1frivol/a JED

frivola

1.
(io) Malserioza, bagatela, vanta: La demando ne estas frivola: la verkisto, kiu iam sentas tiajn internajn mallumojn, frontas kvazaŭ triopan dilemon [1]; Mi tuŝis temon gravan por mi, kvankam ĝi eble ŝajnas vere frivola al aliaj: mi sopiras refoje verki, kaj mi scias, ke tio ne okazos, ĝis la kaĝo malfermiĝos… [2]; ankoraŭ ne ekzistas, ekzemple, detektivromanoj aŭ streĉromanoj je arta nivelo […] esperantistoj tamen komencas konscii, ke oni vere bezonas ian tian relative frivolan literaturon Plumamikoj ; VD:bagatela, distra, leĝera2, neglektinda, venta
2.
(iu) Inklina al malseriozaj, vantaj aferoj: Ne estas mia koro frivola papili', / Ĉar oni amas firme en mia famili' [3]; «Carmen estas juna kaj ŝatas sin distri, sed mi ne kredas, ke ŝi kapablas fari abomenindaĵon; ŝi estas frivola, sed ŝi estas honesta» [4]. VD:facilanima
3.
(iu) Maldeca, malmodesta en konduto, iom obscena: frivola kaj ofte malkonvena konduto […] kaj preskaŭ cinika amindumado al ŝi de du viroj naŭzis ŝin Iŝtar ; mi prefere rezignas pri ilia scienco, ol […] suferi tiun frivolan senhonorigon de la homa animo VaK ; [tiuj] virinoj, kiuj faras tiun obscenan kaj senmoralan agadon sen ia ajn hontemo, ― la deckondutaj kaj bonmoraj sinjorinoj de mia patrio neniam povus fari similajn frivolaĵojn VaK ; du frivolaj junulinoj parolas pri siaj amaventuroj […]: – kial vi ne skribas taglibron? – ba! Pri la tago mi havas malmulte por raporti [5]; tion ŝi faras precipe por ĵaluzigi min kaj demonstri, kiel sopirata ŝi estas, jes ja, ŝia frivola sinteno kolerigas min SkandalJozef .
1. M. Boulton: Kelkaj pensoj pri literaturo kaj moralo, Nica Literatura Revuo, 1:6
2. Trevor Steele: Trevor Steele klarigas, La Ondo de Esperanto, №110 (2003:12).
3. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Konsolado
4. Maria Paz Zamora, tr. M. Boeren: La frivolulino, Belga esperantisto, №125 (1925:7), p. 111.
5. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Memorlibro
angle:
1frivolous
beloruse:
фрывольны, легкадумны
ĉeĥe:
lehkovážný, marnivý, nicotný, rozpustilý, uličnický
ĉine:
2. [tiāo], 慵 [yōng], 跅 [tuò]
france:
1frivole, futile, insignifiant, superficiel
germane:
1. nichtig, geringfügig 2. 1frivol, leichtsinnig, 1leichtfertig, bedenkenlos, locker 3. unanständig, unsittlich
hispane:
frívolo
hungare:
1. komolytalan, léha 2. könnyelmű, léha, frivol
japane:
軽はずみな [かるはずみな], 不まじめな [ふまじめな], くだらない, つまらない
katalune:
frívol
nederlande:
1. onbelangrijk 2. frivool, lichtzinnig
perse:
1. بی‌اهمیت، بیهوده 2. سطحی، سبک‌سر
pole:
frywolny, niepoważny, błahy, 1płochy
portugale:
1. frívolo, fútil, leviano 2. frívolo, fútil, leviano
ruse:
1. легковесный, развлекательный, пустяковый, поверхностный 2. 1фривольный, ветренный, легкомысленный, пустой (человек) 3. непристойный, безнравственный
slovake:
frivolný, necudný
ukraine:
легковажний, фривольний, пустий, порожній, вітрогонський

frivoleco

Karaktero, sinteno frivola: tia frivoleco tre ĉagrenis la reĝinon kiu, bona kaj akrevida, antaŭvidis, por sia filino, estontecon plenan je elreviĝoj kaj suferoj [6]; interesas min ja matĉo de piedpilko […] en la televido, okazas ke […] mi ne malgraŭvole rigardas kaj pasigas kvaronhoron nur por poste akuzi min pri frivoleco [7].
6. L. Faes-Janssens: La Mirinda Spegulo, Belga Esperantisto, 1927:7 (125), 87a
7. Yamasaki Seikô: Takasugi Sinsaku: Novjara klaĉo super konjako, Monato, 2000/02, p. 17
beloruse:
фрывольнасьць, легкадумнасьць
france:
frivolité, superficialité
germane:
Leichtfertigkeit, Frivolität
japane:
軽薄 [けいはく], 軽率 [けいそつ], 不まじめ [ふまじめ]
ruse:
легкомыслие, ветренность
ukraine:
фривольність, легковажність, вітрогонство

frivolulo

1.
Homo amuziĝema, facilmora kaj senprudenta: Kiel atendas juna frivolulo || Kun friponin' malĉasta rendevuon… [8];
2.
Homo supraĵa, malserioza, senmerita: Frivoluloj kaj maliculoj, nesciantoj kaj stultuloj ankaŭ povas korespondi inter si, de malproksime, de lando al lando [9].
8. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 15ª
9. Francisco Cândido Xavier, tr. Carlos de Almeida Wutke: En pli Granda Mondo, Riodeĵanejro, 1977. P. 32
france:
1. un écervelé 2. freluquet
ruse:
1. вертопрах, сорванец, ветреник 2. ничтожество (о человеке), пустое место (о человеке)

malfrivola

Serioza, teda kaj iom malmoderna: sian malfrivolan ĉapelon li portis en la mano, kaj sur lia bone razita vizaĝo vastis kolosaj okulvitroj en nigra korna muntumo [10]; Malnova oktaga horloĝo, solenaspekta kaj malfrivola, tiktakis seriozece en angulo [11]; Oni lokis min inter du malfrivolaj dromedaroj [12].
10. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 1ª
11. Ch. Dickens, tr. W. Auld: La postlasitaj aferoj de la Klubo Pikvika, Ĉap. 5ª.
12. Jean RIBILLARD: Preĝo de M’saud, La nica literatura revuo, 1:6
angle:
staid
ruse:
чопорный

administraj notoj