tradukoj: cs de en es fr hu nl pl pt ru sk

*interes/i

*interesi

(tr)
1.
Tenadi ies atenton, persistemon,
a)TEZ
vekante scivolemon, deziron pli detale koni: hodiaŭ [la problemo] interesas la publikon, morgaŭ ĝi povas esti indiferenta por ĝi Marta; kion (per kio) do povas min interesi tio, kio fariĝos al vi? Marta; la lingvistikaj demandoj interesas multajn esperantistojn VdE; ĉu la libro interesis vin?; meĥaniko tre interesas lin; elektu vi heroon taŭgan por nin interesi; interesi infanon pri matematiko, per rakontoj; oratoro, kiu scias interesi siajn aŭskultantojn; ni laŭte kantadas Esperantajn kantojn kaj per ĉi tio interesas la publikon;
b)TEZ
pro graveco, pro kapablo alporti utilon (materian aŭ moralan) aŭ malutilon: ni facile forgesas, kio nin ne interesas PrV; en la afero, kiu nun vin interesas, mi mem persone ne estas kompetenta juĝanto Marta; per kio tiu afero povas vin interesi?; neniel ĝi min interesas; la nova leĝo interesas multajn industriojn, ĉiujn komercistojn; tiu eltrovo interesas la sciencon; tio interesas vian reputacion, vian sanon; la teksto estos disdonata al la interesatoj; VD:gravi, koncerni
c)
(arkaismo) vekante bonfareman senton: mi ekkonis antaŭ nelonge iun malriĉan virinon, kiu min tre interesas Marta; tiu malriĉa familio interesas multajn personojn PV.
2.
(iu) Doni financan profiton en iu afero: interesi iun en komerca, industria societo; interesita oficisto.

interesoTEZ Vikipedio

1.
Eco de tio, kio
a)TEZ
interesas 1.a: tiu libro havas grandan, neniun intereson;
b)TEZ
interesas 1.b: tio estas sen intereso por mia decido; [demando], kiu povas havi intereson por la homaranoj [1]; [lingvo,] en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj [2]; ĉu plu vivi, aŭ ĉu morti tuj ? kio estas preferinda, kiam la vivo perdis ĉian intereson ? [3].
2.TEZ
Sento de tiu, kiu estas
a)TEZ
interesata 1.a: la leganto trovos fortan intereson pri tiu romano; renkonti grandan intereson; li sukcesis ligi la intereson de la lernantoj;
b)TEZ
interesata 1.b: la tuta esperantistaro havas grandan intereson pri la oficiala enkonduko de ĝia lingvo en lernejoj; la persona intereso tro ofte kondukas la homojnZ; ne ekzistas kareso sen intereso PrV; al mi pli plaĉas, ke oni estas kompleza por mi el la pura koro kaj ne pro intereso [4];
c)TEZ
interesata 1.c: mia konsilo estas nur pro intereso al via sano; mi havas grandan intereson al, por tiu familio; tio vekis en mi intereson por la malliberulo [5];
SIN:interesiĝo
3.TEZ
Tio, kio interesas 1.b: la intereso de la mondo estas havi unu helpan lingvon, ne du aŭ tri; tion postulas la intereso de la aferoZ; ili devis batali por siaj subpremantoj kontraŭ la interesoj de sia propra nacio; en la intereso de la Aziaj popoloj; mi devas gardi miajn monajn kaj moralajn interesojn; servi la interesojn de sia klaso; tiaj proletoj estas ĉiam pretaj perfidi la interesojn de sia klaso [6]; pro konkurantaj interesoj ili troviĝadis en konstanta malpacoZ; la intermiksadon de la interesoj de lando kun la interesoj de tiu aŭ alia gento, lingvo aŭ religio mi rigardas kiel restaĵon de la tempoj barbaraj [7]; mi estas industriisto, devigata gardi miajn interesojn Marta; posedi grandajn interesojn en societo, entrepreno; tiu oficisto havas intereson en la profitoj; mi havas intereson zorgi pri la profitoj de la firmoZ; li defendas la interesojn de usona kapitalo; en via propra intereso (por via propra utilo) atentu tiun averton.

interesaTEZ

Interesanta: interesa romano; propono interesa por la industrio.

interesegiTEZ

(tr)
Pasie interesi.

