tradukoj: be cs de en fr hu it nl pl pt ru sk

3maksimum/o

maksimumo  

1.  
Plejgranda atingebla kvanto aŭ grado: maksimumo da malvarmo dum vintro estis 32 gradoj sub nulo; tio estas maksimuma prezo; mi forestos maksimume du tagojn; vi devos maksimume penadi; post ĉiu historia maksimumo rapide venas nova prezaltiĝo [1]; demokratio estas la regmaniero, kiu al la plejparto de iu ajn popolo garantias eblan maksimumon de justeco kaj bonfarto [2]; maltrankviligas la fakto, ke la jara inflacia indico en la lando povas superi la maksimumon, permesatan laŭ la Traktato de Mastriĥto [3]. ANT:minimumo.
2.  
MAT[4] (de orda aro (E,≤)) Tia elemento M en E, ke ĉiuj aliaj estas malpli grandaj ol ĝi (x ≤ M por ĉiu ajn x en E); simb. M = max E: la reela intervalo ]0,1[ ne havas maksimumon; la eventuala maksimumo estas unika; (absoluta) maksimumo de funkcio (t.e. de ĝia bildaro); (loka) maksimumo de funkcio (t.e. de la bildo de iu ĉirkaŭaĵo). ANT:minimumo;SUP:ekstremumo.
Rim.: La difino de Bricard estas pli larĝa ol nia. Li distingas inter „tuŝata maksimumo“ (nia „maksimumo“) kaj „netuŝata maksimumo“ (nia „supremo“, se ĝi ne estas ankaŭ maksimumo).

maksimuma

1.  
Atinganta la plej alte atingeblan gradon: la maksimuma temperaturo de forno; reptilioj kreskas dum sia tuta vivo, ĝis kiam ilia korpovolumeno iĝas tiom ĝena ke ili suferas (kaj mortas) pro ĝi, tio limigas ilian maksimuman grandecon [5]; la maksimuma almonta rapideco estas 10 km/h, valen nur 8 km/h [6]; ĝi regule distranĉis la vortojn ĝisatinge de maksimuma mistifiko [7]; historio instruas nin, ke la vojo de „maksimuma nacia intereso“ gvidas popolon al la limo de ekzista minimumo [8]. ANT:minimuma.
2.
MAT
a)  
(p.p. elemento de orda aro (E,≤)) Tia, ke ne ekzistas elemento de E strikte pli granda ol ĝi: la eventuala maksimumo de orda aro estas maksimuma, sed maksimuma elemento ne nepre estas maksimumo. ANT:minimuma.
b)  
(p.p. idealo de ringo R) Tia, ke ĝi estas maksimuma 2.a rilate inkluzivecon en la aro de ĉiuj idealoj strikte inkluzivitaj en R.

Rim.: Troveblas tiu termino en MatVort, sed sen difino estas malfacile taksi, ĉu la intencata senco estas nur „plej granda, estanta maksimumo“ (kiel en „ekvaciaro de maksimuma ordo“), aŭ ĉu ĝi povas aplikiĝi ankaŭ en la supre menciitaj kuntekstoj.

maksimume

Ne pli ol: dudek spesdekoj, maksimume tridek spesdekoj por horo Marta ; mi aŭskultas maksimume ses aŭ dek [homojn], sed tio ne estas petantoj, ili estas la grandaj skribistoj, intendantoj kaj ministroj [9]; la rozoj taŭgas nur por rigardi ilin kaj flari ilin, aŭ maksimume por meti ilin sur la ĉapelon [10].

maksimumejo  

MATPIV2
=maksimumiganto.

maksimumiganto  

MAT[11]
(de bildigo kun valoroj en orda aro) Punkto de la fonto-aro, ĉe kiu la bildigo atingas maksimumon.
Rim.: Ial PIV2 preferas nomi tion „maksimumejo“, eble imite al la germana. Ni tamen ne vidas firman kialon por rompi la tradicion ĉi-koncerne, des malpli ke „-ejo“ aŭ „loko“ pensigas pli pri aro da punktoj, ol pri ununura punkto.

tradukoj

anglaj

~o: maximum; ~a 1.: maximal; ~a a: maximal; ~a b: maximal; ~e : at most; ~iganto: point of maximum.

belorusaj

~o: максімум; ~a: максімальны ; ~iganto: пункт максімуму.

ĉeĥaj

~o: maximum; ~a: maximální, nejvyšší, největší; ~ejo: maximum, maximální bod; ~iganto: argument m maxima.

francaj

~o: maximum; ~a 1.: maximal; ~a a: maximal; ~a b: maximal; ~e : au maximum, au plus; ~iganto: point de maximum.

germanaj

~o: Maximum, Höchststand, Höchstwert; ~a 1.: maximal; ~a a: maximal; ~a b: maximal; ~e : höchstens; ~iganto: Maximumstelle.

hungaraj

~o 1.: maximum, legtöbb; ~o 2.: legnagyobb elem; ~a 1.: maximális, maximum-; ~a a: maximális; ~a b: maximálismaximal; ~e : maximum, legfeljebb; ~iganto: maximumhely.

italaj

~o: massimo (sost.), massimale (sost.); ~a 1.: massimo (agg.), massimale (agg.); ~a a: massimale; ~a b: massimale; ~e : al massimo, tutt'al più; ~iganto: maggiorante (mat.).

nederlandaj

~o: maximum; ~a 1.: maximaal.

polaj

~o 2.: maksimum, element największy (zbioru); ~a a: maksymalny; ~a b: maksymalny.

portugalaj

~o: máximo.

rusaj

~o: максимум; ~a 1.: максимальный , наибольший; ~a a: максимальный ; ~a b: максимальный ; ~iganto: точка максимума.

slovakaj

~o: maximum, najviac; ~a: maximálny, vrcholný; ~ejo: maximum; ~iganto: argument m maxima.

fontoj

1. Monato, Roland Rotsaert: Petrolo: Nehaltigeblaj prezaltiĝoj
2. Monato, Werner Schad: Putrantaj demokratioj
3. Monato, Laimius Stražnickas: Kiam eŭro venos al Litovio?
4. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 18, 20
5. Monato, Izabel C. O. Santiago: Faŭno: La „drakoj“ de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo
6. Monato, Aŭstrio: Etŝpuraj spuroj
7. Monato, Boris Kolker: Atentokapta sed ruĝkrajoninda
8. Monato, S. Maul: Edukaj gutoj
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
11. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 20

~ejo: Mankas dua fontindiko.
~ejo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~iganto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | maksim1.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.33 2017/12/09 21:10:14