*kred/i PV

*kredi  

(x)
1.  
Serioze kaj firme opinii, esti certa, havi firman konvinkon, ke iu aserto estas vera: mi kredas, ke ĉiuj popoloj estas egalaj [1]; kiu eĉ malmulte konatiĝis kun lingvo arta kaj havas sufiĉe da kuraĝo por kredi tion, kion li vidas kaj ne kun fermitaj okuloj ripetadi fremdajn frazojn, tiu povas veni nur al unu konkludo […] [2]; vi ja kredas, ke Dio estas unu; vi faras bone; la demonoj ankaŭ kredas kaj tremas [3]; oni kredas, kion oni esperas.
Rim.: Ĉar multaj okcidentanoj konfuzas „kredi“ kaj „supozi“ (vidu kredi2), la PIV-oj malkonvene aldonas plurfoje en la koncerna artikolo: „ne postulante pruvon“, kaj prezentas kredon kiel nepre blindan kaj senpripensan. Tio ne estas konforma al la baza senco de la vorto, kredo povas esti intuicia, malracia kaj senpripensa — sed tute bone ĝi ankaŭ povas esti frukto de meditado aŭ konvinkado. La evangelia epizodo pri la apostolo Tomaso estas klara ekzemplo de malblinda kredo bazita sur palpebla pruvo: sed Tomaso […] ne ĉeestis kun ili, kiam Jesuo venis. La aliaj disĉiploj do diris al li: Ni vidis la Sinjoron. Sed li diris al ili: Se mi ne vidos en liaj manoj la truon de la najloj, kaj se mi ne metos mian fingron en la lokon de la najloj, kaj ne metos mian manon en lian flankon, mi tute ne kredos. […] Kaj Jesuo venis […] li diris al Tomaso: Etendu ĉi tien vian fingron kaj vidu miajn manojn […] Jesuo diris al li: Ĉar vi vidis min, vi kredas; feliĉaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredas. [4]. [S. Pokrovskij]
2.  
(evitinde) Opinii, pensi2, supozi: ĉu vi kredas ke mia patrino tion rifuzos [5]? oni kredas ĉion kompreni […] [6].
3.  
Opinii ke iu parolas sincere, diras veron, ke ricevita informo entenas veron: ne kredu ĝin, patro, ne kredu al li eĉ unu silabon [7]; [honestulo, homo], al kiu oni devas kredi laŭ lia vorto Marta ; se mi ne faras la farojn de mia Patro, ne kredu al mi [8]; ĉar alie, kiu en la estonteco ion kredus al ili [9]? (figure) sinjorino Anneto ne kredis al siaj propraj oreloj [10]; (figure) ne kredi al siaj propraj oreloj FK . VD:fidi, konfidi
4.  
Opinii ion reala aŭ realiĝonta, ke io efektive ekzistas aŭ ekzistos, ofte kun espero aŭ timo: en mia infaneco mi kredis je Dio kaj je senmorteco de l' animo VivZam ; kredi je la tutmonda varmiĝo, je la baldaŭa mondofino; kredi je la monda revolucio, je la Fina Venko; oni parolis pri tio, kiel pri ia dolĉa fantazio, sed neniu prenis ĝin serioze, neniu kredis pri ĝi [11]; kredi je ies senkulpeco, je la fideleco de iu; mi ne kredas je viaj riĉaĵoj; al promeso oni ne kredas ‐ kredu, kiu posedas Prv ; ne kredu al iluzioj [12]; ĉu vi kredas la potencon de la egiptaj dioj? (pli bone: … je la potenco …) [13]; kredi je la sonĝoj, je la antaŭsignoj, je la dancantaj tabloj, je la fantomoj.
1. L. L. Zamenhof: Dogmoj de Hilelismo, Ruslanda esperantisto, 1906:1
2. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉapitro 5a
3. La Nova Testamento, De Jakobo 19:2
4. La Nova Testamento, S. Johano 20:24–29
5. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo
6. John Collier, tr. Reto Rossetti: Sorĉita mono, Norda Prismo, 57:3
7. Ŝilero, tr. Zamenhof: La rabistoj, 1:1.
8. La Nova Testamento, Johano 10:37
9. Ŝilero, tr. Zamenhof: La rabistoj, 2:3.
10. V. Devjatnin: Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Arturo
11. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIII
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XX
angle:
believe
beloruse:
верыць
bulgare:
вярвам
ĉeĥe:
důvěřovat, věřit
france:
croire
germane:
1. glauben 3. vertrauen 4. glauben
hispane:
creer
hungare:
hisz, elhisz
nederlande:
1. geloven 3. vertrouwen 4. geloven
pole:
wierzyć
portugale:
crer
ruse:
верить
slovake:
uveriť, veriť

