tradukoj: ca cs de en es fr hu nl pt ru sk vo

*pens/i PV

*pensi

(x)
1.TEZ
Formi, kunligi kaj volvi ideojn en la spirito: mi pensas, do mi ekzistas; li nur ripetas, kion aliaj pensis antaŭ ol li; ilia koro pensas pri perfortaĵoZ; ŝi pensas pri kampo kaj aĉetas ĝinZ; ŝerce dirite, cele pensite PrV; ŝi estis ĉiam silenta kaj enpensaZ.
2.TEZ
Opinii: mi pensas, ke ĝi estos konstruata pli ol tri jarojnZ; Volapük ne estis venkita de Esperanto, kiel multaj personoj pensas tute erareZ; mi kredeble ne povos veni, ĉar mi pensas, ke mi mem havos hodiaŭ gastojnZ; ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinonZ; kion vi pensas pri mia projektoB?

penso Vikipedio

1.TEZ
=pensado
2.TEZ
=pensaĵo

pensadoTEZ Vikipedio

Kapablo pensi: la penso estas preskaŭ neebla sen la lingvo.

pensaĵoTEZ Vikipedio

Tio, kion oni pensas: pensoj iras trans limoj sen pago nek timoZ; libere eldiri sian penson; la lingvo fiksas la disfluemajn pensojn.

pensema

Ema al pensado; videble pripensanta: Karlo estis tre pensema knabeto kaj jam havis siajn precizajn ideojn pri multaj aferoj [1].

pensisto, pensuloTEZ

Homo, kiu profunde pensas: akiri reputacion de granda pensulo.

pensiga

Liveranta temon por pensi, inspiranta pensaĵojn.

pensigiTEZ

(tr)
Inspiri, trudi, elvoki pensaĵon, ideon, supozon: tio pensigas nin pri la homo, kiu diris: „Ne aĉetu libron por Johano, ĉar li jam havas unu“ [2]; jam tre virineca, ĉar, dum ŝi mem ne pensis, ŝi pensigis la aliajn [3]; kaŝiteco povus pensigi, ke mi kaŝas min kontraŭ la batoj, aŭ ke mi hontas kaj timas konfesi publike miajn principojn [4]; li pensigis ilin, ke ili silentigis min, la ĉefmalamikon, por ĉiam [5]; tion ni faras por tio, ke la formo „okupis“ ne pensigu, ke mia okupiteco jam pasis [6].

antaŭpensi

(tr)
Pripensi antaŭ la ago: antaŭpensita krimo.

antaŭpripensi

(tr)
Anticipe pripensi: mi povas bone kompreni, ke la sanktaj viroj, konfuzite de tia terura okazintaĵo, ne zorge antaŭpripensis tian deziresprimon [7].

elpensiTEZ

(tr)
Krei per pensado ion novan: elpensi aparaton, artan lingvon; eĉ plej freneza imago ne povus elpensi ion similan; li pulvon ne elpensis PrV. VD:eltrovi, inventi, malkovri
Rim.: Krom tiuj aprobaj sencoj, „elpensi“ ankaŭ povas havi la sencon de fantazii (aproban aŭ mallaŭdan): deliranto aplikas propran logikon: tiun de raciecigo de fantazi[i]taj elpensoj [8]; oni ne volis kredi min kaj trudis al mi konfesi pri mensogo, dum por mi estis ne elpensaĵoj, sed simpla vero [9]; Roman' antikva, aĵ' klasika, || Elstare dika, dika, dika ‐ || Sen elpensaĵo romantika, || Nur kun edifo kaj prudent'. [10].

enpensiĝiTEZ

Esti absorbita en penso: ĉiu timas enpensiĝi serioze eĉ unu minuton pri la mokata ideoZ. VD:mediti

liberpensuloTEZ Vikipedio

=ateismano religie li estis liberpensulo, sed en la fino de sia vivo li aliĝis al la tutmonda Bahai-movado [11].

prempensoTEZ

=obsedo

pripensiTEZ

(tr)
Uzi siajn spiritajn fortojn pri aparta temo por atingi juĝon aŭ decidon; profundigi sian penson pri farota ago: pripensi respondonZ; ne pripensu malbonon kontraŭ via proksimuloZ; pripensu malrapide kaj agu decide PrV; tio postulas pripenson; nepripensita paroloZ; de senpripensa rekomendo venas ploro kaj plendo; PrV malserioza kaj senpripensa karaktero (frivola, vanta).

