*region/o

*regiono

1.
GEOG Parto de lando aŭ de ia spaco karakterizata de specialaj ecoj: monta, apudmara, pariza regiono; tropikaj regionoj; altaj atmosferaj regionoj; la akridoj […] sidiĝis en la tuta Egipta regiono en tre granda amaso [1]; macoj estu manĝataj […] en la tuta regiono, kiu apartenas al vi [2]; ĉiuj regionoj de la Filiŝtoj [3]; la regiono de la Efraimidoj estis laŭ iliaj familioj: la limo de ilia posedaĵo oriente estis de Atrot-Adar ĝis la supra Bet-Ĥoron [4]; limo de la Rubenidoj estis Jordan kaj ĝia regiono [5]; mi venis en la regionojn de Sirio kaj Kilikio [6]; la regiono de Nilo [7]; ĉiam pli vastiĝados la regionoj glaciaj, la maroj kaj la teroj de tiuj ĉi regionoj ne povos reteni vivon, kiu malrapide iom post iom koncentriĝos en la regionoj subekvatoraj FK ; ili […] flugis el la malvarmaj regionoj al la varmaj landoj, al liberaj maroj [8]; hejma regiono [9]; montara regiono [10]; malriĉaj mondregionoj [11]; protestantaj regionoj [12]; por ion diri pri la eŭro, oni do analizu la eŭroregionon [13]; en Sovetio ili havis du aŭtonomiajn regionojn: Nord-Osetio ene de Rusio kaj Sud-Osetio kadre de Kartvelio [14]; Eŭropa Unio (EU) estas unu el la plej gravaj ekonomiaj regionoj de la mondo [15].
2.
Parto da organika korpo karakterizata de specialaj ecoj: lumbo — regiono de la korpo, kie finiĝas la dorso kaj komenciĝas la femuroj [16].
3.
(figure) Sfero, kampo de efiko de aferoj prezentanta ian specialan econ: la regiono de la spirito [17]; nenia el tiuj ĉi provoj […] eliris el la regiono de projektoj FK ; ĉio, kio aperas en la regiono de la homa penso, estus tradukata FK ; grandaj ideoj en la regiono de moralo, filozofio kaj scienco FK ; ĉiu odora regiono en la regno de la belo havas sian publikon [18]; la malriĉaj virinoj estas elĵetitaj el la regiono de industrio Marta ; en la regiono de lia konateco ekzistis plu neniu, pri kiu li povus svatiĝi [19]; en la regiono de la arto, same kiel en ĉiu alia regiono, kiu prezentas kampon por homa laborado Marta ; Marta venis el la regiono de feliĉa virina senscieco Marta ; senkorpaj fantomoj en la regiono de revoj [20].
afrikanse:
streek
albane:
rajoni
amhare:
ክልል
angle:
region
arabe:
منطقة
armene:
մարզ
azerbajĝane:
rayon
beloruse:
1. рэгіён, вобласьць, край 2. вобласьць 3. вобласьць (дзейнасьцьі) , сфэра (дзейнасьцьі)
bengale:
অঞ্চল
birme:
ဒေသ
bosne:
regija
ĉeĥe:
dosah, indikátor, kraj, oblast, obrazovka, rozsah
dane:
regionen
estone:
piirkond
eŭske:
eskualdea
filipine:
rehiyon
france:
région
galege:
rexión
germane:
1. Region, Gegend, Gebiet 2. Gegend, Körperregion 3. Sphäre, Gebiet
guĝarate:
પ્રદેશ
haitie:
rejyon
haŭse:
yankin
hinde:
क्षेत्र
hispane:
región
hungare:
1. térség, régió 2. táj, tájék 3. terület, régió
igbe:
mpaghara
irlande:
réigiún
islande:
svæði
japane:
地域 [ちいき]
jave:
wilayah
jide:
געגנט
jorube:
ẹkùn
kanare:
ಪ್ರದೇಶದಲ್ಲಿ
kartvele:
რეგიონში
kazaĥe:
аймақ
kimre:
rhanbarth
kirgize:
регион
kmere:
តំបន់
koree:
지역
korsike:
righjoni
kose:
ummandla
kroate:
regija
kurde:
herêm
latine:
regionem
latve:
rajons
laŭe:
ພາກພື້ນ
litove:
regionas
makedone:
регионот
malagase:
faritra
malaje:
rantau
malajalame:
പ്രദേശം
malte:
reġjun
maorie:
rohe
marate:
प्रदेश
monge:
cheeb tsam
mongole:
бүс нутаг
nederlande:
1. streek, gebied, regio 2. streek 3. gebied
nepale:
क्षेत्र
njanĝe:
m’chigawo
okcidentfrise:
regio
panĝabe:
ਇਸ ਖੇਤਰ
paŝtue:
سیمه
pole:
1. region, rejon, okolica 2. rejon, okolica 3. region, rejon, chorągiew (w harcerstwie)
ruande:
karere
ruse:
1. регион, область, край 2. область 3. область, сфера
samoe:
vᗑega
sinde:
علائقي
sinhale:
කලාපයේ
skotgaele:
sgìre
slovake:
kraj, oblasť, územie
slovene:
okolica
somale:
gobolka
ŝone:
nharaunda
sote:
sebakeng
sunde:
daerah
svahile:
kanda
taĝike:
вилоят
taje:
ภูมิภาค
tamile:
பகுதி
tatare:
Төбәк
telugue:
ప్రాంతం
tibete:
ས་ཁུལ་
ukraine:
область
urdue:
خطے
uzbeke:
mintaqa
vjetname:
khu
zulue:
isifunda

