tradukoj: be ca cs de en es fr hu it nl pl ru sk sv

*serv/i PV

*serviTEZ

(x)
1.
(iu) Plenumi difinitan laboron aŭ taskon por profito aŭ utilo kaj sub dispono de iu: servi iun, al iu; sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas PrV; al du sinjoroj samtempe oni servi ne povas PrV.
2.
(iu) Kompleze havigi utilon al iu: en tia okazo li multe servis al mi; tiuj servas partion, la aliaj volas servigi partion al si.
3.
(io) Esti utila por iu aŭ io: karbo servas por ardaĵo, ligno por fajroZ; akvo kaj pano servas al sano PrV; por kio servas mia laboro?B por kio servas mono en la mano de malsaĝulo?Z servigi Esperanton al la paco.
4.
(io) Esti uzata por io: aliaj pecoj servis kiel okulvitrojZ.
VD:serviri

servoTEZ Vikipedio

1.
Tasko plenumita por iu, sub kies dispono oni estas: li faris eminentajn servojn al la regno.
2.
Tasko kompleze plenumita por ies profito: akceptante starigi la raporton, vi faros al la societo grandan servon; servo postulas reservon PrV.
3.
Utileco por io: meti sian talenton en la servon de la lando.

servadoTEZ

La ago servi, regule, sinofere aŭ dum iom daŭra tempo: patriotismo aŭ servado al la patrujo mi nomas nur la servadon al la bono de ĉiuj miaj sampatrujanoj, de kia ajn deveno, lingvo aŭ religio ili estas [1]; tiel Mi multigos la idaron de Mia servanto David, kaj la Levidojn, kiuj faras servadon al Mi [2]; fervoja servado; la stabo bone aranĝis la esploristan servadonB; lia tasko estas la priservado al la kulturaj bezonoj de la loĝantaro. VD:aparato, instituto, organizaĵo

*servemaTEZ

Komplezema, volonte faranta servojn: ĉar vi estas tiel servema, mi faras al vi donacon [3].

servilo Vikipedio

KOMP Komputila procezo plenumanta specialajn funkciojn (servojn) laŭ mendoj de aliaj procezoj (klientoj), kaj la komputilo en kiu ruliĝas tia procezo (en komputila reto, rilate al la klientaj retnodoj).

servistoTEZ Vikipedio

Homo (en la tradicia uzado, viro) kies okupo estas plenumi personajn servojn al iu: miaj servistoj kaj ĉambristinoj ne estos hejme: mi disdonis al ili biletojn, ankaŭ al geservistoj de l' princino Mary; la sekvantan matenon eniris la servistoj kaj servistinoj [4]. SUB:ĉambristo, lakeo, grumo.

servistaro

Tuto da servistoj en unu domo: li mem destinis kaj mezuris la varojn al sia servistaro [5].

servistinoTEZ Vikipedio

Ino kies okupo estas plenumi personajn servojn al iu: en la granda salono en la vintraj vesperoj sidadis la mastrino kun siaj servistinoj kaj ŝpinadis lanon kaj linon [6]; ĉiuj kortegaj sinjorinoj kun siaj servistinoj kaj kun la servistinoj de siaj servistinoj kaj ĉiuj kavaliroj kun siaj servistoj kaj kun la servistoj de siaj servistoj, kiuj ankaŭ havis servobubon, staris en ordo ĉirkaŭe [7].

diservoTEZ Vikipedio

REL Plenumado de religiaj ritoj: servi la diservonZ (observi la kultajn ritojn); tamen la pastroj sekrete faras diservojn por la resaniĝo de la faraono [8]; la pastroj, kunpreninte malgrandan kapelon de Amon, suriris la supron de la plej proksima altaĵo kaj diservis tie [9]; mi ankaŭ ĉeestis diservon de kriegantaj derviŝoj [10]; la Psalmaro estas fonto de multegaj frazoj eldirataj dum mesoj kaj aliaj diservoj [11].

priservi

(tr)
1.
(iun) Liveri al kliento laborojn, servojn ofertatajn de publika entrepreno (restoracio ktp): Fermi restoraciojn, kafejojn, rifuzi priservi eksterlandanojn ... [12]; Tamen ili priservis nur la tablon de Demetrio [13].
2.
(ion) Prizorgi ion laŭ mendo, devo aŭ kontrakto: La glacirompiloj levas pezajn ŝarĝojn de la marfundo, priservas marajn petrolkampojn kaj borstaciojn ... [14]; Ĉu mi ne estas tiel same bona kiel la granda besto, kiu ĉiam estas priservata, striglata, vartata kaj ricevas bonan manĝadon kaj drinkadon? [15].

memserva, mempriserva

Kie oni mem sin priservas: mem(pri)serva restoracio; en koridoroj de ĉiuj etaĝoj ekzistas mempriserva ebleco por akiri kafon, teon kaj aliajn trinkaĵojn [16]; memservejo (mempriserva magazeno)PIV.

militservo, milita servado[17]TEZ Vikipedio

MIL Servado, kiun plenumas soldato: kvankam Nikolao Petroviĉ tute ne posedis famon de kuraĝulo kaj eĉ estis nomata timulo, oni destinis lin, kiel filon de generalo, por la milita servado, same kiel lian fraton Paŭlon [18]; ĉar lia farto iom malfortigita de la malsano, ne ebligis la reprenon de militservo tiel lacegiga kiel tiu de l’ Afrika militado, li skribis al sia regimentestro kaj petis de li daŭrigon de sia libertempo [19]; ĉar li pro subtendevo al patrino estis liberigita de militservo, li volas almenaŭ iom ripari sian mankon tiurilate [20].
Rim.: Tia servado povas esti profesia, aŭ portempa, por milita trejnado aŭ por defendi sian landon.

