*titol/o PV

*titolo

1.
Honora nomo montranta rangon, postenon, oficon: ĝenerala titolo, princa aŭ reĝa [1]; kiu faris lin hetmano super ni? ĉu li ne uzurpis tiun titolon, kiu laŭ rajto apartenis al mi [2]? sian patrinon […] li senigis je ŝia titolo de reĝino [3]; la tro honora titolo de majstro, kiun vi donas al mi [4]; Maziero havis la titolon de doktoro [5]; hereda nobela titolo [6]; komerca konsilano, […] tiun titolon [li] ricevis nur en la lastaj jaroj de sia vivo Fab3 ; por la jura konsilisto, la titolo kaj la kostumo estis tute konformaj unu al la alia [7]; titolo sen mono, sensignifa sono PrV .
2.
TIP Surskribo metita sur libro, gazeto, artikolo, ĉapitro por nomi ĝin aŭ anonci ĝian enhavon: tuŝante ĉiun libron per la fingro, [ŝi] diris la nomon de la aŭtoro kaj titolon de la verko [8]; troviĝis ankaŭ nova versaĵo, sub la titolo Okulvitroj de la onklino [9]; la titolo de la kanto estis: Malhumila knabino [10]; ŝi rigardis la titolon de la filmo kaj metis sin en la atendovicon [11]; Pilato ankaŭ skribis titolon, kaj surmetis ĝin sur la krucon [12]; ripetata parolo pri la sama titolo PrV VD:rubriko
3.
SPO Tio kio pruvas ies meriton aŭ rajton; kvalifiko, precipe tiu gajnita en konkurso: venki, defendi, perdi la titolo de mondĉampiono; en la kvaronfinalo finiĝis la turniro […per ludo inter la] pretendantoj je la ĉampion-titolo [13]; konkurso pri la titolo „Animo de EoLA[14]. VD:ĉampiono, rekordulo, premio, trofeo
beloruse:
тытул, званьне, загаловак, назва (кнігі)
ĉeĥe:
hodnost, název, nadpis, oslovení, pojmenování, titul, záhlaví
france:
titre
germane:
Titel 1. Adelstitel 2. Überschrift
hispane:
título
hungare:
1. cím (titulus), titulus 2. cím (pl. könyvé) 3. jogcím
japane:
題名 [だいめい], 表題 [ひょうだい], 見出し [みだし], タイトル [たいとる], 称号 [しょうごう], 肩書 [かたがき], 資格 [しかく]
katalune:
títol
nederlande:
titel 2. kop (in krant)
pole:
1. tytuł 2. tytuł, nagłówek
portugale:
1. título
ruse:
1. титул 2. заглавие, заголовок, название (книги и т.п.) 3. звание
slovake:
hodnosť, názov, oslovenie, titul
ukraine:
титул, звання, заголовок

titoli

(tr)
1.
Nomi iun per titolo1: enirinte al li, mi forgesis lin bone titoli [15]; se li ne estas almenaŭ samranga, li titolas per „sinjorinoj kaj sinjoroj“ [16]; oni neniam titolu neesperantistojn per tiu vorto [17]; ni tuj titolis ŝin fraŭlino [18]; se ĉeestas eminentuloj, estas bone aparte titoli la prezidanton, aparte la eminentulojn, aparte la ceteran publikon [19].
2.
Surskribi ion per titolo2: Wells fondis Junularon Esperantistan Britan, kiu titolis sian bultenon: Kial Ne [20]? por titoli multajn el siaj anekdotoj la aŭtoro prunteprenas titolojn de konataj esperantaj artverkoj [21]; plej humure estis titoli tion „Progresoj de sovetia tekniko!“ [22].
beloruse:
1. тытулаваць 2. даваць загаловак, даваць назву (кнізе)
ĉeĥe:
nadepsat, titulovat
france:
intituler
germane:
1. titulieren 2. betiteln
hispane:
1. nombrar 2. titular
hungare:
1. szólít (titulál), titulál 2. címet ad (pl. könyvnek)
japane:
表題を付ける [ひょうだいをつける], 称号を与える [しょうごうをあたえる]
katalune:
1. nomenar 2. titular
nederlande:
2. betitelen
pole:
1. tytułować 2. tytułować, opatrzać tytułem
ruse:
1. титуловать 2. озаглавить, назвать (книгу и т.п.)
slovake:
nazvať, osloviť, titulovať
ukraine:
титулувати, давати заголовок, озаглавлювати

ĉeftitolo

TIP Precipa, unua titolo de verko: „neniu radioaktiveco en hiroŝima ruino“ estis la ĉeftitolo sur lia raporto [23].
23. J. Pilger, trad. I. Fantom: Libero Venontfoje, [vidita en 2013]
beloruse:
загаловак (асноўны)
france:
titre principal
germane:
Hauptüberschrifft
hispane:
título principal
nederlande:
hoofdtitel

intertitolo

TIP Titolo de parto de verko, disiga inter sinsekvaj pecoj: ĉe artikoloj, kiuj okupas pli ol trionan kolumnon en la magazino, nepre metu alineojn kaj intertitolojn [24].
beloruse:
прамежкавы загаловак
france:
intertitre
germane:
Zwischenüberschrift
hispane:
encabezamiento
nederlande:
tussentitel

subtitolo

TIP Preciziga aŭ alternativa titolo post la ĉeftitolo: ni kutimas aldoni ankoraŭ trian eron, subtitolon aŭ supertitolon, kiu estas pli longa ol la ĉeftitolo kaj estas kompostita en malpli granda litertipo [25].
beloruse:
падзагаловак
ĉeĥe:
podtitul
france:
soustitre
germane:
Untertitel
hispane:
subtítulo
japane:
副題 [ふくだい], サブタイトル
nederlande:
ondertitel
slovake:
titulok
ukraine:
підзаголовок

administraj notoj