regiona

Koncernanta nur unu regionon: regiona dialekto, kutimo, gazeto, ekspozicio; servado al regiona komunumo VivZam ; regiona elekto [21]; en Hispanio la socialistoj ne povas regi sen aŭ kontraŭ regionaj partioj, kiuj akiris grandan apogon de elektantoj [22]; aliregiona leganto [23]; mi aŭdas la popolan konversacian irlandan aŭ iun regionan dialekton [24]. SIN:provinca
21. Paŭlo Gubbins: Reviviĝas la fantomoj -- de 1944, Monato, 1994/06, p. 11
22. Stefan Maul: Alarmsignalo el Italio, Monato, 1993/08, p. 5
23. Monato, Probal Daŝgupto: Verki unu por la aliaj
24. Garbhan MacAoidh: Ne ĉiuj lingvoj estas langaj, Monato, 2000/06, p. 14
beloruse:
рэгіянальны
ĉeĥe:
krajový, krajský, oblastní, regionální, územní
france:
régional
germane:
regional
hispane:
regional
hungare:
térségi, regionális
japane:
地方の [ちほうの], 地域の [ちいきの]
nederlande:
regionaal, streek-
pole:
regionalny, rejonowy, okoliczny, chorągwiany (w harcerstwie)
ruse:
региональный , областной
slovake:
krajský, oblastný, regionálny
ukraine:
районний, обласний, реґіональний

regionismo

POL Politika aŭ artisma doktrino celanta konservi la apartajn interesojn kaj la diferencigajn trajtojn de ĉiu regiono: [la] balotoj, kvankam liberaj, baziĝas sur regionismo kaj ne sur realigeblaj programoj [25].
25. Christian Fabossou: Ŝanĝoj -- ankoraŭ ne sufiĉaj, Monato, 2000/08, p. 7
beloruse:
рэгіяналізм
ĉeĥe:
regionalizmus
france:
régionalisme
germane:
Regionalismus
hispane:
regionalismo
hungare:
regionalizmus
japane:
地方主義 [ちほうしゅぎ], 地域主義 [ちいきしゅぎ], リージョナリズム
nederlande:
regionalisme
pole:
regionalizm
ruse:
регионализм
slovake:
regionalizmus
ukraine:
реґіоналізм

retregiono

RET
La tuto de interretaj adresoj pri kies nomo respondecas unu nomservilo; praktike ĉiuj retadresoj kies du lastaj elementoj estas egalaj apartenas al unu retregiono: mesaĝoj tuj revenos al la spamisto, ĉar la retregiono „kontrauspamilo.be“ ne ekzistas [26]; poste Netfind serĉas la personon en la de vi elektita(j) retregiono(j) [27]; oftaj ĉefretregionoj estas .com, .org, .de, .su ktp.
26. Paŭl Peeraerts: Trudata reklamo: ĉu haltigebla?, Monato, 1998/04
27. Martin Weichert: Kiel uzi Internet-servojn per retpoŝto
angle:
domain ĉefret~o: top level domain.
beloruse:
дамэн
france:
réseau
germane:
Domain (Internet)
hungare:
tartomány, domain
japane:
ドメイン
nederlande:
domein
pole:
domena
ruse:
домен

administraj notoj

~ismo: Mankas dua fontindiko.