*grup/o

*grupo

1.
Aro da samspecaĵoj:
a)
Kunestantoj, uloj, kiujn io komuna kunigas: grupo de laboristoj [1]; grupo da personoj [2]; grupo de junaj elegantuloj [3]; grupo da infanoj kune ludantaj; jen grupo da profetoj iras al li renkonte [4]; aranĝu vin laŭ […] viaj grupoj [5]; dividita en grupojn [6]; el ĉiu oazo iris grupo post grupo de tiaj mizeruloj [7]; la taga grupo (vd skipo) de la laboristoj [kaj] la laboristoj de la nokta grupo [8]; grupo politika [9] (da deputitoj samopiniaj); etnografia grupo [10]; religia grupo [11]; grupeto [12]; kunvenis amikaro lia ĉe l' amata grupestro VivZam ; grupa egoismo [13]; marŝi pogrupe; ĉiuj sidiĝu laŭgrupe sur la verda herbo [14]; staru grupe [15]! SIN:kunularoSUB:bando, brigado, ensemblo, grego, hordo, karavano, kolektivo, partio, roto, taĉmento, teamo, skipo, svarmo, k.a.
b)
Objektoj kunestantaj aŭ servantaj por sama celo: grupo da pentraĵoj, da dokumentoj, da argumentoj; grupo de blankaj domoj [16]; la laŭenhave dividitaj grupoj da proverboj PrV ; grupo da aromaj laŭrarboj [17]; ili atingis grupon da salikoj, kiuj kreskis ĉe la rando de la arbaro [18]; sub soleca grupo de iaj arboj larĝbranĉaraj [19]. SUB:arĥipelago, kategorio, kolekto, menaĝerio, serio, ktp. VD:aranĝo, kombino
c)
FON Ofta sinsekvo de sonoj: la grupoj „br“, „kv“.
2.
BIO Specaro, genro3, tribo2: bambuo estas grupo de lignecaj plurjaraj ĉiamverdaj plantoj el la herba familio de Poaceae [20].
3.
MAT[21] Tia grupoido `(bb E,†)`, ke ĝia operacio `†` estas asocieca, ke ekzistas neŭtra elemento en `bb E`, kaj ke por ĉiu elemento en `bb E` ekzistas ĝia neŭtriganto: adicia grupo (komuteca grupo, kies operacio estas adicie signata) MatVort ; multiplika grupo (grupo, kies operacio estas multiplike signata); grupo estas monoido, kies ĉiuj elementoj estas neŭtrigeblaj. SUP:algebra strukturo;SUB: Specifaj grupoj: grupo de n-modulaj restoklasoj, alterna grupo, fundamenta grupo, galeza grupo, simetria grupo, kvocienta grupo; substrukturo: subgrupo; VD: Atributo de grupo: ordo 7.c; specifaj ecoj de grupo: abela, arĥimeda, cikla, komuteca, orda, simpla, topologia, transitiva.
