*-an/

I.

-an

Sufikso signifanta membron de:
1.
grupo, kiun la antaŭmetita radikalo indikas rekte (la radikalo indikas grupon): akademiano, komitatano, ŝtatano, familiano, partiano, policano, samklasano, estrarano; aŭ nerekte (la radikalo indikas arigan principon): amerikano, parizanino, kaŭkazano, stepano, montarano, urbano (iu el la loĝantaro de loko); kristanino, luterano, kalvinano (membro de konfesio iniciatita de la koncerna aŭtoro); movadano, samideanino (iu el la grupo difinita per komuna celo, konvinko); samtempano, samsortano, samgentanoj [1]; (iu el la grupo difinita per komuna cirkonstanco); ŝipano (kp ŝipestro), lernejano, kursano, baptanino (iu el la grupo difinita per kuna agado en tio aŭ per tio kion indikas la radikalo).
Rim. 1: Ofte, sed ne ĉiam kaj ne tute, la sufiksoj -an kaj -ist sinonimas (vd rim.2 sub -ist).
Rim. 2: Kelkajn vortojn, pruntitajn kun neesperanta radikfino -an la vortaroj tradicie listigas kiel esperantajn derivaĵojn: kapelano, sakristiano ktp. Tio estas pia memtrompo. [Sergio Pokrovskij]
2.
lando, kies radikalo havas landan signifon. La aldonita sufikso -an formas nomon de la landanoj, laŭ la sistemo „Lando-landano“: en la novaj landoj [...], ĉiuj ĝiaj loĝantoj uzas por si (per -an) la nomon de la lando[2]; Kanado-kanadano; Aŭstralio-aŭstraliano; Alĝerio-alĝeriano; Irlando-irlandano; Sud-Afriko - sud-afrikano; Pakistano-pakistanano. VD:landnomo
1. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 47, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 291
france:
-ien, -and, -ais, -ol, -ois, -in, -ain, -ard, -en, -an, -ant, -ier, -iste
germane:
1. -aner, -er
ide:
-an
taje:
แสดงความเป็นสมาชิก 2. แสดงความเป็นชาว
volapuke:
-an
II.
Samsignifa radiko:

ano

Membro: ano de la Berlina Grupo; anoj de la katolika Eklezio [3]; granda diferenco disde la aliaj ekspedicioj, kiuj traktis la ŝerpojn nur kiel anojn de servista klaso [4].
angle:
member
beloruse:
член, чалец, удзельнік
ĉeĥe:
člen, příslušník
france:
membre
germane:
Mitglied, Anhänger
greke:
μέλος
hebree:
חבר
hispane:
partidario, miembro (de un grupo)
ide:
membro
japane:
会員 [かいいん]
katalune:
membre, soci
pole:
członek, adept
ruse:
член
slovake:
člen, príslušník, stúpenec
taje:
สมาชิก
ukraine:
член

ani

Esti ano, membri: ŝi […] anis al la bando, kiel speco de morala kaj jura konsilisto, avertante ĝis kie ni povis iri sen transpasi la limojn [5]; estis rekonebla nur ke li anis en la popola milico, ĉar estis brakbendo sur lia mantelo [6].
5. J. Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 1978
6. G. Grass, trad. W. Kirschstein: el: Mia Jarcento, La Ondo de Esperanto, 1999:11 (61)
beloruse:
удзельнічаць, быць чальцом, быць сябрам
france:
être membre

*anaro [7]

Grupo, societo: ne mortos jam nia bravega anaro, ĝin jam ne timigos la vento [8]; la mondo vidas en mi ĉiam la naturan reprezentanton de la anaro esperantista [9]; ĉiu vera religiulo, humanisto aŭ framasono, kiu el la anaro de la parolantoj kaj revantoj transiras al la anaro de la efektivigantoj, fariĝas per tio „homarano“ [10].
7. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, an'ar'
8. L. L. Zamenhof: La Vojo
9. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro 1909
10. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
angle:
membership
beloruse:
група, грамада, зьвяз
ĉeĥe:
posádka, stádo, členstvo
france:
groupe, collectif
germane:
Gruppe, Verein
hebree:
קבוצה
hispane:
grupo, sociedad
ide:
grupo, societo
japane:
集団 [しゅうだん], サークル [さーくる], 会 [かい]
katalune:
grup, col·lectiu, associació
pole:
ekipa, zespół
rumane:
echipament, ansamblu
slovake:
členstvo
taje:
กลุ่ม, องค์กร
ukraine:
група, колектив

aniĝi

Aliĝi al grupo, societo, organizaĵo: aniĝi al la kongreso; Hari aniĝas en la teamo de Kviditĉo. [11]; Petro Baka aniĝas al loka grupo kiu apartenas al la landa Esperanto-asocio [12].
angle:
join
beloruse:
уступіць (у грамаду, партыю і да г.п.)
ĉine:
入伍 [rùwǔ], 加入 [jiārù]
france:
adhérer
germane:
Mitglied werden, eintreten
hebree:
להצטרף
hispane:
adherirse, ir en grupo
japane:
入会する [にゅうかいする]
katalune:
adherir-se, afiliar-se
pole:
zrzeszać się, zgłaszać się
ruse:
вступить (в общество, партию), влиться (в коллектив)
ukraine:
приєднатися, вступити в спілку, організацію, увійти, влитися в колектив

administraj notoj