tradukoj: ca cs de en es fr hu pl pt ru sk

suprem/o

supremo  

MATPIV1
(de subaro A de orda aro (E,≤)) La minimumo de la aro de ĝiaj superaj baroj; alidire: la plej malgranda supera baro; simb. sup A: se ĝi ekzistas, la supremo de A povas ne aparteni al A; ĉiu reela subaro kun superaj baroj akceptas reelan supremon, sed tio ne veras en la aro de racionalaj nombroj. ANT:infimo.
Rim.: Kelkaj preferas la pli skemisman „supera limo“ kiel en [1].

limesosupremo  

MAT
a)
[2] (de subaro el reeloj) Ĝia plej granda akumuliĝa punkto. ANT:limesinfimo.
b)
[3] (de reela funkcio, ĉe punkto a de ties fonto-aro) La supremo de la aro de punktoj, adheraj al f ĉe a; simb. lim supxa f(x). ANT:limesinfimo.

tradukoj

anglaj

~o: least upper bound; limeso~o: upper limit, superior limit.

ĉeĥaj

~o: nadvláda, supremace, svrchovanost; limeso~o: horní limita.

francaj

~o: borne supérieure; limeso~o: limite supérieure.

germanaj

~o: Supremum, obere Grenze; limeso~o: oberer Limes, limes superior.

hispanaj

~o: límite superior.

hungaraj

~o: szuprémum; limeso~o: limesz szuperior.

katalunaj

~o: suprem (mat.); limeso~o: límit superior.

polaj

~o: kres górny; limeso~o: granica górna, limes superior.

portugalaj

~o: supremo.

rusaj

~o: супремум, точная верхняя грань; limeso~o: верхний предел.

slovakaj

~o: nadvláda, zvrchovanosť; limeso~o: horná limita.

fontoj

1. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §252
2. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §255
3. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, „limesa supremo“

~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
limeso~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | suprem.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.26 2015/07/04 08:37:44