afrikanse:
groep
albane:
grup
amhare:
ቡድን
angle:
group adicia ~o: additive group. multiplika ~o: multiplicative group.
arabe:
مجموعة
armene:
խումբ
azerbajĝane:
qrup
beloruse:
група, групоўка, гурт, суполка adicia ~o: адытыўная група. multiplika ~o: мультыплікатыўная група.
bengale:
গ্রুপ
birme:
အစု
ĉeĥe:
grupa, skupina
ĉine:
品类 [pǐnlèi], 結黨 [jiédǎng], 派 [pài], 夥 [huǒ], 小組 [xiǎozǔ], 組 [zǔ], 集团 [jítuán]
dane:
gruppe
estone:
rühm
eŭske:
taldea
filipine:
pangkat
france:
groupe adicia ~o: groupe additif. multiplika ~o: groupe multiplicatif.
galege:
grupo
germane:
Gruppe 1.a Schar adicia ~o: additive Gruppe. multiplika ~o: multiplikative Gruppe.
guĝarate:
જૂથ
haitie:
gwoup
haŭse:
tara
hinde:
समूह
hispane:
grupo, conjunto
hungare:
csoport 1.b csomó, rakás, halom 2. nem adicia ~o: additív csoport. multiplika ~o: multiplikatív csoport.
igbe:
otu
irlande:
grúpa
islande:
hópur
japane:
グループ
jave:
klompok
jide:
גרופּע
jorube:
ẹgbẹ
kanare:
ಗುಂಪು
kartvele:
ჯგუფი
kazaĥe:
топ
kimre:
grŵp
kirgize:
группа
kmere:
ក្រុម
koree:
그룹
kose:
iqela
kroate:
skupina
kurde:
kom
latve:
grupa
laŭe:
ກຸ່ມ
litove:
grupė
makedone:
група
malagase:
vondrona
malaje:
kumpulan
malajalame:
ഗ്രൂപ്പ്
malte:
grupp
maorie:
rōpū
marate:
गट
monge:
pab pawg neeg
mongole:
бүлэг
nederlande:
groep
nepale:
समूह
njanĝe:
gulu
okcidentfrise:
groep
panĝabe:
ਗਰੁੱਪ ਨੂੰ
paŝtue:
ډله
pole:
grupa 1.a grupa, zespół, drużyna (np. w harcerstwie), brygada, grono, gromada, czereda, zgraja, oligarchia, kasta, odłam, reprezentacja, sekta 1.b grupa, zespół 1.c grupa 2. grupa 3. grupa (struktura algebraiczna) adicia ~o: grupa addytywna. multiplika ~o: grupa multiplikatywna.
portugale:
grupo
ruande:
itsinda
ruse:
группа adicia ~o: аддитивная группа. multiplika ~o: мультипликативная группа.
samoe:
vasega
sinde:
گروپ
sinhale:
පිරිසක්
skotgaele:
buidheann
slovake:
družina, grupa, oddiel, skupina
slovene:
skupina
somale:
kooxda
ŝone:
boka
sote:
sehlopha
sunde:
kumpulan
svahile:
kundi
taĝike:
гурӯҳ
taje:
กลุ่ม
tamile:
குழு
tatare:
төркем
telugue:
సమూహం
tokipone:
kulupu
ukraine:
група
urdue:
گروپ
uzbeke:
guruh
vjetname:
nhóm
zulue:
iqoqo

