tradukoj: cs de en es fr hu nl pl pt ru sk

*fid/i PV

*fidiTEZ

(x)
Plenkredi je la kapablo, servo, helpo de iu, aŭ je la efiko de io: ne maltrankviliĝu kaj fidu al mi, mi bone plenumos la komision; ne fidu fidelulon, fidu propran okulon PrV; plene fidi pri medikamento; li tro fidas al siaj fortoj, je sia saĝo; vian vorton mi fidas [1]; ne fidu heredon, fidu posedon (fidu havataĵon pli ol havotaĵon) PrV; fidigi (igi fidanta) iunZ. VD:konfidi, kredi

fidoTEZ Vikipedio

Sento de fidanto: la fido pri la sukceso; perdi la fidon al Dio; meti sian fidon sur iunZ; trompi la fidon de iuZ.

fidema, fidoplena

Kiu facile, plene fidas: ŝiaj mildaj, fidoplenaj okuloj sin turnas supren [2].

fidindaZTEZ

Inda je fido: fidinda persono, metodo, konsilo.

bonfido

Senartifika, tute fidinda sincereco.

malfidiTEZ

(x)
Tute ne fidi, suspekti.

malfido

Nekredo je la helpemo aŭ efikeco de io: malfidon kaŭzas nur la politikistoj, kaj ni, la popoloj pagas la aferon [3].

memfidoZTEZ Vikipedio

Fido je si mem, je sia saĝo, kapablo. VD:aroganteco, fiereco, malhumileco

nefidinda, malfidinda

Tia, ke ĝin oni ne fidu: kial serĉi en ReVo, se ĝi estas tiel malklara, nefidinda kaj amatoreca? [4]; la sistemo por akiri vizon por Kubano estas tre malrapida kaj malfidinda [5].

tradukoj

anglaj

~i: trust; ~o: faith, trust; ~ema, : trusting; ~inda: trustworthy; bon~o: good faith; mal~i: to mistrust; mal~o: mistrust; mem~o: self-confidence; ne~inda, : untrustworthy.

ĉeĥaj

~i: důvěřovat, spoléhat se; ~o: důvěra, přesvědčení, spoléhání, víra; ~inda: důvěryhodný, spolehlivý, věrohodný, věrohodný; bon~o: bona fides, dobrá víra, důvěra, poctivý úmysl; mal~i: podezřívat; mal~o: nedůvěra, podezření; mem~o: sebedůvěra, sebevědomí; ne~inda, : nespolehlivý.

francaj

~i: avoir foi (en), avoir confiance (en, dans), faire confiance (à), compter (sur), se confier (en), se fier (à), s'en rapporter (à), s'en remettre (à), se reposer (sur); ~o: confiance, foi; ~ema, : confiant; ~inda: digne de confiance, fiable, recommandable, sérieux, sûr; mal~i: avoir de la défiance (pour), douter (de), se défier (de), se garder (de), se méfier (de); mal~o: défiance, méfiance; mem~o: assurance, confiance en soi; ne~inda, : douteux, peu fiable. ~igi: mettre en confiance.

germanaj

~i: trauen, vertrauen; ~o: Vertrauen; ~inda: vertrauenswürdig; mal~i: misstrauen; mem~o: Selbstvertrauen.

hispanaj

~i: confiar, tener fe; ~o: confianza, fe; ~inda: confiable; bon~o: buena fe; mal~i: desconfiar; mem~o: fe en sí mismo.

hungaraj

~i: bízik, bizakodik; ~o: bizalom, bizakodás, hit; ~inda: megbízható; mal~i: bizalmatlan, bizalmatlankodik; mem~o: önbizalom;. ~igi: bizakodóvá tesz.

nederlandaj

~i: vertrouwen op; ~o: vertrouwen; ~inda: vertrouwenswaardig; mal~i: wantrouwen; mem~o: zelfvertrouwen.

polaj

~i: ufać (komuś), wierzyć (komuś); mem~o: pewność siebie.

portugalaj

~i: crer, confiar, fiar-se, contar com.

rusaj

~i: полагаться (на кого-л...), доверять; ~o: доверие; ~inda: надёжный; mal~i: не доверять, питать недоверие; mem~o: самоуверенность, самонадеянность.

slovakaj

~i: dôverovať, spoľahnúť sa; ~o: dôvera; ~inda: dôveryhodný, spoľahlivý; bon~o: poctivý úmysel; mal~i: nedôverovať, podozrievať; mal~o: nedôvera, podozrenie; mem~o: sebadôvera; ne~inda, : nespoľahlivý.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 119:114
2. B. Němcová, trad. V. Tobek kaj K. Procházka: Avineto, [sen dato]
3. M'hammed: Ekster Esperantio mi spertas rasismon, en: Vivprotokoloj, 2009
4. B. Pabst: Kial ReVo?, 2008-05-09
5. S. Brewer: Renkontu min en Sankta Luiso, [2009]

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~inda: Mankas verkindiko en fonto.
bon~o: Mankas dua fontindiko.
bon~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~i: Mankas dua fontindiko.
mal~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mem~o: Mankas verkindiko en fonto.


administraj notoj

pri bon~o:
  Tiu derivaĵo estas paŭsaĵo de la franca „bonne foi“. Ŝajnas, ke
  oni nun preferas diri „lojaleco“, „sincereco“ ks. PIV1 konservis nur
  „bona~e“ kun fakindiko JUR, kaj verŝajne temas pri ŝerceto pro
  la hazarda koincido inter la Esperanta kaj latina esprimoj.
  [MB]

[^Revo] [fid.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.26 2015/12/01 06:10:18 ]