande:
flokki
japane:
クラス
jave:
kelas
jide:
קלאַס
jorube:
kilasi
kanare:
ವರ್ಗ
kartvele:
კლასი
kazaĥe:
сынып
kimre:
dosbarth
kirgize:
тап
kmere:
ថ្នាក់
koree:
클래스
korsike:
burghisìa
kose:
eklasini
kroate:
klasa
kurde:
sinif
latinece:
1.c classis
latve:
klase
laŭe:
ຫ້ອງຮຽນ
litove:
klasė
makedone:
класа
malagase:
am-pianarana
malaje:
kelas
malajalame:
ക്ലാസ്
malte:
klassi
maorie:
te piha
marate:
वर्ग
monge:
chav kawm ntawv
mongole:
анги
nederlande:
1.a klasse 1.b klas 1.c klasse 1. klasse 3. klas
nepale:
वर्ग
njanĝe:
m’kalasi
okcidentfrise:
klasse
panĝabe:
ਕਲਾਸ ਦੇ
paŝtue:
ټولګي
pole:
klasa, gromada
ruande:
icyiciro
rumane:
clasă
ruse:
класс unua~a: первоклассный, первого класса.
samoe:
vasega
sinde:
طبقاتي
sinhale:
පන්ති
skotgaele:
clas
slovake:
klasa, trieda
slovene:
razred
somale:
fasalka
ŝone:
kirasi
sote:
sehlopha sa
sunde:
kelas
svahile:
darasa
taĝike:
синфи
taje:
ชั้น
tamile:
வர்க்கம்
tatare:
класс
telugue:
తరగతి
ukraine:
клас
urdue:
کلاس
vjetname:
lớp
zulue:
ikilasi

klasi

(tr)
Enklasigi: se klasi ĉi poemojn laŭ la terminologio de Auld, ili apartenus al la primitiva romantismo [7]; kovrildorsa kelklinia komento […] klasas ŝin „voĉeto modesta, minora“, kun simpatio [8]; kelkaj objektoj, kiujn oni antaŭe klasis kiel spiralajn nebulozojn, estas fakte vastaj aroj da steloj [9].
7. C. Minnaja: Meritanta ne nur reeldonon, Monato, jaro 2001a, numero 7a, p. 28a
8. Monato, Carlo Minnaja: Suno kaj ombroj, 2003
9. Vikipedio, Galaksio
beloruse:
клясыфікаваць
ĉeĥe:
přebrat, setřídit, třídit
ĉine:
分类 [fēnlèi], 分門別類 [fēnménbiélèi]
france:
classer, arranger, catégoriser, classifier, ordonner, trier, ranger
germane:
einstufen, einer Klasse zuordnen
hungare:
osztályoz
japane:
等級をつける [とうきゅうをつける], 分類する [ぶんるいする], 仕分ける [しわける]
nederlande:
classificeren
pole:
klasyfikować, sortować
rumane:
clasifica, sorta
ruse:
классифицировать, сортировать
slovake:
triediť, vytriediť
ukraine:
класифікувати, сортувати

klasigi

(tr)
1.
Klasifiki: 2000 lingvoj, klasigitaj en 20 lingvistikajn familiojn [10]; la perioda tabelo […] de kemio donas ekstreme utilan referencon por klasigi, sistemigi kaj kompari diversajn formojn de kemiaj ecoj [11].
2.
Enklasigi: la korea ... estas ... malcerte klasigita kiel ural-altaja lingvo [12].
10. Monato, Maritza Gutiérrez: Kia lingva ekologio por daŭripova evoluo?, 2009
11. Vikipedio, Perioda tabelo
12. B. Kendal: La korea, Monato, jaro 2002a, numero 3a, p. 21-23a
beloruse:
клясыфікаваць
ĉeĥe:
nechat setřídit
ĉine:
分类 [fēnlèi], 分級 [fēnjí], 綸 [lún], 分門別類 [fēnménbiélèi]
france:
classer, arranger, catégoriser, classifier, ordonner, trier, ranger
germane:
1. klassifizieren 2. einstufen
hungare:
osztályoz
nederlande:
classificeren
pole:
klasyfikować, sortować
rumane:
clasifica, sorta
ruse:
классифицировать, сортировать
slovake:
nechať vytriediť
ukraine:
класифікувати, розбирати за класами, сортувати

enklasigi

Alordigi al klaso: enklasigi la rakontojn de la poetoj kiel blasfemaj mensogoj [13].
beloruse:
клясыфікаваць
ĉeĥe:
zatřídit
france:
classer, arranger, catégoriser, classifier, ordonner, trier, ranger
germane:
einstufen
hungare:
osztályoz
nederlande:
classificeren
pole:
sklasyfikować
rumane:
clasificate
ruse:
классифицировать, сортировать
slovake:
zatriediť
ukraine:
розміщати/поміщати в класі, садовити в класі

samklasano

PED Ano de sama studklaso: vi parolos al iu el niaj samklasanoj [14].
beloruse:
аднаклясьнік
ĉeĥe:
spolužák ve třídě, spolužák ze třídy
ĉine:
同窗 [tóngchuāng], 同学 [tóngxué], 同学们 [tóngxuémen], 同班 [tóngbān], 班上 [bānshàng], 同班同学 [tóngbāntóngxué], 女同学 [nǔ:tóngxué]
france:
camarade de classe
germane:
Klassenkamerad
japane:
同級生 [どうきゅうせい], クラスメイト
pole:
kolega koleżanka z klasy
rumane:
colegă de clasă
slovake:
spolužiak
ukraine:
однокласник

ekvivalento-klaso, ekvivalentklaso[15]