grupaĉo, figrupo

Maltaŭga aŭ malŝatinda grupo; bando4: la viktimoj, ĝenerale, ne apartenas al la menciitaj figrupoj [22]; ni […] veturis al la oficejo de Scientologio […], Elvis eliris kaj diris „fi al tiuj uloj! nepre neniam mi aniĝos al tiu grupaĉo“ [23]; grupaĉoj konkurencantaj por kontrolo de la aŭtokomerco [24].
Rim.: La sufikso „aĉ-“ esprimas maltaŭgecon, do grupaĉo oni nomus interne malbone organizitan grupon, dum „fi-“ pli esprimas malmoralecon, do figrupo agas malmorale, dum ĝi interne povas esti tute bone organizita. Ĉe la du supraj ekzemploj pri „grupaĉo“ do verŝajne „figrupo“ estus la pli trafa esprimo.
beloruse:
банда, зграя
france:
bande (groupe)
germane:
Bande
hungare:
banda
japane:
徒党 [ととう], 一味 [ひとあじ]
nederlande:
bende
pole:
banda, szajka, gang, klika
ruse:
шайка, банда, клика, группировка (неодобр.)
ukraine:
зграя, банда, кліка

grupigi

Arigi en unu aŭ plurajn grupojn: la fotografisto grupigas la klientojn; oni grupigas la ekzamenitojn [25]; ili grupigas sin, kunparolas, kelkaj krias aŭ ridegas [26]; la belga, franca kaj brita armeoj retiriĝis sud-okcidenten kaj regrupigis sin malantaŭ la rivero [27]; grupigitaj po du kaj tri, kompareble kun […] la nigraj klavoj en klavaro [28]; la Plena Verkaro […] grupigas la zamenhofajn verkojn laŭ kategorioj [29]; la urbo […] estas grupigita en la unua kategorio de banlokoj [30]; la enloĝantoj ŝatis aligrupigi siajn domojn de tempo al tempo kaj nove loki stratojn kaj placojn [31]; la disgrupigo de samfamiliaj lingvoj vekas fortajn diskutojn inter fakuloj [32].
25. Hori Yasuo: Dikuloj maldikiĝu!, Monato, 2009/03, p. 20
26. Laure Patas d'Illiers: Kiel la aliaj, Monato, 2015/08, p. 34
27. Roland Rotsaert: Du novaj muzeoj en Belgio, Monato, 2015/03, p. 14
28. Fons Doomen, prezidanto de Klavar-Unuiĝo Nederlando: Klavarskribo, Monato, 2005/11, p. 6
29. Carlo Minnaja: Mi estas homo, Monato, 2007/05, p. 19
30. Julius Hauser: Varmaj vortoj por malvarmaj akvoj, Monato, 2012/10, p. 12
31. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Arĝenta Urbo Amarganto
32. Hèctor Alòs i Font: La turka: pli granda, pli diversa familio, Monato, 2013/06, p. 22
angle:
group
beloruse:
групаваць, гуртаваць
ĉeĥe:
sdružit, sdružovat, seskupit
ĉine:
团体 [tuántǐ]
france:
grouper
germane:
gruppieren
hispane:
agrupar
hungare:
csoportosít
japane:
グループにする [ぐるーぷにする], まとめる
nederlande:
groeperen
pole:
grupować, segregować
ruse:
группировать
slovake:
zoskupiť
ukraine:
групувати

grupiĝi

Ariĝi en unu aŭ pluraj grupoj: la tero estis kovrita de konstruaĵoj, kiuj en kelkdeko da punktoj grupiĝis pli multenombre kaj formis urbetojn [33]; ĉirkaŭ vi komencas grupiĝi la plej grandaj sekretoj de la ŝtato [34]; grupiĝi en geometriajn figurojn [35]; la tuta cetera esperantistaro en plena harmonio forte grupiĝis ĉirkaŭ sia konstanta standardo [36]; regrupiĝo VivZam .
33. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIV
34. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVI
35. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII
36. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
angle:
group
beloruse:
групавацца, гуртавацца, зьбірацца разам
ĉine:
分組 [fēnzǔ]
germane:
sich gruppieren
japane:
グループになる [ぐるーぷになる], 集団になる [しゅうだんになる]
pole:
grupować się, zbierać się
ukraine:
групуватися, гуртуватися

duongrupo

MAT
Asocieca grupoido: naturaj nombroj [estas] duongrupo rilate al multipliko kaj adicio ‐ do duonringo [37]. SUB:monoido
angle:
semigroup
beloruse:
паўгрупа
ĉine:
半群 [bànqún]
france:
demi-groupe, semi-groupe
germane:
Halbgruppe
hungare:
félcsoport
pole:
półgrupa
ruse:
полугруппа

