tradukoj: be bg ca cs de en es fa fr he hu id it la nl no pl pt ru sk sv

*dent/o PV

*dentoTEZ Vikipedio

1.TEZ
ANA Elstara osteto, en la buŝo de homoj kaj bestoj, kiu servas por mordi kaj maĉi la nutraĵon: la dentoj de leono estas akraj [1]; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj [2]; kunfrapi la dentojn [3]; (figure) montri la dentojn (minaci); nuksoj venis, kiam dentoj elfalis PrV (malfrua) la dento de l' tempo formordis la piramidojn.
2.
(figure) Elstara pinto aŭ tranĉaĵo ĉe la rando aŭ la supraĵo de objekto: dento de kombilo, rado, segilo, muro, roko, monto, folio.

denta Vikipedio

1.TEZ
Rilata al dento: FON denta konsonanto; ANA denta emajlo.
2.
Denthava: denta rado.

dentaroTEZ Vikipedio

ANA Tuto de la dentoj: li havas falsan dentaron.

dentegoTEZ Vikipedio

ZOO Longa dento, kiu eliras el la buŝo de tiaj bestoj, kiaj elefantoj, aproj.

dentigi, dentiTEZ

(tr)
Dentoforme tranĉi aŭ aranĝi la randon de io: dentita rado, muro, falbalo, folio; la pintoj de la montaro segildentis la horizonton. VD:breĉeti, festoni

dentingoTEZ

ANA Kavaĵeto en la makzela osto, entenanta la radikon de dento.

dentisto, dentkuracisto Vikipedio

MED Kuracisto de dentoj: en la kampo de la dentkuracado la dentisto estas la ĝenerala kuracisto [4].

denta konsonanto PMEGTEZ Vikipedio

FON
Konsonanto artikulaciata ĉe la dentoj:
a)
lang-denta konsonanto
b)
(malofte) lip-denta konsonanto

Rim.: Ambaŭ subsencoj estas egale logikaj, sed en la efektiva uzo multaj lingvistoj kaprice rezervas la terminon al lang-denta konsonanto. [Sergio Pokrovskij]

lang-denta konsonantoTEZ

FON
Konsonanto artikulaciata per alproksimigo de la antaŭa parto de la lango al la karno tuj malantaŭ la supraj dentoj, aŭ al la supraj dentoj mem: la angla duliteraĵo th signas la senvoĉan lang-dentan konsonanton [θ] en thing, kaj la voĉan lang-dentan konsonanton [ð] en this; en Esperanto la literoj t, d, n signas lang-dentajn konsonantojn.

Rim. 1: Reale estas granda variado pri la artikulacia loko. En multaj lingvoj la artikulacio fakte okazas ĉe la gingiva kresto aŭ ĉe la buŝaj alveoloj. En IFA „subponto“ markas artikulacion strikte dentan (kiel en [s̪, t̪, n̪, l̪]); kaj duobla substreko indikas artikulacion alveolan (kiel en [s͇, t͇, n͇, l͇]). Tamen en Esperanto tiu diferenco ne gravas, la koncernaj variantoj estas alofonoj de la fonemoj, signataj per la koncernaj literoj; tial oni kutimas klasi la fonemojn /t/, /d/, /s/, /z/, /t͡s/ (c), /r/, /l/, /n/ kiel konsonantojn lang-dentajn. [Sergio Pokrovskij]
Rim. 2: Ankaŭ la formo de la langofino varias. En iuj lingvoj oni kutimas pintigi la langon (ofte tiel estas en la angla), kaj tiam en la lingvista ĵargono oni parolas pri „apeksaj dentaloj“; en aliaj lingvoj (la franca, la rusa) la lango estas plata, „lamena“ ― tiam la ĵargona termino estas „lamena dentalo“. En kelkaj lingvoj (ekz-e en la eŭska) tiu diferenco kontrastigas fonemojn, sed en Esperanto ĝi estas ignorata. Tial anstataŭ la tro specifaj epitetoj „apeksa“, „lamena“ por Esperanto pli konvenas la pli ĝenerala organindiko „langa“: „lang-denta konsonanto“. [Sergio Pokrovskij]

bludento Vikipedio

KOMP Malfermita normo de mallongdistanca konekto sendrata: konekti kapaŭskultilojn per bludento; ricevi dosierojn per bludento [5].
Rim.: La nomo de la teĥnologio estas omaĝo al la mezepoka reĝo Haraldo la Bludentulo de Danlando (Harald Blåtand Gormsen).