MAT
(de elemento `x` laŭ ekvivalento-rilato `R`) Aro de ĉiuj tiaj elementoj `y`, ke `x R y`: konstrui la korpon de frakcioj [kiel] la aro de ekvivalento-klasoj de paroj `(n,d)`, kie `n` kaj `d` estas eroj de `R`, kaj `d` estas ne 0, kaj la ekvivalentrilato estas: `(n,d)` estas ekvivalento al `(m,b)` se kaj nur se `nb=md` [16]. TUT:kvocienta aro
angle:
equivalence class
france:
classe d'équivalence
germane:
Äquivalenzklasse
hungare:
ekvivalenciaosztály
pole:
klasa abstrakcji, warstwa (relacji równoważności)
rumane:
clasa abstractizare, clasa de echivalență
ruse:
класс эквивалентности

dekstra klaso

MAT
(de grupo `bb G` rilate al subgrupo `bb H` de ĝi kaj elemento `a in bb G`) Aro de ĉiuj elementoj de la tipo `h*a`, kie `h in bb H`; simb. `bb H a`: dekstra klaso estas ekvivalento-klaso laŭ la rilato `x*y^-1 in bb H`. SUP:flanka klaso;VD:maldekstra klaso, invarianta subgrupo.
angle:
right coset
france:
classe (latérale) à droite
germane:
rechtsseitige Nebenklasse, rechtsseitige Restklasse, rechte Nebenklasse, rechte Restklasse
pole:
warstwa prawostronna
rumane:
clasa de dreapta
ruse:
правосторонний смежный класс

maldekstra klaso

MAT
(de grupo `bb G` rilate al subgrupo `bb H` de ĝi kaj elemento `a in bb G`) Aro de ĉiuj elementoj de la tipo `a*h`, kie `h in bb H`; simb. `a bb H`: maldekstra klaso estas ekvivalento-klaso laŭ la rilato `x^-1*y in bb H`. SUP:flanka klaso;VD:dekstra klaso, invarianta subgrupo.
angle:
left coset
france:
classe (latérale) à gauche
germane:
linksseitige Nebenklasse, linksseitige Restklasse, linke Nebenklasse, linke Restklasse
pole:
warstwa lewostronna
rumane:
clasa de stânga
ruse:
левосторонний смежный класс

flanka klaso

MAT
SUB:dekstra klaso, maldekstra klaso; TUT:kvocienta grupo.
Rim.: Ĉi tiu termino trovas apogon en pluraj naciaj lingvoj. Ni preferas ĝin al „koaro“ [17], aŭ „kunaro“ PIV2, dubindaj kunmetaĵoj, kiuj mallerte paŭsas la anglan terminon.
angle:
coset
beloruse:
сумежны кляс (мат.)
ĉeĥe:
přiléhající třída, sousední třída
france:
classe latérale
germane:
Nebenklasse, Restklasse
pole:
warstwa
rumane:
clasa laterală, strat
ruse:
смежный класс
slovake:
susediaca trieda

n-modula restoklaso

MAT
(por entjero `n gt 1`) Ĉiu el la n ekvivalento-klasoj por la rilato „kongrua module `n`“ super la aro de entjeroj: la `n`-modula restoklaso de nombro `p` oni signas per `p+n ZZ` aŭ per `p`. VD:grupo de n-modulaj restoklasoj.
Rim.: Kvankam la skribaĵo `n ZZ` memorigas pri tiu por la flankaj klasoj, oni tamen memoru, ke `ZZ` ne estas multiplika grupo. Kaj `n ZZ`, kaj `p+n ZZ` estas ekvivalento-klasoj, sed ne laŭ la samaj rilatoj.
angle:
residue class (modulo n)
beloruse:
клас рэштаў па модулі n
france:
classe résiduelle (modulo n), entier modulo n
germane:
Restklasse (modulo n)
pole:
klasa reszt modulo n
rumane:
clasă de resturi modulo n.
ruse:
класс вычетов (по модулю n)

administraj notoj

pri dekstra ~o:
    Proponita termino. [MB]
  
pri maldekstra ~o:
    Proponita termino. [MB]
  
pri flanka ~o:
    Proponita termino. [MB]
  
pri n-modula resto~o:
    Proponita termino. [MB]
  
~o: Mankas verkindiko en fonto.
dekstra ~o: Mankas dua fontindiko.
dekstra ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
maldekstra ~o: Mankas dua fontindiko.
maldekstra ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
flanka ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
n-modula resto~o: Mankas dua fontindiko.
n-modula resto~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.