subgrupo

1.
Grupo ene de alia grupo: ene de subgrupo la diferencoj povas esti konsiderindaj: povas 60-jarulo balbuti, dum 80-jarulo povas flue diskuti [38]; la gaela (skota, irlanda kaj manksa) subgrupo apartenas al la tiel nomata „Q-kelta” kategorio, dum la kimra kaj la bretona apartenas al la „P-kelta” [39].
2.
MATMatVort (de grupo `(bb E,†)`) Tia grupo `(bb A,†_A)`, ke `bb A sub bb E` kaj `x †_A y = x † y` por ĉiuj `x, y in bb A`: nemalplena subaro estas subgrupo nur, se al ĝi apartenas rezultoj de la operacio inter kiu ajn unua elemento kaj neŭtriganto de kiu ajn dua; geometria simetria grupo […] estas subgrupo de la izometria grupo de la koncernita spaco [40].
38. Kees Ruig: Esplorego el Nimego, Monato, 2013/03, p. 24
39. Garvan Makaj (Garbhan MacAoidh): Malgravaj lingvoj gravas, Monato, 2013/11, p. 26
40. Vikipedio, Geometria simetria grupo
angle:
subgroup
beloruse:
падгрупа
ĉeĥe:
podskupina
ĉine:
亚型 [yàxíng]
france:
sous-groupe
germane:
Untergruppe
hispane:
subconjunto
hungare:
részcsoport
japane:
小グループ [しょうぐるーぷ]
nederlande:
ondergroep
pole:
podgrupa
ruse:
подгруппа
slovake:
podskupina

diskutgrupo

POL Homgrupo dediĉita al pripenso, priparolo, interŝanĝo de opinioj pri iu temo: la konferenco konsistis el dekoj da prelegoj kaj diskutgrupoj [41]; RET ekzistas diskutgrupoj, en kiuj eblas peti kaj interŝanĝi informojn kaj iĝas kutimo aperigi sian genealogion en retpaĝo [42]; RET la diskutgrupoj […] esperantlingvaj, forigitaj de Yahoo, reaperis frue la 20-an de decembro [43]. VD:forumo4
41. Marc Vanden Bempt: Perkomputila tradukado, Monato, 2000/07, p. 11
42. Roland Rotsaert: Genealogio, Monato, 2006/08, p. 33
43. -: La diskutlistoj ĉe Yahoo reaperis, libera folio, 2006-12-23
angle:
discussion group
beloruse:
дыскусійная група
ĉeĥe:
diskusní kroužek
ĉine:
研討會 [yántǎohuì]
france:
groupe de discussion
japane:
討論グループ [とうろんぐるーぷ], ディスカッション・グループ [ディスカッション・ぐるーぷ]
pole:
grupa dyskusyjna
slovake:
diskusný krúžok
ukraine:
дискусійна група

faktorgrupo

angle:
quotient group, factor group
beloruse:
фактар-група
ĉeĥe:
podílová grupa
hungare:
faktorcsoport
pole:
grupa ilorazowa
ruse:
фактор-группа
slovake:
podielová grupa

laborgrupo

POL Homgrupo komisiita pri difinita taskaro aŭ celo: li iniciatis laborgrupon kun reprezentantoj de sciencaj institutoj [45]; laborgrupo de la Eŭropa Parlamento alvokis la Eŭropan Komisionon listigi tabakfumon […] kiel kancerigan [46]; kunordiga laborgrupo [47]; en 2000 laborgrupo malfermis pacmuzeon [48]; la restarigo de la laborgrupo de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj estas taŭga paŝo en la […] strategio kiun UEA entreprenu [49]. VD:komisiono, studgrupo
45. Roland Rotsaert: Universala Retlingvo, Monato, 2000/04, p. 26
46. Marko Naoki Lins: Ĉu senfuma Eŭropo?, Monato, 2005/04, p. 13
47. last: Starto al eŭro, Monato, 2013/06, p. 13
48. Roland Rotsaert: Du novaj muzeoj en Belgio, Monato, 2015/03, p. 14
49. -: UEA restarigas laborgrupon ĉe UN, libera folio, 2009-11-05
angle:
work group, working group
beloruse:
працоўная група
ĉeĥe:
pracovní parta, pracovní supina
ĉine:
工作小組 [gōngzuòxiǎozǔ]
france:
groupe de travail
japane:
作業班 [さぎょうはん], 作業部会 [さぎょうぶかい], 分科会 [ぶんかかい]
pole:
grupa robocza
slovake:
pracovná skupina
ukraine:
робоча група