interesigi

1.
Igi interesiĝi: interesigi la komercan ĉambron pri Esperanto PV; mi provis paroli al kelkaj ekslernantoj kaj eĉ salutis ilin per „Boŭnan tagon“ aŭ „Boŭnan vesperon“ por interesigi ilin, sed ŝajne ili jam estas tute kontraŭ Esperanto [8]; kiam vi sukcesas interesigi kaj kredigi iun pri la neceseco de Esperanto, ne diru, ke vi „konvinkigis“ lin [9].
Rim.: La sendiferenco disde "interesi 1" estas apenaŭ perceptebla, kio riskas sugesti, ke „interesi“ estas netransitiva. Eble tial ĉi tiu formo mankas en PIV.
2.
PV(malofte) Fari ion interesa.

interesiĝi, sin interesi

Iĝi interesata:
1.TEZ
la germanoj tre interesiĝas pri verkoj el sovetia vivo [10]; ni ĉiuj interesiĝas en tiu demando; interesiĝi pri libro, pri oratoro. VD:sekvi
2.TEZ
mi interesiĝas pri liZ.
3.TEZ
sin interesi en entrepreno; interesiĝi en la profitoj.

interesiĝoTEZ

Stato de iu interesata: li montris plej grandan interesiĝon pri miaj ideoj kaj tre varme min akceptis [11]; vigla diskutado post la raporto evidentigis profundan interesiĝon de la delegitoj koncerne la Esperantajn aferojn. SIN:intereso 2

neintereso, neinteresiĝoTEZ

Manko de intereso: pro la neinteresiĝo de la ceteraj estraranoj, Renato Corsetti mem prenis je si la respondecon plutrakti kun BKC [12]; li aŭdis voĉon, kiu malgraŭ lia neintereso allogis lian attenton [13].

pliinteresigiTEZ

Igi pli interesa: ni krome ludu almenaŭ unu stelon je poento, por pliinteresigi la ludon [14].

seninteresa, neinteresaTEZ

Senigita je intereso: Ken havas malgravan seninteresan oficon en la urba administrejo [15]; lia opinio estas tute seninteresa por mi. VD:indiferenta, malgrava, bagatela, banala. VD:gurdita.

seninteresiĝiTEZ

(malofte)
Perdi intereson, ne havi intereson: la rusa Registaro seninteresiĝas pri nia propagando, eĉ likvidas la poresperantajn organizojn [16]; oni do ne miru ke la plej multaj civitanoj de la membroŝtatoj seninteresiĝas [pri la konstitucia traktato] [17].

seninteresiĝoTEZ

(malofte)
Stato de iu seninteresinta. SIN:indiferentecoVD:senfervoreco, flegmo.

tradukoj

anglaj

~i: interest.

ĉeĥaj

~i: zajímat; ~o: interes; ~a: zajímavý; ~iĝi, : zajímat; sen~a, : bez zájmu, fádní.

francaj

~i: intéresser, brancher, plaire (à), concerner, importer (à), s'appliquer (à), se rapporter (à), relever (de), toucher (à); ~o: intérêt, utilité, profit, avantage, penchant, inclination, goût, sympathie, sollicitude, attention; ~a: intéressant; ~egi: passionner, captiver, fasciner; ~igi 1.: susciter l'intérêt, intéresser, faire s'intéresser; ~iĝi, : s'intéresser, ressentir de l'intérêt, prendre des intérêts, aimer; ~iĝo: intérêt, penchant, inclination, goût, sympathie, sollicitude, attention; ne~o, : désintérêt; pli~igi: rendre plus intéressant, intéresser (le jeu); sen~a, : inintéressant, sans intérêt, dénué d'intérêt, banal, commun, insignifiant, quelconque; sen~iĝi: se désintéresser; sen~iĝo: désintérêt, indifférence.

germanaj

~i a: interessieren; ~o: Interesse; ~a: interessant; ~iĝo: Interesse; ne~o, : Desinteresse; sen~a, : uninteressant; sen~iĝi: desinteressiert sein; sen~iĝo: Desinteresse.

hispanaj

~i: interesar; ~o: interés; ~a: interesante; ~egi: apasionar, cautivar, fascinar; ~iĝi, : interesarse; ne~o, : desinterés; sen~a, : vulgar (en el sentido de común), insulso, indiferente; sen~iĝi: desinteresarse.