pripensindaTEZ

Kiun pripensi estas bone, profite: koncerne mia enua vivo, ĝi ne estis pripensinda [12]; jen kelkaj pripensindaj ideoj, kiujn mi proponas al diskuto de ĉiuj Lanti.
VD:interesa

revpensi

(ntr)
Akcepti agrablan iluzion kiel veron kaj premison: [tiaj frazoj] ne priskribas la realon, sed preskribas ĝin laŭ meĥanismo, kiun angloj nomas „wishful thinking“ ‐ revpensado [13].

senpripensaTEZ

Aganta aŭ okazanta sen pripenso, sen plano, facilanime: kiam finiĝos viaj senpripensaj fieksperimentoj? [14].

tradukoj

anglaj

~i: think; ~igi: suggest.

ĉeĥaj

~i: domnívat se, myslet, myslit, mínit, zamýšlet; ~o: myšlenka, nápad; ~ado: myšlení, přemýšlení; ~ema: přemýšlivý; ~isto, : mudrlant, přemýšlivý čl.; ~iga: nutící k zamyšlení; el~i: vymyslet; liber~ulo: volnomyšlenkář, čl. neuznávající dogmata; prem~o: vtíravá myšlenka; pri~i: promyslit, přemýšlet, rozvážit, usoudit, uvážit, zvážit; senpri~a: bezmyšlenkovitý, lehkovážný, nepředložený, nerozvážný, nerozvážný, ukvapený, zbrklý.

francaj

~i: penser; ~o: pensée; ~ado: pensée; ~aĵo: pensée; ~ema: réfléchi, pensif; ~isto, : penseur; ~iga: profond, qui donne à penser; ~igi: évoquer, faire penser; antaŭ~i: élaborer, préméditer; antaŭpri~i: réfléchir d'avance; el~i: inventer; en~iĝi: se concentrer, méditer, réfléchir; liber~ulo: libre-penseur (subst.); prem~o: obsession; pri~i: considérer, réfléchir; pri~inda: digne de considération; rev~i: s'illusionner, prendre ses désirs pour des réalités; senpri~a: écervelé, étourdi. li pulvon ne elpensis: il n'a pas inventé l'eau chaude; el~aĵo: invention; pri~o: réflexion; nepri~ita: irréfléchi; senpri~a: irréfléchi.

germanaj

~i: denken; ~ado: Denken; ~aĵo: Gedanke; ~isto, : Denker; ~iga: bedenkenswert, nachdenkenswert, zum Denken anregend; antaŭ~i: bedenken, durchdenken, vorher nachdenken; el~i: ausdenken, erfinden; en~iĝi: nachdenken, meditieren, in Gedanken versinken, in sich gehen; prem~o: Besessenheit, Obsession; pri~i: durchdenken, überlegen, überdenken, darüber nachdenken; rev~i: Wunschdenken. el~aĵo: Ausgedachtes, Erfindung; nepri~ita: unüberlegt, unbedacht.

hispanaj

~i 1.: pensar; ~i 2.: creer; ~ado: pensamiento; ~aĵo: idea, concepto; ~isto, : pensador; ~iga: profundo, que induce a reflexión; ~igi: hacer pensar; antaŭ~i: planear (hacer un plan); antaŭpri~i: reflexionar por adelantado; el~i: inventar, idear; en~iĝi: embobarse, abstraerse; liber~ulo: librepensador; prem~o: obsesión; pri~i: meditar, reflexionar; pri~inda: merecedor de atención; rev~i: soñar despierto. antaŭ~ita: preconcebido; rev~ado: pensamiento desiderativo (que expresa deseo).

hungaraj

~i 1.: gondol, gondolkodik, gondolkozik; ~i 2.: vél, vélekedik, tart ; ~ado: gondolkodás; ~aĵo: gondolat; ~isto, : gondolkodó; ~iga: elgondolkoztató; ~igi: meggondolkodtat, gondolkozásra késztet, sugall; antaŭ~i: előre elgondol, kitervel; antaŭpri~i: előre megfontol; el~i: kitalál, kigondol; en~iĝi: gondolataiba mélyed, elgondolkodik; liber~ulo: szabadgondolkodó; prem~o: rögeszme, kényszerképzet; pri~i: meggondol, megfontol; rev~i: ábrándozik, álmodozik. pri~o: meggondolás, megfontolás; nepri~ita: meggondolatlan; senpri~a: meggondolatlan.

