1fakt/o

fakto

Reala, nefikcia okazo, evento, fenomeno, pri kiu oni fidinde scias kaj kiun oni povas uzi kiel bazon por konkludo, rezonado aŭ pruvo: Esperanto vivas, tio estas fakto; esploro bazita sur la historiaj faktoj; la aŭtoro prezentas faktojn kaj nombrojn kaj komentas ilin; ne ekzistas terno sen nazo nek fakto sen bazo PrV ; oni devas kunigi unu fakton kun alia, por veni al konkludo [1]; stranga ŝajnis al ŝi la fakto, ke ŝi estas portata tra la aero alte super la maro [2]; rakontoj […] konformaj al la faktoj [3]; mi devas turni vian atenton al unu malgranda fakto [4]; la fakto de la morto [5]; la plej gravaj faktoj (eventoj) de la regado de Ramzes XII [6]; ni dume konstatas tiun fakton, […] ke la ekzistado mem de lingvo internacia estas tute ebla EE ; rigardu la faktojn, kiuj sur ĉiu paŝo sin trovas antaŭ via nazo EE ; okazis faktoj, kiuj maltrankviligis por iom da tempo la mondon esperantistan [7]; fakto, laŭ la komuna dirmaniero, estas fakto, kaj oni ne povas simple ĝin malatenti [8].
afrikanse:
Trouens
albane:
fakti
amhare:
እውነታው
angle:
fact
arabe:
حقيقة
armene:
փաստ
azerbajĝane:
fakt
beloruse:
факт
bengale:
আসলে
birme:
အချက်အလက်
bosne:
činjenica
ĉeĥe:
fakt, faktum, skutečnost
ĉine:
事实 [shìshí], 实际情况 [shíjìqíngkuàng], 实情 [shíqíng], 实事 [shíshì]
dane:
kendsgerning
estone:
tegelikult
eŭske:
izan
filipine:
katunayan
france:
fait
galege:
feito
germane:
Tatsache, Faktum, Fakt
guĝarate:
હકીકત
haitie:
reyalite
haŭse:
gaskiya
hinde:
तथ्य
hispane:
hecho
hungare:
tény
igbe:
N’eziokwu
indonezie:
fakta
irlande:
go deimhin
islande:
staðreynd
japane:
事実 [じじつ]
jave:
kasunyatan
jide:
פאַקט
jorube:
o daju
kanare:
ವಾಸ್ತವವಾಗಿ
kartvele:
ის ფაქტი,
katalune:
fet
kazaĥe:
факт
kimre:
ffaith
kirgize:
чындык
kmere:
ជាការពិត
koree:
사실
korsike:
difatti
kose:
inyaniso
kroate:
činjenica
kurde:
berçavî
latine:
eo
latve:
fakts
laŭe:
ຄວາມຈິງ
litove:
faktas
makedone:
Всушност
malagase:
raha ny marina
malaje:
fakta
malajalame:
വസ്തുത
malte:
fatt
maorie:
meka
marate:
खरं
monge:
qhov tseeb
mongole:
нь
nederlande:
feit
nepale:
वास्तवमा
njanĝe:
ndipotu
okcidentfrise:
feit
panĝabe:
ਅਸਲ ‘
paŝtue:
حقيقت
pole:
fakt
portugale:
fato, acontecimento, ocorrência
ruande:
ukuri
ruse:
факт
samoe:
mea moni
sinde:
حقيقت اها آهي ته
sinhale:
ඇත්ත
skotgaele:
gu dearbh
slovake:
skutočnosť
slovene:
dejstvo
somale:
xaqiiqda
ŝone:
chokwadi
sote:
ha e le hantle
sunde:
pakta
svahile:
ukweli
taĝike:
далели
taje:
ความเป็นจริง
tamile:
உண்மை
tatare:
факт
telugue:
నిజానికి
ukraine:
факт
urdue:
حقیقت یہ ہے
uzbeke:
dalil
vjetname:
thực tế
zulue:
empeleni

fakta

Reale, vere okazinta aŭ okazanta: estus tre malsaĝe […] de la komitato, se ĝi pro la problema estontaĵo rifuzus la faktan kaj en ĉiuj rilatoj finitan kaj elprovitan nunaĵon EE ; la diskriminacio estis ne formala […] sed fakta [9].
9. Sylvia Brylska: Ĉu reiri al naciaj radikoj?, Monato, 1993/08, p. 12
angle:
factual
beloruse:
фактычны
ĉeĥe:
faktický, faktový, opravdový, reálný, skutečný, skutkový
ĉine:
实质 [shízhí], 实 [shí]
france:
factuel, effectif
indonezie:
nyata
japane:
事実上の [じじつじょうの], 真実の [しんじつの]
katalune:
real, efectiu
pole:
faktyczny
slovake:
faktický, ozajstný, skutočný
ukraine:
фактичний

fakte

Se konsideri tion, kio okazis aŭ okazos; se paroli pli precize, pli ĝuste; por nenion kaŝi: li volis veni, sed, fakte, ne povis; en Bulonjo-sur-Maro fakte komenciĝas en pli granda mezuro la reciproka kompreniĝado kaj fratiĝado de la diverspopolaj membroj de la homaro [10]; estas tro longa historio, sed fakte tiel estis Fab3 ; lingvo arta fakte de longe jam ekzistas EE ; la decido de la kongreso restos simple malviva litero kaj fakte neniam atingos efektiviĝon EE ; fakte, multaj el tiuj mallarĝaj stratoj ne estas tre puraj [11]; mi perdis la forton pensi antaŭ multe da tempo: kiam mi estis juna, fakte [12].
Rim.: Sekvata de dupunkto, tiu adverbo signifas la saman kiel „jen la pruvo, konfirmo, pravigo“.
VD:ĉar, efektive, konfirme, nome, pruve
10. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
11. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, Ho, bela naskiĝurbo
12. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, La ulo, kiu ne plu pensas
angle:
actually, as a matter of fact, in fact
beloruse:
фактычна
ĉeĥe:
fakticky, skutečně
ĉine:
的是 [díshì]
france:
en fait
germane:
tatsächlich
hispane:
de hecho
hungare:
tényleg, valójában, ténylegesen
indonezie:
sebenarnya, sebetulnya, sesungguhnya
japane:
事実上 [じじつじょう], 実は [じつは]
katalune:
en realitat, de fet
nederlande:
feitelijk
pole:
faktycznie
ruse:
фактически
slovake:
naozaj, skutočne
ukraine:
фактично, справді

administraj notoj

pri ~e :
      Trovi ekz-on de tio, al kio aludas la rimarko. [MB]