hungaraj

~i: érdekli, érdekelt (vmiben); ~o: érdek, érdekelődés, érdekeltség; ~a: érdekes; ~egi: roppant érdekli; ~igi 1.: felkelti az érdeklődését; ~igi 2.: érdekessé tesz; ~iĝi, : érdeklődik; ~iĝo: érdeklődés; sen~a, : érdektelen.

nederlandaj

~i: interesseren; ~o: belang, belangstelling; ~a: interessant; ~egi: belang inboezemen; ~igi 1.: belangstelling wekken; ~igi 2.: interessant maken; ~iĝi, 1.: zich interesseren voor; ~iĝi, 2.: zich interesseren voor; ~iĝi, 3.: zich interesseren in; ~iĝo: interesse; sen~a, : onbelangrijk; sen~iĝo: onverschilligheid.

polaj

~i 1.: interesować, zaciekawiać, zajmować (przest.); ~i 2.: interesować; ~o 2.: zainteresowanie, zaciekawienie; ~o 3.: interes; ~a: interesujący, ciekawy, zajmujący; ~egi: pasjonować się, fascynować się; ~igi 1.: zainteresować (kogoś, czymś) , zaciekawiać (kogoś, czymś) ; ~igi 2.: uatrakcyjniać; ~iĝi, 1.: interesować się, być ciekawym (czegoś), zajmować się (przest.); ~iĝi, 2.: interesować się, być ciekawym (czegoś), zajmować się (przest.); ~iĝi, 3.: interesować się, zajmować się (przest.); ~iĝo: zainteresowanie, ciekawość, zaciekawienie; ne~o, : brak zainteresowanie; pli~igi: uatrakcyjniać; sen~a, : nieinteresujący, nieciekawy.

portugalaj

~i: interessar; ~o: interesse; ~a: interessante; ~iĝi, : interessar-se; ~iĝo: interesse; ne~o, : desinteresse; sen~a, : sem interesse ; sen~iĝi: desinteressar-se; sen~iĝo: desinteresse (subst.).

rusaj

~i: интересовать; ~o: интерес; ~a: интересный ; ~egi: захватывать (сильно интересовать) ; ~igi 1.: заинтересовать (кого-л. чем-л.) ; ~igi 2.: сделать интересным ; ~iĝi, : интересоваться; ~iĝo: заинтересованность; ne~o, : незаинтересованность; pli~igi: сделать более интересным; sen~a, : безынтересный; sen~iĝi: потерять интерес; sen~iĝo: незаинтересованность.

slovakaj

~i: pútať, zaujímať; ~o: interes; ~a: zaujímavý; ~iĝi, : pútať, zaujímať; sen~a, : nezainteresovaný.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Homaranismo,
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Deklaracio
3. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, Revenis amo, feliĉu ni!
4. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, 4
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kion rakontis la kvara muso
6. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Kio estas burĝo?
7. L. L. Zamenhof: Originala Verkaro, § III-6 (Homaranismo)
8. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, , C. Rossetti: Sonĝo teruras, sonĝo forkuras, leciono 7a
9. H. Seppik: La tuta Esperanto, http://www.esperanto.mv.ru/Seppik/lec10.html
10. V. Varankin: Metropoliteno, ĉap. 2
11. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 2
12. A. Grigorjevskij: Mi estis elektita hazarde, Libera Folio
13. Mme d'Aulnoy trad. D.J. Harlow: La flava gnomo, http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/ Noveloj/blua/flava_gnomo.html
14. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, http://www.esperanto.mv.ru/Kruko/kruko1.html
15. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, La vesperfuŝulo
16. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Je la lumo de la sperto
17. trad. V. Lutermano: Le Monde Diplomatique en Esperanto, 2004-03

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~egi: Mankas fontindiko.
~egi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~iĝi, : Mankas verkindiko en fonto.
~iĝo: Mankas dua fontindiko.
pli~igi: Mankas dua fontindiko.
sen~a, : Mankas dua fontindiko.
sen~iĝo: Mankas fontindiko.
sen~iĝo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


administraj notoj

pri ~o:
     Pro la reverkado mi devis grupigi la tradukojn hu, nl, de
     fine de la artikolo. La koncernatoj bv kontroli.
     [MB]
  
pri ~igi 2.:
      Mi dubas, cxu ~igi sola havas la montritan signifon.
      [MB]
    

[^Revo] [intere.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.24 2016/02/28 19:10:39 ]