katalunaj

~i 1.: pensar; ~i 2.: creure; ~ado: pensa, pensament; ~aĵo: idea, concepte; ~isto, : pensador; ~iga: profund, que indueix a reflexió; ~igi: fer pensar; antaŭ~i: planejar; antaŭpri~i: reflexionar per endavant; el~i: inventar, idear; en~iĝi: embadalir-se, abstreure's; liber~ulo: lliurepensador; prem~o: obsessió; pri~i: reflexionar, meditar, rumiar; pri~inda: mereixedor d'atenció; rev~i: somiar despert. antaŭ~ita: preconcebut; rev~ado: pensament desideratiu.

nederlandaj

~i: denken; ~ado: het denken; ~aĵo: gedachte; ~isto, : denker; ~iga: tot nadenken stemmend; antaŭ~i: tevoren bedenken; el~i: bedenken; en~iĝi: in gedachten verzinken; prem~o: obsessie; pri~i: overdenken. nepri~ita: onbedachtzaam.

portugalaj

~i 1.: pensar; ~aĵo: ideia; el~i: inventar. el~aĵo: invenção.

rusaj

~i 1.: мыслить; ~i 2.: думать; ~ado: мышление; ~aĵo: мысль; ~isto, : мыслитель; ~iga: наводящий на размышление, заставляющий задуматься; ~igi: внушить мысль, навести на мысль, надоумить, заставить думать; antaŭ~i: предумышлять, замыслить; el~i: выдумать; en~iĝi: задуматься; liber~ulo: свободомыслящий (сущ.); prem~o: навязчивая идея; pri~i: обдумать; rev~i: предаваться иллюзиям, строить иллюзии. el~aĵo: выдумка.

slovakaj

~i: domnievať sa, myslieť, zamýšľať; ~o: myšlienka; ~ado: myslenie; ~ema: premýšľavý; ~isto, : premýšľavý človek; ~iga: nútiaci k zamysleniu; el~i: vymyslieť; liber~ulo: voľnomyšlienkar; prem~o: vtieravá myšlienka; pri~i: premyslieť, rozmyslieť, uvážiť; senpri~a: nepremyslený, nerozmyslený, nerozvážny.

volapukaj

~i: tikön.

fontoj

1. E. Privat: Karlo, 1926
2. F. R. Banham: Recenza relativeco, Nica Literatura Revuo, 3:4
3. trad. A. Nurak: Memorindaj diroj, Nica Literatura Revuo, 4:4
4. Zamenhof: Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo, Nica Literatura Revuo, 4:6
5. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 16a
6. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 48a, Oficiala Gazeto, 1913, p. 293
7. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 10
8. J. Camacho: La liturgio de l' foiro, 1999
9. C. Piron: Intervjuo al Hokan Lundberg, 2007
10. A. Puŝkin, trad. M. Bronŝtejn: Graf' Nulin, [2000?]
11. Privat Edmond: Aventuroj de pioniro, ĉapitro 51a, p. 116a
12. D. Defo, trad. A. Krafft: Robinsono Kruso, 1908
13. J. Camacho: La liturgio de l' foiro, 1999
14. trad. P. Moĵaev: Ivan Vasiljeviĉ Ŝanĝas la Profesion, 2010

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ado: Mankas dua fontindiko.
~ado: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~aĵo: Mankas verkindiko en fonto.
~isto, : Mankas dua fontindiko.
~isto, : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~iga: Mankas dua fontindiko.
~iga: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
antaŭ~i: Mankas dua fontindiko.
antaŭ~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
en~iĝi: Mankas verkindiko en fonto.
prem~o: Mankas dua fontindiko.
prem~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
pri~i: Mankas verkindiko en fonto.


administraj notoj

pri rev~i:
    Mi ne klare komprenas la sencdiferencon disde "iluziigi sin".
    [MB]
  

[^Revo] [pens.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.29 2015/07/04 08:37:41 ]