muzikgrupo

MUZ Kunludantaj muzikantoj profesiaj aŭ amatoraj: en koncertsalono okazis koncerto de eŭropaj ĥoroj kaj muzikgrupoj [50]; um alilandaj povas vendi nur en loka merkato, germanaj muzikgrupoj povas vendi al la tuta mondo [51]; la nuntempe eble plej populara muzikgrupo de Esperantujo aperigis sian trian albumon: „ĉiamen plu“ [52]; la muzikgrupo Kajto […] prezentos koncerton dum la 3a Novjara Renkontiĝo [53].
50. Ivo Durwael: Bukedo de popolarto, Monato, 2003/07, p. 24
51. Thierry Salomon: La mondolingvo, Monato, 2003/09, p. 25
52. Rogier Huurman: Longe atendita, ne perdita, Monato, 2014/06, p. 25
53. L. Wunsch-Rolshoven: Kajto ĉe la 3a Novjara Renkontiĝo de EsperantoLand, soc.culture.esperanto, 2004-09-06
angle:
music group, band
beloruse:
гурт (музычны), група (музычная), ансамбль (музычны)
ĉine:
音乐组合 [yīnyuèzǔhé], 流行乐团 [liúxínglètuán]
france:
formation musical, groupe musical
germane:
Musikgruppe, Band
hungare:
zenei együttes
japane:
音楽グループ [おんがくぐるーぷ], バンド [ばんど]
pole:
grupa muzyczna, zespół muzyczny

premgrupo

POL Homgrupo kun komuna celo, provanta influi aŭtoritatojn aŭ publikan opinion favore al sia afero: mondaj financaj premgrupoj [54]; premgrupoj subtenantaj la reformojn [55]; pro kreskanta antisemitismo en Eŭropo pluraj judaj premgrupoj malfermis reprezentejojn en Bruselo [56]; granda premgrupo en Irlando, la tiel nomata Forumo, postulas, ke la irlandgaela […] estu akceptita kiel laborlingvo de la unio [57]. VD:reprezentanto
54. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
55. D. E. Rogers: Ekonomia miraklo aŭ malsano?, Monato, 1997/02, p. 14
56. Marko Naoki Lins: Judaj premgrupoj en Bruselo, Monato, 2004/06, p. 14
57. Garbhan MacAoidh: Babele babili, Monato, 2004/09, p. 19
angle:
lobby
beloruse:
лобі
ĉeĥe:
nátlaková skupina
france:
groupe de pression, lobby
hungare:
érdekcsoport, lobby
japane:
圧力団体 [あつりょくだんたい]
pole:
grupa nacisku
ruse:
группа давления, лобби
slovake:
nátlaková skupina
ukraine:
група тиску/натиску

riskogrupo

MED Homgrupo, en kiu la ŝancoj por iu malsano pli altas ol en la cetera socio: riskogrupoj estas diabetuloj, personoj pli aĝaj ol 60 jaroj kaj personoj kun malbona trasangado [58]; inter la riskogrupoj de hepatito B oni kalkulas la sangoricevantojn [59].
58. Vikipedio, Ungomikozo
59. V. Lemelev: Virusaj hepatitoj, Monato, 2003/01, p. 18
angle:
risk group
beloruse:
група рызыкі
ĉine:
高風險集 [gāofēngxiǎnjí], 高風險族 [gāofēngxiǎnzú]
france:
groupe à risque
germane:
Risikogruppe
hungare:
rizikócsoport
pole:
grupa ryzyka
ruse:
группа риска

sangogrupo

FIZL Iu el la diversaj bioĥemiaj sangospecoj, precipe tiuj, kiuj karakterizas grupojn de homoj, inter kiuj transfuzo eblas: sangogrupoj A, B, AB, 0...: pri la mikso li eksciis en 1997, kiam lia „patrino” enhospitaliĝis kaj kontrolataj estis la sangogrupoj de ambaŭ [60]; en Japanujo […] babilado pri karakteroj laŭ sango-grupoj estas denove treege moda [61].
60. Hori Jasuo/pg: Sorto miksita, Monato, 2005/10, p. 16
61. Unyue: Klasĉambro de Unjo, 2008-09-16
angle:
blood type
beloruse:
група крыві
ĉeĥe:
krevní skupina
ĉine:
血型 [xiěxíng]
france:
groupe sanguin
japane:
血液型 [けつえきがた]
pole:
grupa krwi
slovake:
krvná skupina
ukraine:
група крові