kredo  

1.
Akceptemo de tiu, kiu kredas3: kiu mensogis per unu vorto, ne trovos kredon ĝis la morto PrV .
2.  
Certeco pri efektiva realeco nuna aŭ iama de objektoj religiaj, teoriaj, fantaziaj ktp: perdi la kredon je Dio, je la Fina Venko; ĉio tio ĉi montras al mi, ke mia profunda kredo je l' homaro min ne trompis DL . SUB:konvinko
angle:
1. belief, trust, confidence 2. belief, faith
beloruse:
вера
bulgare:
вяра
ĉeĥe:
kréda, víra, věření
france:
confiance, croyance
germane:
Glaube
hispane:
creencia
hungare:
hit
nederlande:
geloof
pole:
wiara
ruse:
вера 2. верование
slovake:
presvedčenie, viera

kredanto

REL Homo, kiu kredas je religiaĵo: jenaj signoj sekvos la kredantojn: en mia nomo ili elpelos demonojn; ili parolos per lingvoj [14].
14. La Nova Testamento, S. Marko 16:17
angle:
believer
bulgare:
вярващ
ĉeĥe:
věřící (sub.)
france:
croyant (subst.)
hispane:
creyente
nederlande:
gelovige
pole:
wierny
ruse:
верующий (сущ.)
slovake:
veriaci

*kredebla [15]  

Kiun (prudente) eblas kredi: li rakontas aferon tute ne kredeblan DL ; kredebla kialo de la populareco de tiuj filmoj estas, ke […] multiĝas solecaj mortoj [16]; nun vi ja fariĝos io […] tio estas tre kredebla, [ja] vi faris pli ol ĉiuj aliaj [17]; kredebla kialo de la populareco de tiuj filmoj estas, ke […] multiĝas solecaj mortoj [18].
angle:
believable, credible, plausible
bulgare:
правдоподобен, вероятен
ĉeĥe:
uvěřitelný
france:
croyable, vraisemblable
nederlande:
waarschijnlijk (bn.), geloofwaardig (bn.)
pole:
prawdopodobny
ruse:
вероятный, правдоподобный
slovake:
uveriteľný

*kredeble  

Eble aŭ sufiĉe probable: la tablo staras malrekte kaj kredeble baldaŭ renversiĝos [19]; ili svingas per paperoj: kredeble ili vin volas vidi [20]. VD:certe, eble, probable, sendube, supozeble, verŝajne
angle:
believably
bulgare:
правдоподобно, вероятно
ĉeĥe:
asi, pravděpodobně
france:
plausiblement, vraisemblablement, sans doute
nederlande:
waarschijnlijk (bw.), geloofwaardig (bw.)
pole:
prawdopodobnie
ruse:
вероятно, правдоподобно
slovake:
azda, hádam, možno, snáď, vari

*kredema

Kredanta facile aŭ tro facile, ĝis eĉ naiveco: li estas tre kredema [21]; mi miras, ke vi povas esti tiel kredema Marta !
angle:
credulous
bulgare:
лековерен
ĉeĥe:
důvěřivý
france:
crédule, trop confiant
hispane:
crédulo, crédula
nederlande:
lichtgelovig
pole:
łatwowierny
ruse:
легковерный
slovake:
dôverčivý, ľahkoverný

kredigi

(tr)
1.
Fari, ke iu kredu: kiel mensoge kredigas niaj kontraŭuloj [22]; ili kredigis Jakobon pri la morto de Jozef; se miaj vortoj estas ne sufiĉe kredigaj DL .
2.  
Fari, ke io estu kredata: kredigi ion al iu. VD:persvadi
22. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
angle:
1. to induce to believe, to persuade, to convince 2. to make credible
bulgare:
уверявам
ĉeĥe:
přesvědčit
france:
faire croire (à)
germane:
einreden, weismachen, glauben machen
hispane:
hacer creer
hungare:
elhitet
nederlande:
doen geloven
pole:
przekonywać
ruse:
уверять
slovake:
nahovoriť, presvedčiť

*kredinda

Meritanta kredon pro siaj kvalitoj: li estas homo ne kredinda [23]; mi aŭdis tion ĉi de kredindaj personoj DL ; la aŭtoroj de tiaj leteroj penas por aspektigi ilin kredindaj per mencio de detalaj informoj aŭ de (falsa) fidinda fonto [24].
angle:
trustworthy
bulgare:
достоверен, надежден, заслужаващ доверие
ĉeĥe:
hodnověrný, spolehlivý, uvěřitelný, věrohodný
france:
crédible, digne de foi
hispane:
fidedigno
nederlande:
geloofwaardig
pole:
wiarygodny
ruse:
достоверный, надёжный, заслуживающий доверия
slovake:
hodnoverný, spoľahlivý, vierohodný

alikredanto

REL Homo, kiu malsame kredas, havas alian unuopan kredon, filozofion aŭ religion: ĝi estas preteco […] havi reciprokan estimon kaj respekton al alikredantoj [25].
25. -: Ekumeno, [vidita en 2014]
bulgare:
друговерец
ĉeĥe:
jinověrec
france:
personne d'une autre croyance
pole:
innowierca
slovake:
inoverec

