2liberal/a Homaranismo

liberala

1.
POL Favora al libero kaj toleremo en sociaj, politikaj, religiaj aferoj: liberalaj partioj, doktrinoj, opinioj, institucioj; liberala spirito; serĉadi pseŭdo-liberalajn kompromisojn inter la plimulto kaj la malplimulto [1]; liberaluloj malbenitaj [2]! la multjare regantaj liberaldemokratoj perdis kaj suferas splitiĝon [3]; la ekonomia liberaligo ebligis revigligi la ekonomion de la lando [4].
2.
(evitinde) (p.p. antikvan profesion, vd libera profesio, rim.) Liberula.
1. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
2. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
3. Stefan Maul: Alarmsignalo el Italio, Monato, 1993/08, p. 5
4. Maryvonne kaj Bruno Robineau: Laŭ ritmo de la rizejoj, Monato, 2000/02, p. 18
angle:
1. liberal
beloruse:
лібэральны
ĉeĥe:
liberální, snášenlivý, svobodomyslný, trpělivý
ĉine:
大方地 [dàfāngde], 愛自由 [àizìyóu], 爱自由 [àizìyóu]
france:
libéral
germane:
liberal
hispane:
liberal
hungare:
1. szabadelvű, liberális
indonezie:
liberal
japane:
寛大な [かんだいな], 偏見のない [へんけんのない], リベラルな [りべらるな], 自由主義の [じゆうしゅぎの]
nederlande:
liberaal
perse:
1. آزادی‌خواه، لیبرال
pole:
liberalny, wolnomyślny, wyzwolony, postępowy
portugale:
liberal
rumane:
liberal
ruse:
либеральный
slovake:
liberálny, slobodomyseľný
ukraine:
ліберальний

liberalismo

1.
POL Politiko celanta permesemon rilate al la individuoj kaj forigon de privilegioj: liberalisma socio [5].
2.
EKON Ekonomika doktrino malaprobanta ŝtatismon kaj favoranta memregantan liberan merkaton kaj konkuradon: liberalisma ideologio [6]; oni proklamos vin malamiko de la nura valora nuna kapitalisma liberalismo [7]. ANT:protektismo
angle:
liberalism
beloruse:
лібэралізм
ĉine:
自由主义 [zìyóuzhǔyì], 自由主義 [zìyóuzhǔyì]
france:
libéralisme
germane:
Liberalismus
hungare:
szabadelvűség, liberalizmus
indonezie:
liberalisme
japane:
自由主義 [じゆうしゅぎ], 自由経済主義 [じゆうけいざいしゅぎ]
nederlande:
liberalisme
perse:
1. آزادی‌خواهی، لیبرالیسم 2. آزادی‌گرایی
pole:
liberalizm
portugale:
liberalismo
rumane:
liberalism
ruse:
либерализм
ukraine:
лібералізм

novliberalismo

EKONPOL Ekonomika doktrino favora al libera interregna komercado tutmonda: la laboristpartiaj gvidantoj glitis kun surpriza facileco al la novliberalismo, bazita sur la ideo laŭ kiu la merkata libereco garantias la individuan liberecon [8]; rigora nov-liberalismo: ĝi privatigis la ĉefajn ŝtatajn entreprenojn – […], draste faciligis la maldungon de laboristoj kaj la disvastigon de portempaj laborkontraktoj [9].
8. Z. Sternhell: Ĉe la lito de mortanto..., [vidita en 2014]
9. Monato, Hektor Alos I Font: Amarega venko, 2004
beloruse:
нэалібэралізм
france:
néolibéralisme
germane:
Neoliberalismus
indonezie:
neoliberalisme
japane:
新自由主義 [しんじゆうしゅぎ]
pole:
neoliberalizm
rumane:
neoliberalism

administraj notoj