studgrupo

POL Homgrupo dediĉita al studado kaj plej ofte raportado pri iu temo: volontuloj-kunlaborantoj de la universitata studgrupo pri minacataj lingvoj [62]; la teknika studgrupo de UEFA [63]; dum studgrupaj vesperoj ni dividos nin en malgrandaj grupoj laŭ diversaj temoj, ekzemple: gramatiko, la legado de „Marvirinstrato“ kaj kvizoj [64]. VD:komisiono, laborgrupo
62. Hektor Alos i Font: Lingva bunto, Monato, 2004/09, p. 15
63. Evgeni Georgiev: Hispanio venkis, gastigantoj seniluziigis, Monato, 2008/10, p. 26
64. -: Kalendaro adresoj kaj aliaj informoj, [vidita en 2012]
angle:
study group
beloruse:
група па вывучэнню
ĉeĥe:
studijní skupina
ĉine:
研修课 [yánxiūkè], 研討課 [yántǎokè], 研究会 [yánjiūhuì], 研讨班 [yántǎobān]
france:
groupe d'étude
pole:
koło naukowe
slovake:
študijná skupina

vortgrupo

LIN Sinsekvo de vortoj, kiuj konsistigas gramatikan aŭ sencan tuton: „ankaŭ mi“ kaj „por la situacio“ estas vortgrupoj [65]; prepozicio […] staras antaŭ alia vorto aŭ vortgrupo [66].
65. P. Levy: Re: There is no Esperanto Dialect, soc.culture.esperanto, 2001-11-30
66. Vikipedio, Prepozicio
angle:
phrase
beloruse:
словазлучэньне
ĉine:
詞組 [cízǔ]
france:
groupe de mots, syntagme
germane:
Wortgruppe
hungare:
szócsoport, szintagma
japane:
語群 [ごぐん]
pole:
grupa słów, fraza
ruse:
словосочетание, синтагма

grupo de n-modulaj restoklasoj

MAT
(por entjero `n gt 1`) Kvocienta grupo de la adicia grupo de entjeroj per la subgrupo de `n`-obloj; alidire: aro de ĉiuj n-modulaj restoklasoj, provizita per la adicio `(p+n ZZ)+(q+n ZZ) = (p+q)+n ZZ`: la grupon de `n`-modulaj restoklasoj oni signas per `ZZ_n``ZZ / (n ZZ)`. VD:cikla.
angle:
residue class group
beloruse:
група рэштаў
ĉeĥe:
grupa třídy zbytků
france:
groupe des classes résiduelles
germane:
Restklassengruppe
hungare:
maradékosztályok csoportja
pole:
grupa reszt
ruse:
группа вычетов
slovake:
grupa triedy zostatkov

alterna grupo

MAT[67]
(de finia aro `bb E`) Subgrupo de ties simetria grupo, konsistanta el la paraj permutoj: la alternan grupon de `n`-elementa aro oni kutime signas per `A_n`; por `n >= 5` la alterna grupo `A_n` estas simpla.
angle:
alternating group
beloruse:
знаказьменная група
ĉeĥe:
alternující grupa
france:
groupe alterné
germane:
alternierende Gruppe
hungare:
alternáló csoport
pole:
grupa alternująca
ruse:
знакопеременная группа
slovake:
alternujúca grupa

fundamenta grupo

MAT
(de topologia spaco ĉe punkto `a`) Grupo de ĉiuj homotopecaj ekvivalento-klasoj de fermitaj vojoj, originantaj ĉe `a`, provizita per kunligo.
VD:homotopa.
angle:
fundamental group
beloruse:
фундамэнтальная група
france:
groupe fondamental, groupe de Poincaré
germane:
Fundamentalgruppe
hungare:
fundamentális csoport
pole:
grupa podstawowa, grupa fundamentalna
ruse:
фундаментальная группа, группа Пуанкаре