kojnodento, kojna dentoTEZ

ANA Iu el la mezaj, pintaj dentoj (inter tranĉaj kaj muelaj), kiuj ŝiras nutraĵon. SIN:kanino

laktodentoTEZ Vikipedio

ANA Dento de infano, kiu ŝanĝiĝas en la 6a jaro al daŭra dento, tio estas al tielnomata saĝodento.

mueldento, muela dentoTEZ

ANA Iu el la malantaŭaj, plataj dentoj kiuj dispremas nutraĵon; molaro.

saĝodentoTEZ

ANA Dento kiu elkreskas post laktodento, en iom matura, relative spertoplena aĝo.

sendentuloTEZ

(arkaismo)
ZOO Terbesto sen dentoj aŭ kun malmutaj dentoj, ano de ordo de mamuloj (Edentata): se oni konsideras la du mamulajn ordojn kiuj estas plej malnormalaj je siaj haŭtaj kovraĵoj, tio estas, Cetacoj (balenoj) kaj Sendentuloj (dazipoj, manisoj, ktp.) ... ĉi tiuj estas tiel same la plej malnormalaj je siaj dentaroj [6].
Rim.: La ordo sendentuloj ne plu validas. Plimulto de ĝiaj anoj ― krom maniso kaj orikteropo ― estas nun klasigita en la ordo kromartikuloj. [ĵv]

tranĉodento, tranĉa dentoTEZ Vikipedio

ANA Iu el la antaŭaj dentoj, kiuj distranĉas nutraĵon; incizivo.

tridentoTEZ Vikipedio

Forko kun tri dentoj.

dentopikilo, dentpikiloTEZ Vikipedio

Rigida spliteto por purigi inter la dentoj.

dentostangoTEZ

Stango provizita je dentoj2, por kroĉi.

tradukoj

anglaj

~o 1.: tooth; ~o 2.: tooth; ~a 1.: dental; ~ego: tusk, tush; ~ingo: tooth socket; ~isto, : dentist; ~a konsonanto : dental; lang-~a konsonanto: coronal dental; blu~o: Bluetooth; kojno~o, : eyetooth (p. p. dento de la supra makzelo), stomach tooth (p. p. dento de la malsupra makzelo); tranĉo~o, : incisor; tri~o: trident; ~opikilo, : toothpick.

belorusaj

~o 1.: зуб; ~o 2.: зубец; ~a 1.: зубны; ~a 2.: зубасты, зубаты, зубчасты, зубчаты; ~ego: ікол, бівень; ~a konsonanto : зубны зычны; kojno~o, : ікол; lakto~o: малочны зуб; tranĉo~o, : разец (зуб); tri~o: трызубец; ~opikilo, : зубачыстка, калыпок; ~ostango: зубчатая рэйка. ~ita: зазубраны.

bulgaraj

~o: зъб; ~isto, : зъболекар; ~a konsonanto : зъбна съгласна; kojno~o, : кучешки зъб; lakto~o: млечен зъб; tri~o: тризъбец; ~opikilo, : клечка за зъби.

