tradukoj: be cs de en es fr hu nl pt ru sk

*trankvil/a

*trankvila

1.TEZ
Agitata de neniaj zorgoj; plene libera de ĉiu ajn spirita eksciteco; havanta firman certecon pri si mem kaj netimon antaŭ la estonto: estu trankvila, mia tuta ŝuldo estos pagita al vi baldaŭ [1]; vi estas trankvila pri via morgaŭa tagoZ; trankvila konscienco estas bona dormiloZ; lasu min trankvilaZ; ŝia voĉo havis sonon certecan kaj trankvilanZ; almenaŭ morton havos mi trankvilanZ; kiu vivas trankvile, vivas facile PrV; li respondis trankvile kaj sentime; ne sciante, ĉu la lingvo ne subite aliiĝos, ni ne povus trankvile laboriZ; ĉu mi trankvile tion ĉi toleruZ? paco ligu plej trankvile ambaŭ la popolojnZ. VD:paca
2.TEZ
(evitinde) =kvieta 1 trankvila domoB; akvo trankvila estas akvo danĝera (Kp. kvieta akvo ŝiras la bordojnB) PrV; en trankvila vetero ĉiu remas sen danĝero PrV; la trankvila stela nokto kaj trankvila senlima maroZ; en niaj kongresoj okazas ne ĉiam trankvilaj debatoj.

Rim.: Trankvila diferencas de kvieta per tio, ke ĝi koncernas la moralan, kaj kvieta la fizikan staton. Sed, ĉar la animstato ofte modifas la eksteran aspekton de la homo, kvieta povas ankaŭ havi iel moralan sencon kaj taŭgi por malforta aŭ detenata emocio, kiu ne aperas sur la vizaĝo. Inverse, oni povas metafore uzi trankvila pri objektoj. Tamen la derivitaj vortoj estas preskaŭ ĉiam uzataj laŭ la propra senco.

trankviloTEZ

1.TEZ
Trankvila animstato: Lia koro neniam ĝuos trankvilonB; se per ia bona faro al vi trankvilon povas mi alporti, paroluZ; la infanoj donas al la homoj momenton de forgeso kaj trankviloB; trovi trankvilon en la penso, ke...
2.TEZ
(evitinde) =kvieto 1 Sur la kamparo regis trankvilo.
SIN:trankvileco

trankvilecoTEZ

=trankvilo ŝi diris kun devigita trankvileco; vi mem ne farus kun anima trankvileco tielan maljustaĵonZ.

*trankviligi

(tr)
Igi iun aŭ ion trankvila 1: trankviligu la malpaciencajnB; trankviligu por momento vian mironZ; trankviligi la ĉagrenon de iu; mi rapidos nun trankviligi la amikojn, kiuj atendas sopiranteZ; donu al li trankviligajn konsilojn; la bona virino trankviligis sian soifon [2]; mi trankviligis kaj kvietigis mian animonZ.

trankviliĝiTEZ

(ntr)
Iĝi trankvila 1: la princo trankviliĝis subiteB; animo mia grade trankviliĝosZ; ankaŭ inter tiuj popoloj vi ne trankviliĝos kaj ne estos ripozo por via piedoZ; sufiĉe, trankviliĝu de l' batado, ho mia koroZ

maltrankvila

Sentanta moralan malkvieton kaj konsternan antaŭtimon: la du pastroj faris maltrankvilan movonB; maltrankvile demandi; ho mia kor', ne batu maltrankvileZ; maltrankvilo regis ĉe la loĝantaro.

maltrankviligiTEZ

(tr)
Igi maltrankvila: malbona antaŭsento virinon eble maltrankviligusZ; ne timu kaj ne maltrankviliĝuZ; vere tio min maltrankviligasZ.

tradukoj

anglaj

~a: tranquil.

belorusaj

~a: спакойны; ~o: спакой; ~igi: супакойваць; ~iĝi: супакойвацца; mal~a: беспакойлівы, неспакойны, трывожны; mal~igi: непакоіць.

ĉeĥaj

~a: klidný; ~a: klidný, tichý; ~o: klid; ~eco: klid, trankvilita; ~igi: konejšit, uklidňovat; mal~a: neklidný, nepokojný, vzrušený; mal~igi: rozrušit, zneklidnit.

francaj

~a: tranquille; ~o: tranquillité; ~igi: tranquilliser; ~iĝi: se calmer, se tranquilliser; mal~a: énervé, inquiet, perturbé; mal~igi: perturber, inquiéter, troubler.

germanaj

~a: ruhig; ~igi: beruhigen; mal~a: unruhig; mal~igi: beunruhigen.

hispanaj

~a: tranquilo; ~o: tranquilidad; ~eco: tranquilidad; ~igi: tranquilizar; ~iĝi: tranquilizarse; mal~a: intranquilo, inquieto; mal~igi: intranquilizar, inquietar.

hungaraj

~a: nyugodt; ~o: nyugalom; ~eco: nyugodtság; ~igi: nyugtat, megnyugtat; ~iĝi: megnyugszik; mal~a: nyugtalan, ideges; mal~igi: nyugtalanít, idegesít. lasu min ~a: hagyj nyugton; kiu vivas ~e, vivas facile: fő a nyugalom; akvo ~a estas akvo danĝera: lassú víz partot mos.

nederlandaj

~a: rustig; ~o: rust; ~igi: geruststellen, kalmeren; ~iĝi: bedaren; mal~a: ongerust, onrustig, zenuwachtig; mal~igi: ongerust maken.

portugalaj

lasu min ~a: tranqüilo.

rusaj

~a: спокойный; ~o: спокойствие, покой; ~eco: спокойствие; ~igi: успокаивать, успокоить; ~iĝi: успокаиваться, успокоиться; mal~a: беспокойный, неспокойный, тревожный; mal~igi: беспокоить.

slovakaj

~a: pokojný, tichý; ~o: kľud, pokoj; ~eco: kľud, pokoj; ~igi: ukľudniť, upokojiť, utíšiť; mal~a: nekľudný, nepokojný; mal~igi: znepokojiť.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 25
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 15

~a: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~eco: Mankas dua fontindiko.
~eco: Mankas verkindiko en fonto.
~igi: Mankas verkindiko en fonto.
~iĝi: Mankas verkindiko en fonto.
mal~a: Mankas verkindiko en fonto.
mal~igi: Mankas verkindiko en fonto.


[^Revo] [trankv.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.23 2016/01/16 14:10:19 ]