1reputaci/o JED
reputacio
-
Opinio de la publiko atribuita al iu:
la firmo […] ĝuas tie ĉi la plej bonan reputacion
[1];
la mastro […] donis al li ĉambron […],
kondiĉe ke li ne montros sin: alie la gastejo perdus la reputacion
[2];
viroj diversaĝaj, kiuj havas perfekte fiksitan kaj larĝe faman reputacion de
glutantoj de virinaj koroj kaj ruinigantoj de virina honoro
Marta
;
se ŝi akiros reputacion de bona tradukistino, [ŝi] ricevados multajn
mendojn
Marta
;
baras al vi la vojon via […] malbona reputacio, kiun havas la
laborantaj virinoj
Marta
;
se por akiri reputacion de granda pensulo necesas verki peze, enuige kaj nebule,
estas fakto, ke Volter ne povas esti metata en tiun kategorion
[3];
tre fama derviŝo, kiu havis la reputacion esti la plej bona filozofo el Turkio
[4];
defendi sian propran reputacion kontraŭ malbona famo
[5];
filozofoj […] nun havas reputacion esti senvaloraj
[6];
pro lia reputacio pri troa drinkado, neniu miris, kiam Druso malsaniĝis
[7];
la tuta dosiero […] estis reputacimurda por la gazetdirektoro
[8];
per la akcidento ankaŭ grave makuliĝis la belga reputacio
[9].
famo, renomo
honoro, bona nomo, prestiĝo
1.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
2. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Ursa Felo
3. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Antaŭparolo
4. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXX
5. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
6. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Ses
7. Anna Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, Parto Dua
8. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 22
9. Guido Van Damme: Pli bone unu birdo en la mano, Monato, jaro 1996a, numero 11a, p. 19a

- angle:
- reputation
- beloruse:
- рэпутацыя, слава
- bulgare:
- репутация
- ĉeĥe:
- jméno, proslulost, reputace, vážnost, úcta
- ĉine:
- 声誉 [shēngyù], 聲譽 [shēngyù], 誉 [yù], 譽 [yù], 名誉 [míngyù], 名譽 [míngyù], 信誉 [xìnyù], 信譽 [xìnyù], 名声 [míngshēng], 名聲 [míngshēng], 名头 [míngtou], 名頭 [míngtou]
- france:
- image publique, réputation
- germane:
- Reputation, Ruf, öffentlicher Ruf, Ansehen, öffentliches Ansehen, Leumund
- hispane:
- reputación
- hungare:
- hírnév, tekintély, reputáció
- japane:
- 評判 [ひょうばん], 世評 [せひょう]
- katalune:
- reputació
- nederlande:
- reputatie
- pole:
- reputacja, imię (opinia)
- portugale:
- reputação
- rumane:
- nume (opinie)
- ruse:
- репутация
- slovake:
- dobrá povesť, dobré meno
- tibete:
- སྙན་གྲགས་
- ukraine:
- репутація, популярність, добре ім’я