malkredindigi  

Senkreditigi1: la „Inteligenta Projekto“ […] celas malkredindigi darvinismon [26].
angle:
discredit
beloruse:
дыскрэдытаваць
bulgare:
дискредитирам
france:
discréditer
germane:
in Misskredit bringen, diskreditieren
hispane:
desacreditar
nederlande:
in discrediet brengen
pole:
dyskredytować
portugale:
desacreditar
ruse:
дискредитировать

miakrede  

Laŭ kredo de la parolanto: miakrede, sinjorino, malmulte da racio troviĝas en tio, sed, verdire, racio kaj amo ne tre kompanias nuntempe [27]. VD:miaopinie, miasupoze
27. W. Shakespeare, trad. K. Kalocsay: Somermeznokta Sonĝo, 1967

miskredulo, miskredanto  

Tiu, kiu ne kredas ĝuste laŭ ĝenerala opinio aŭ laŭ iu doktrino; herezulo: miskreduloj en la mister' de l' sankta triunuo [28]; la miskredantoj kaj la rifuzantoj de Niaj signoj estos loĝantoj de l' infero [29]. VD:malfidelulo2
28. I. Madách, trad. K. Kalocsay: La Tragedio de l' Homo, 1965
29. trad. I. Chiussi: La Nobla Korano, 1970
france:
mécréant (subst.)
hispane:
disidente, hereje

*nekredebla  

Kiun oni ne kredas aŭ ne facile kredas, eksterordinara, malbanala: eĉ la plej nekredeblajn aferojn […] li tuj kredas [30]; li rakontas al mi historion tute nekredeblan [31].
30. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 41
31. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, 1974
angle:
unbelievable
bulgare:
невероятно
ĉeĥe:
neuvěřitelný
france:
incroyable, inouï
hispane:
increíble, extraordinario
pole:
niewiarygodny
slovake:
neuveriteľný

nekredeblaĵo

Okazo, afero, diro, kiun oni ne povas kredi: li trovis sin rigardanta en tutan ĉambron plenan je trezoro — nekredeblaĵo, oro kaj juveloj [32].
32. A. C. Clarke, [trad. D. Coffin?]: Rendevuo kun Rama, ĉapitro 1a, [2001]
france:
chose inouïe
pole:
bzdura (pot.)

nekredema  

Kiu ne facile kredas; skeptika: Urga kuntiris siaj blankajn brovojn kaj iom nekredeme murmuris[…] [33].
33. E. de Zilah: La Princo ĉe la Hunoj, 2011
angle:
skeptical, sceptical
beloruse:
скептычны
bulgare:
недоверчив, скептичен
ĉeĥe:
malověrný
france:
sceptique
germane:
skeptisch, zweiflerisch
hispane:
incrédulo
hungare:
szkeptikus, kételkedő
nederlande:
sceptisch
pole:
sceptyczny
ruse:
скептический, скептичный
slovake:
maloverný

nekredo  

Mensa stato de tiu, kiu ne kredas je io: la oficiala senreligieco miksas nekredon de dogmoj kun nepra nekredo je Dio VivZam ; la nekredantoj NT . VD:skeptiko
angle:
unbelief
bulgare:
неверие
france:
incroyance, scepticisme
germane:
Unglaube
hungare:
hitetlenség
nederlande:
ongeloof
pole:
niewiara
ruse:
неверие

liberkredo  

REL Mensa stato de tiu, kiu kredas je Dio, sed je neniu el la ekzistantaj revelaciaj religioj: mi devas […] oficiale nomi min „liberkreda“, ne identigante tamen la liberkredon speciale kun ateismo, sed rezervante al mia kredado plenan liberecon [34]; fondiĝo de tia komunumo inter liberkredanoj, kiuj ne trovis sian spiritkontentigon en preĝejoj ekzistantaj VivZam . VD:deismo, diismo, teismo
angle:
creedlessness
france:
déisme
germane:
Freigläubigkeit
nederlande:
vrijzinnigheid
ruse:
деизм

samkredanto  

REL Homo, kiu same kredas, havas saman unuopan kredon, filozofion aŭ religion: kredo: mi unuiĝas kun miaj amikoj, kun ĉiuj rusoj, kun ĉiuj samkredantoj [35]. VD:samkonfesanto, samreligiano
35. L. Tolstoj, trad. A. Ŝaparov: Unu animo en ĉiuj, 1912
angle:
fellow believer
france:
personne de même croyance
pole:
współwierny

administraj notoj

pri ~i 4.:
      Mi forigis el la ekz-listo la ekzemplon:
      (ekz)
        ĉar estas al vi permesite pro Kristo, ne sole ~i al li, sed
        ankaŭ suferi pro li
        (fnt NT Filipianoj 1:29 /fnt);
      (/ekz)
      ĉar ĝi estas nek lingve modela, nek klara (ĝiaj tradukoj varias
      kaj ene de la angla, kaj inter la aliaj lingvoj).
      [Sergio]