*termin/o PV

*termino

LIN Vortoesprimo speciala al iu scienco, arto, metio, fako: tiaj instruitaj paroloj […] estas traplektitaj per […] misteraj por la amaso terminoj teĥnikaj EE ; proponi eĉ tute nekompreneblajn barbarajn terminojn [1]; multaj sciencaj terminoj […] estas neanalizeblaj [2]; eĉ saĝa kapo havos konsiderindan problemon kompreni la terminon „frazeologio“ baze de la duonvorto „fraz“ [3]; alklaki la substrekitajn terminojn por ekhavi eĉ pli da informoj, laŭ la tiel nomata hiperteksta sistemo [4].
1. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
2. M. Duc Goninaz: La Nova Plena Ilustrita Vortaro, Antaŭparolo, p. 26a
3. Pejno Simono: Plansprache und Phraseologie, Monato, 2000/06, p. 33
4. Paŭl Peeraerts: Ni levu la ĉapelon!, Monato, 1995/05, p. 16
afrikanse:
term
albane:
term
amhare:
ቃል
angle:
term, expression, name
arabe:
مصطلح
armene:
ժամկետ
azerbajĝane:
müddət
beloruse:
тэрмін (спэцыяльнае слова ці выраз)
bengale:
শব্দ
birme:
သက်တမ်း
bosne:
termin
ĉeĥe:
odborný název, odborný pojem, odborný výraz, terminus technicus, termín
dane:
sigt
estone:
mõiste
eŭske:
epe
filipine:
taning
france:
terme (linguistique)
galege:
prazo
germane:
Terminus, Fachausdruck
guĝarate:
શબ્દ
haitie:
tèm
haŭse:
kalmomin
hinde:
अवधि
hispane:
término
hungare:
szakszó, terminus
igbe:
okwu
irlande:
téarma
islande:
tíma
japane:
言葉 [ことば]
jide:
טערמין
jorube:
oro
kanare:
ಪದ
kartvele:
ვადა
katalune:
terme
kazaĥe:
мерзім
kimre:
dymor
kirgize:
мөөнөт
kmere:
រយៈពេល
koree:
용어
korsike:
termine
kose:
ikota
kroate:
pojam
kurde:
îfade
latve:
termins
laŭe:
ໃນໄລຍະ
litove:
terminas
makedone:
терминот
malagase:
teny
malaje:
jangka
malajalame:
കാലാവധി
malte:
tul
maorie:
wᗑ
marate:
मुदत
monge:
lub sij hawm
mongole:
цаг
nederlande:
term, vakterm
njanĝe:
akuti
okcidentfrise:
term
panĝabe:
ਦੀ ਮਿਆਦ
paŝtue:
اصطلاح
pole:
termin, hasło, pojęcie, słowo, nazwa
portugale:
termo
ruande:
ijambo
ruse:
термин
samoe:
vaitaimi e
sinde:
مدت
sinhale:
කාලීන
skotgaele:
ùine
slovake:
odborný názov, termín
slovene:
izraz
somale:
dheer
ŝone:
izwi
sote:
nako
sunde:
istilah
svahile:
mrefu
taĝike:
мӯҳлат
taje:
ระยะ
tamile:
கால
tatare:
термин
telugue:
పదం
ukraine:
термін
urdue:
اصطلاح
uzbeke:
muddat
vjetname:
hạn
zulue:
ithemu

terminaro

LIN Speciala vortoprovizo de iu scienco, arto, metio, fako, eventuale kompilita kiel vortaro: matematika terminaro Ifigenio ; provo de marista terminaro Ifigenio ; terminareto pri tradukado [5]; kompili aktualan aviadan terminaron [6]; la terminaro estas dividata en du bazajn partojn: unue indekso […] kaj due alfabetaj vicoj de terminoj el la unuopaj lingvoj [7]; la unuaj paĝoj precipe konsistas el listo de la terminaro uzota en la teksto [8]; [se] usonanoj kaj aliaj parolantoj de la angla uzas malsamajn terminarojn kaj apenaŭ interkompreniĝas [9]. SIN:terminologio1
Rim.: Oni distingas diversajn tipojn de terminaro laŭ tio, kiel la terminoj estas ordigitaj kaj rilatigitaj: glosaro estas (alfabeta) difinlisto, dum klasifiko kaj taksonomio prezentas hierarĥion, tezaŭro1 enhavas rilatojn de speco, aparteneco, sinonimeco ks, fine ontologio2 prezentas reton de konceptoj kaj interrilatoj laŭ formala logiko, en kiu la rilatoj mem estas konceptoj de la ontologio. La nomenklaturo de iu fako prezentas ties oficialan terminaron.
5. R. Haveman: terminareto pri tradukado, 2003-
6. Gilbert Ledon: Ĉu ni mortu miskomprene?, Monato, 2000/08, p. 5
7. Zlatko Hinšt: Suplemento al ekonomiaj terminaroj, Monato, 2005/02, p. 16
8. Albisturo Kvinke: Proksimaj kaj malproksimaj najbaroj, Monato, 2009/04, p. 20
9. Garbhan MacAoidh: Monda lingvo aŭ mondaj lingvoj, Monato, 2003/11, p. 19
angle:
glossary, nomenclature, terminology
beloruse:
тэрміналёгія, тэрміналягічны слоўнік
ĉeĥe:
terminologický slovník
france:
lexique, terminologie (collection de termes)
germane:
Terminologie, Fachwöterbuch
hispane:
diccionario especializado
hungare:
szakszótár, terminológia
japane:
専門用語集 [せんもんようごしゅう], 術語集 [じゅつごしゅう]
katalune:
terminologia
nederlande:
vakwoordenlijst, vakwoordenboek
pole:
słownik terminologiczny
ruse:
словарь терминов , терминология
slovake:
terminologický slovník
ukraine:
термінологічний словник

terminaristo

(malofte)
LIN Lingvisto studanta fakajn terminoj, kompilanta terminarojn: Eurodicautom […] povas esti interesa por tradukistoj / vortaristoj / terminaristoj [10]. Christian Bertin […], esperanta terminaristo, vivanta en Bretonio [11].
10. luisgui: 12-lingva datumbazo (Eurodicautom), soc.culture.esperanto, 1999-05-24
11. Christian Bertin - Vikipedio
beloruse:
укладальнік тэрміналагічнага слоўніка
ĉeĥe:
tvůrce slovníků odborných výrazů
france:
terminologue
germane:
Terminologe
japane:
専門用語研究家 [せんもんようごけんきゅうか], 術語学者 [じゅつごがくしゃ]
katalune:
terminòleg
slovake:
tvorca slovníka odborných výrazov

administraj notoj