ĉeĥaj

~o: zub; ~a: zubatý; ~aro: chrup, ozubení, zoubkování; ~ego: kel; ~igi, : ozubit; ~ingo: lůžko zubu; ~isto, : zubní lékař; kojno~o, : špičák; lakto~o: mléčný zub; muel~o, : zub stolička; tri~o: trojzubec; ~ostango: ozubená tyč.

francaj

~o 1.: dent, crochet; ~o 2.: dent, encoche; ~a 1.: dental, dentaire; ~a 2.: denté; ~aro: denture, dentition; ~ego: défense; ~igi, : denteler; ~ingo: alvéole dentaire; ~isto, : dentiste; ~a konsonanto : dentale; blu~o: Bluetooth; kojno~o, : canine (dent); lakto~o: dent de lait; muel~o, : molaire (dent); saĝo~o: dent de sagesse; sen~ulo: édenté; tranĉo~o, : incisive (dent); tri~o: trident; ~opikilo, : cure-dent; ~ostango: crémaillère.

germanaj

~o: Zahn; ~a: Zahn-; ~aro: Gebiss; ~ego: Hauer, Stoßzahn; ~ingo: Kieferhöhle; ~isto, : Zahnarzt; ~a konsonanto : Dental, Zahnlaut; lang-~a konsonanto: Koronal-dentalalveolar; kojno~o, : Eckzahn; lakto~o: Milchzahn; saĝo~o: Weisheitszahn; tranĉo~o, : Schneidezahn; ~opikilo, : Zahnstocher; ~ostango: Zahnstange.

hebreaj

~o: שן; ~a 1.: דנטלי; ~a 2.: משונן; ~ego: ניב; ~ingo: מכתש השן; kojno~o, : ניב; muel~o, : טוחנת; tranĉo~o, : שן חותכת; tri~o: קלשון; ~opikilo, : קיסם שיניים; ~ostango: מוט הילוכים. ~a rado: ℷלℷל שיניים; ~ita: משונן.

hispanaj

~o: diente; ~a 1.: dental; ~a 2.: dentado; ~aro: dentadura; ~ego: colmillo; ~igi, : dentar; ~ingo: alvéolo dentario; ~isto, : dentista; ~a konsonanto : dental, consonante dental; kojno~o, : colmillo; lakto~o: diente de leche; muel~o, : muela, molar; saĝo~o: muela del juicio; tranĉo~o, : incisivo; tri~o: tridente; ~opikilo, : mondadientes. ~ita: dentado.

hungaraj

~o: fog; ~a 1.: fog-; ~a 2.: fogas, fogazott; ~aro: fogazat; ~ego: agyar; ~igi, : fogaz; ~ingo: fogüreg; ~a konsonanto : foghang, dentális; kojno~o, : szemfog; muel~o, : zápfog, őrlőfog; saĝo~o: bölcsességfog; tranĉo~o, : metszőfog; tri~o: háromágú szigony; ~opikilo, : fogvájó, fogpiszkáló; ~ostango: fogasrúd, fogasléc. ~ita: fogazott kerék.

indoneziaj

~o: gigi; ~isto, : dokter gigi; kojno~o, : gigi taring; lakto~o: gigi susu; muel~o, : gigi geraham; saĝo~o: gigi tetap; tranĉo~o, : gigi seri; ~opikilo, : tusuk gigi.

italaj

~o: dente; ~a 1.: dentale; ~a 2.: dentato; ~aro: dentatura; ~ego: zanna; ~igi, : dentellare, merlare; ~ingo: alveolo dentario; ~isto, : dentista; kojno~o, : canino (sost.); lakto~o: dente da latte; muel~o, : molare (sost.); saĝo~o: dente del giudizio; tranĉo~o, : incisivo (sost.); tri~o: tridente; ~opikilo, : stuzzicadenti; ~ostango: cremagliera.

katalunaj

~o 2.: sortint; ~o: dent; ~a 1.: dental; ~a 2.: dentat; ~aro: dentadura, dentat; ~ego: ullal; ~igi, : dentar (tr.); ~ingo: alvèol dental, odontobotri; ~isto, : dentista, odontòleg; blu~o: Bluetooth; kojno~o, : ullal, canina, clau; lakto~o: dent de llet, dent decídua; muel~o, : molar, queixal; tranĉo~o, : incisiu; tri~o: trident; ~opikilo, : escuradents, furgadents; ~ostango: cremallera. ~ita: dentat.

