domajn/o EKV

domajno

1.
(neologismo) Kampo1.d de agado, influo, regado: Google sukcese etendis la domajnon de kapitalismo en la lingvon mem, farante varojn el vortoj [1]. VD:branĉo2, fako3, sektoro1
Rim.: Per la vorto „domini“ oni povas formi sinonimon „dominejo“.
2.
MATKompLeks
a)
Por ĵeto2, la maksimuma subaro de la fonta aro, sur kies elementoj la ĵeto estas difinita.
b)
Por duloka rilato `RsubeAxxB`, la aro `{x in A: (EEy in B)[(x,y)in R]}`.
c)
Por algoritmo `A`, ĝia „konverĝejo“, `bb "dom" A={x: A(x)darr}`.
3.
KOMPKompLeks En la Interreto, grupo de komputiloj kies retnomo havas komunan finparton, la domajnnomon. La domajnoj formas hierarkion; kiam oni uzas la vorton sen precizigo, kutime temas pri maksimuma (pinta) domajno, aŭ retregiono: „Eventoj“ estis la unua Esperanto-gazeto, kiu siatempe registris por si propran interretan domajnon: „eventoj.hu“ [2]; Interreto estas mastrumata de […] ICANN, kiu mastrumas la adresojn kaj la nomojn de la […] domajnoj [3]. VD:retadreso, retejo
Rim.: Ne konfuzu kun la similsona fundamenta vorto „domeno“ (ludo, mantelo).
1. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013, Survoje al lingva kapitalismo
2. Jubileo kaj interesaĵoj ĉe Lingvo-Studio, Eventoj
3. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004, La nova ordo Interreto
angle:
domain
ĉine:
知識領域 [zhīshilǐngyù], 球状 [qiúzhuàng], 領域 [lǐngyù], 領地 [lǐngdì]
germane:
Domäne 3. Domain
ruse:
2. область определения 3. домен

administraj notoj