militservi

MIL Esti plenumanto de militservo: eniris la restoracion grupo da soldatoj, eble ok aŭ naŭ, junaj viroj, kiuj militservis, videble [21]; mi mem estis juna kaj militservis Mary.

sekretservo, sekreta servoTEZ Vikipedio

POL Spionoficejo, kiu ĉiurimede kolektas informojn pri aliaj regnoj, eventuale eksterleĝe agas en ili, defendas la propran regnon kontraŭ fremdaj sekretaj servoj, terorismo kaj similaj: la israela sekretservo estas konata kiel unu el la plej efikaj en la mondo [22].

sin enservigi

Komenci daŭran servadon, ekofici por iu funkcio: li mem, kiel li diris, intencas enservigi sin sur ŝipo, al tio estas direktitaj ĉiuj liaj deziroj [23].

tradukoj

anglaj

~i: serve; ~ilo: server; sekret~o, : secret service.

belorusaj

~i: служыць; ~o: служба; ~ado: служэньне, служба; ~ilo: сэрвэр; ~isto: слуга; ~istino: служанка; di~o: багаслужба, імша; mem~a, : з самаабслугоўваньнем.

ĉeĥaj

~i: poskytovat službu, sloužit; ~o: služba; ~ado: sloužení, služba; ~ema: koplezantní, laskavý, ochotný, úslužný; ~ilo: server; ~isto: sluha, služebník; ~istaro: služebnictvo, čeleď, čeládka; di~o: bohoslužba, pobožnost; milit~i: sloužit na vojně.

francaj

~i: servir; ~o: service; ~ado: service; ~ema: complaisant, serviable; ~ilo: serveur; ~isto: serviteur, domestique; ~istaro: domesticité; ~istino: servante; di~o: culte, office religieux; mem~a, : en libre-service; milit~o, : service militaire, carrière des armes, métier militaire, service des armes; milit~i: faire son service militaire, être sous les drapeaux; sekret~o, : services secrets; sin en~igi: entrer en service. mem~ejo: libre-service.

germanaj

~i: dienen; ~o: Dienst; ~ado: Bedienen; ~ilo: Server; ~isto: Diener; ~istino: Dienerin, Bedienstete, Bedienung (weiblich); pri~i: bedienen; mem~a, : Selbstbedienungs-.

hispanaj

~i: servir; ~o: servicio.

hungaraj

~i: szolgál; ~o: szolgálat; ~ado: szolgálat; ~ema: szolgálatkész; ~ilo: szerver, kiszolgáló; ~isto: szolga; ~istino: szolgálólány; di~o: istentisztelet; mem~a, : önkiszolgáló. sinjoroj sin batas, ~antoj vundojn ricevas: urak vesznek össze, jobbágy haját tépik; al du sinjoroj samtempe oni ~i ne povas: nem lehet két úrnak szolgálni; akvo kaj pano ~as al sano: nincs egészségesebb ital a kenyérnél, ital a víznél; ~o postulas re~on: minden szolgálatnak fizetség a bére; mem~ejo: önkiszolgáló bolt.

italaj

~i: servire; ~o: servizio; ~ado: servizio (prestare servizio); ~ema: servile; ~ilo: server; ~isto: servo; ~istino: serva; di~o: funzione religiosa; mem~a, : self service; milit~o, : servizio militare; milit~i: prestare servizio militare; sekret~o, : servizio segreto.

katalunaj

di~o: missa, ofici diví.

nederlandaj

~i: dienen; ~o: dienst; ~ilo: server; ~isto: dienstbode; di~o: eredienst; mem~a, : zelfbedienings-.

polaj

~ilo: serwer.

rusaj

~i: служить; ~o: служба; ~ado: служение, служба; ~ilo: сервер; ~isto: слуга; ~istino: служанка; di~o: богослужение; pri~i: обслужить, обслуживать; mem~a, : с самообслуживанием.

slovakaj

~i: prisluhovať, slúžiť; ~o: služba; ~ado: obsluha; ~ema: láskavý, ochotný, úslužný; ~ilo: server; ~isto: poskok, sluha, služobník; ~istaro: služobníctvo; di~o: konať bohoslužbu, pobožnosť; milit~i: slúžiť na vojne.

svedaj

di~o: gudstjänst.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Deklaracio de homarano, Nica Literatura Revuo, 1959:24
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 33:22.
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 19
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Abio
5. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, „Ĉio sur sian ĝustan lokon!“
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 4
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 20
10. Lanti: Leteroj el Turkio, Ĉe la turniĝantaj derviŝoj
11. B. Masala: Diskuto pri „Patro nia“, sce, 1996-03-19
12. LAST: Lakto-aktoMonato
13. La ŝtona urbo
14. Saliko: Krozi en glacioMonato
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Sterkskarabo
16. Dio Benu, n-ro 59 (2005:3).
17. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto, sub "servado"
18. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉap. 1
19. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, 1907
20. S. Engholm: Vivo vokas, 1946
21. Claude Piron: Gerda malaperis, ĉapitro 15a
22. C. Piron: Ĉu ni kunvenis vane?, 1982
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~ado: Mankas verkindiko en fonto.
~ema: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ilo: Mankas dua fontindiko.
~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
di~o: Mankas verkindiko en fonto.
mem~a, : Mankas verkindiko en fonto.


[^Revo] [serv.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.39 2016/07/14 20:10:28 ]