latina/sciencaj

sen~ulo : Edentata.

nederlandaj

~o 1.: tand; ~o 2.: tand; ~a 1.: tand-; ~a 2.: getand; ~aro: gebit; ~ego: slagtand; ~igi, : tanden; ~ingo: tandholte; kojno~o, : hoektand; muel~o, : kies, baktand, maaltand; saĝo~o: verstandskies, wijsheidstand; tranĉo~o, : snijtand; tri~o: drietand.

norvegaj

blu~o: Blåtann.

persaj

~a konsonanto : همخوان دندانی، صامت دندانی.

polaj

~o 1.: ząb; ~o: ząb; ~a 1.: zębny; ~a 2.: zębaty; ~aro: uzębienie; ~ego: kieł; ~ingo: dziąsło; ~isto, : dentysta, stomatolog; lang-~a konsonanto: spółgłoska przedniojęzykowo-zębowa; kojno~o, : kieł, ząb oczny (pot.); lakto~o: ząb mleczny; muel~o, : ząb trzonowy, trzonowiec (ząb); sen~ulo: szczerbak; tranĉo~o, : siekacz (ząb); tri~o: trójząb; ~opikilo, : wykałaczka. ~ita: ząbkować (materiał).

portugalaj

~o: dente; ~a konsonanto : dental, consoante dental.

rusaj

~o 1.: зуб; ~o 2.: зубец; ~a 1.: зубной; ~a 2.: зубастый, зубчатый; ~aro: зубы (в совокупности); ~ego: клык, бивень; ~igi, : зазубрить; ~isto, : зубной врач, дантист, стоматолог; ~a konsonanto : зубной согласный; lang-~a konsonanto: (передне)язычно-зубной согласный; kojno~o, : клык; lakto~o: молочный зуб; muel~o, : жевательный зуб; saĝo~o: зуб мудрости; tranĉo~o, : резец (зуб); tri~o: трезубец; ~opikilo, : зубочистка; ~ostango: зубчатая рейка. ~ita: зазубренный.

slovakaj

~o: zub; ~a: zubatý; ~aro: chrup; ~ego: kel, kel (sloní), zubisko; ~igi, : ozubiť; ~ingo: zubná jamka; ~isto, : zubný lekár; kojno~o, : špicák; lakto~o: mliečny zub; muel~o, : zub stolička; tri~o: trojzubec; ~ostango: ozubená tyč.

svedaj

blu~o: bluetooth, blåtand.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 7
2. La Nova Testamento, S. Mateo 8:12
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 112:10
4. Vikipedio, dentokuracado, 2010-07-05
5. K. Schmidt: Esperanto translation for gnome-user-share, [vidita en 2011]
6. Ĉarlz Darvin, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, ĉapitro 5a

~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~aro: Mankas dua fontindiko.
~aro: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ego: Mankas dua fontindiko.
~ego: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~igi, : Mankas dua fontindiko.
~igi, : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ingo: Mankas dua fontindiko.
~ingo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
lang-~a konsonanto: Mankas dua fontindiko.
lang-~a konsonanto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kojno~o, : Mankas dua fontindiko.
kojno~o, : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
lakto~o: Mankas dua fontindiko.
lakto~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
muel~o, : Mankas dua fontindiko.
muel~o, : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
saĝo~o: Mankas dua fontindiko.
saĝo~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
tranĉo~o, : Mankas dua fontindiko.
tranĉo~o, : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
tri~o: Mankas dua fontindiko.
tri~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~opikilo, : Mankas dua fontindiko.
~opikilo, : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ostango: Mankas dua fontindiko.
~ostango: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


[^Revo] [dent.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.57 2015/07/04 08:37:32 ]