galeza grupo

MAT
a)
(de superkorpo `hat bb K` de korpo `bb K`) Grupo de ĉiuj aŭtomorfioj de `hat bb K`, kiuj lasas la elementojn de `bb K` senŝanĝaj: la galezan grupon de superkorpo `hat bb K` de `bb K` oni foje signas per `Gal(hat bb K / bb K)`.
b)
(de polinomo, aŭ algebra ekvacio) Galeza grupo 1.a de la radika korpo de la polinomo.
VD:Galezo.
angle:
Galois['s] group (of K' with respect to K, of an equation)
beloruse:
група Галюа, галезава група
ĉeĥe:
Galoisova grupa (mnohočlenu| algebraické rovnice)
france:
groupe de Galois (de K' sur K, d'une équation)
germane:
Galoissche Gruppe (von K' über K, einer Gleichung)
hungare:
Galois-csoport
pole:
grupa Galois
ruse:
группа Галуа (K' над K, уравнения)
slovake:
Galiosova grupa

kvocienta grupo

MATPIV2
(de grupo `bb G` rilate al invarianta subgrupo `bb H` de ĝi) La aro de ĉiuj flankaj klasoj de `bb G` rilate al `bb H`, provizita per la operacio `(a bb H)*(b bb H) = (a*b) bb H`; simb. `bb G / bb H`.
Rim.: Ni preferas tiun terminon al la sinonima, malpli travidebla faktorgrupo. Notindas, ke troviĝas ankaŭ „kvocientogrupo“ en [68].
angle:
quotient group, factor group
beloruse:
фактар-група
france:
groupe quotient
germane:
Quotientengruppe, Faktorgruppe
hungare:
faktorcsoport
pole:
grupa ilorazowa
ruse:
фактор-группа

simetria grupo

MAT[69]
(de finia aro `bb E`) Grupo, konsistanta el la aro de ĉiuj bijekcioj super `bb E`, provizita per la operacio kunligo; alidire: grupo de ĉiuj substituoj super `bb E`: la simetrian grupon de `n`-elementa aro oni kutime signas per `S_n`;
angle:
symmetrical group
beloruse:
сымэтрычная група
france:
groupe symétrique
germane:
symmetrische Gruppe
hungare:
szimmetrikus csoport
pole:
grupa symetryczna
ruse:
симметрическая группа

substantiva grupo

GRA
Vortgrupo kies ĉefvorto estas substantivo aŭ pronomo, kaj kiu rolas en frazo samkiel substantivo: {Ĉi tiu propozicio} entenas {du substantivajn grupojn}; En substantivaj grupoj kun adjektivo nur la adjektivo ricevas difinan finaĵon (t.e. la difinan artikolon) [70].
70. Bulgara, Lingvopedio
angle:
noun phrase, nominal (phrase)
beloruse:
іменная група
germane:
Substantivgruppe, Nominalgruppe, Nominalphrase
pole:
grupa rzeczownikowa
ruse:
именная группа

administraj notoj

pri fundamenta ~o:
    Fonto trovenda. [MB]
  
pri galeza ~o:
     Fonto trovenda. [MB]
  
duon~o: Mankas dua fontindiko.
faktor~o: Mankas dua fontindiko.
faktor~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o de n-modulaj restoklasoj: Mankas fontindiko.
~o de n-modulaj restoklasoj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
alterna ~o: Mankas dua fontindiko.
alterna ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
fundamenta ~o: Mankas fontindiko.
fundamenta ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
galeza ~o: Mankas fontindiko.
galeza ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kvocienta ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
simetria ~o: Mankas dua fontindiko.
simetria ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
substantiva ~o: Mankas dua fontindiko.